Sorĉistinoj de Zugarramurdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kaverno de Zugarramurdi (Sorginen Leizea) kie kunvenis la gesorĉistoj por okazigi la sabatorgion.

Sorĉistinoj de Zugarramurdi estas la nomo per kiu estas konata la plej fama kazo en la historio de la eŭska sorĉado kaj eble de la sorĉado en Hispanio. La sorĉ-fokuso troviĝis en la pirenea navara loĝloko nomata Zugarramurdi kaj la proceso estis plenumita de la tribunalo de la Hispana Inkvizicio de Logronjo. En la aŭtodafeo okazinta en tiu urbo la tagojn 7-a kaj 8-a de novembro 1610 dek ok personoj estis reakordigitaj ĉar ili konfesis siajn kulpojn kaj petegis la mizerikordon de la tribunalo, sed la ses personoj kiuj rezistis estis vive bruligataj kaj kvin postmorte.

Antaŭaĵoj: ĉasado de sorĉistinoj en Lapurdo (1609)[redakti | redakti fonton]

La persekutado de sorĉistinoj en Lapurdo, en Nord-Eŭskio, estis afero de la juĝisto de la parlement de Bordozo Pierre de Lancre, komisiito de la reĝo Henriko la 4-a (Francio) kiel respondo al la peticio farita de la senjoroj D'Amou kaj D'Uturbie por meti finon al la "plago" de gesorĉistoj kiu laŭ ili minacis la landon. Oni scias pri la agado de De Lance danke al du libroj kiujn li poste publikigis kaj kiuj estis tre sukcesaj: Tableau de l'inconstance des mauvais anges et demons (1612) kaj L'incrédulité et mescréance du sortilege plainement convaincue (1622).[1]

La alveno de Lancre kaj ties subuloj en Lapurdo okazigis panikon kaj multaj familioj direktiĝis al Navaro amasiĝante ĉe la landlimo. En siaj du libroj, Lancre rakontas tion kion li kredis esplori: en ajna tago de la semajno estis celebrataj kunvenoj de sorĉistoj kaj de sorĉistinoj, kiujn oni nomas lane de Akelarre, en kiuj estis adorata virkapro, kvankam la demono povus adopti plurajn formojn — en la Tableau aperis lamento pri sabatorgio kiu kaŭzis grandan impakton, kaj kiu estis forprenita el multaj ekzempleroj de la libro — ke la katastrofoj falintaj sur Lapurdon, kiel la grandaj ŝtormoj kiuj kaŭzis la ŝiprompiĝojn, estis ago de la sorĉistinoj; ke la gesorĉistoj uzis ungventojn por ĉeesti la sabatorgiojn flugante, transformiĝante en bestojn aŭ fari aliajn miraklojn kaj malbonajn efektojn; ke ili celebris nigrajn mesojn dum kiuj estis konsekritaj nigraj hostioj kaj satanaj kultoj, kopiitaj de la kristanoj kaj kelkfoje gvidataj de sakrilegiaj pastroj (pro kio Lancre ordonis la areston kaj torturon de pluraj klerikoj de la regiono, sen plia pruvo krom vortoj de kelkaj atestantoj, kiel tiu de tre aĝa kaj freneza pastro kiu konfesis kulti la diablon kaj ke li estus ekzekutita pro tio por servi kiel ekzemplo — kelkaj el la malliberigitaj pastroj sukcesis eskapi ekzekutoj.[2]

Tio kion Lancre kredis esplori, estis akirita pere de deklaroj de infanoj, maljunuloj kaj plenkreskuloj submetitaj al torturoj. Krome, li devis uzi tradukistojn, ĉar li ne komprenis la eŭskan, kaj kiel diris Caro Baroja, "kelkfoje ili malbone transliterumas la nomojn" kaj pri kelkaj vortoj en la eŭska verŝajne ili ne komprenis la ampleksan signifon en ampleksa deklaro. Tiel Lancre atingis la konkludon ke en Lapurdo estis pli ol tri mil personoj kiuj portis la markon je sorĉado.[3]

Pierre de Lancre ordonis la bruligadon de 80 supozeblaj sorĉistinoj kaj la paniko translokiĝis al la valoj de la nordo de Navaro. Ĝuste la fundamenta kerno de la nova florado de sorĉado situis en la ĉelima regiono kun Lapuerdo, en la nordokcidento de Navaro, pli konkrete Zugarramurdi.[4]

La kazo[redakti | redakti fonton]

La denunco[redakti | redakti fonton]

Zugarramurdi en la nuntempo

Komence de la 17-a jarcento Zugarramurdi estis malgranda vilaĝo de la navara montĉeno apud la landlimo kun Lapurdo en la franca Eŭskio. Ĝi havis ĉirkaŭ 200 loĝantoj kiuj okupiĝs pri la agrikulturo kaj la brutaro-bredado. Ĝia paroĥo dependis de la premonstrata monaĥejo de Urdax en kiu vivis inter monaĥoj kaj servantoj ĉirkaŭ cent personoj.[5]

Fine de la jaro 1608 revenis al Zugarramurdi por labori kiel servantino, virino 20-jaraĝa kiu elmigris antaŭ kvar jaroj kun siaj gepatroj al ĉemara loĝloko de Lapurdo. Tie ŝi aŭskultis historiojn pri sorĉistinoj kaj iĝis unu el la sorĉistinoj dum dek ok monatoj. En Zugarramurdi ŝi rakontis siajn spertojn kaj en unu okazo ŝi diris ke en unu el la sabatorgioj ŝi vidis María de Jureteguía, najbarinon de la vilaĝo. Kiam ĉi tiu ino eksciis pri tio kion la alia diris, ŝi asertis "laŭtvoĉe kaj ĉagrene" "ke ŝi ne estas sorĉistino kaj ke estis granda fieco kaj... malvera atestaĵo kiun la francino starigis kontraŭ ŝi". Tamen, la denuncisto sukcesis konvinki la popolon ke tio veris kaj eĉ ŝia edzo kaj familianoj de la supozata sorĉistino kredis ŝin, kio igis ke María de Jureteguía konfesu esti sorĉistino ekde infanaĝo kaj ke ŝia onklino María Chipía de Barrenechea estis tiu, kiu instruis al ŝi la sorĉadon. Poste, sentante sin persekutita de la sorĉistinoj kiuj volis ke ŝi revenu al la sabatorgioj, ŝi donis pliajn nomojn de gesorĉistoj kaj iliaj domoj estis trovitaj en la serĉado de ranoj, akompanantoj kaj protektantoj de la sorĉistinoj. Fine, ĉiuj ili, sep inoj kaj tri viroj, konfesis publike en la paroĥa kirko. Tamen, post la pentado la najbaroj pardonis ilin.[6]

Tio okazanta en Zugarramurdi atingis la tribunalon de la Inkvizicio de Logronjo, kiu havis la jurisdikcion super Navaro, kiu sendis en la unuaj tagoj de januaro 1609 komisaron de la Inkvizicio por ke li informu pri la afero. La 12-an de januaro atingis Logronjon la skribaĵo de la komisaro kaj la du inkvizitoroj de la tribunalo, kiuj kredis je la sorĉado, ordonis la arestadon de kvar el la sorĉistinoj kiuj konfesis. Ili estis sekrete enkarcerigitaj en la malliberejo de la inkvizicio en Logronjo kaj per helpo de interpretisto ili estis submetitaj al akra esplordemandado ĝis la kvar konfesis esti sorĉistinoj. La 13-an de februaro ili sendis leteron al la Konsilio de la Supera Inkvizicio en Madrido en kiu rakontis iliamaniere tion kion ili esploris, krom peti instrukciojn pri la agomaniero ekde tiu momento. La respondo venis la 11-an de marto kaj en ĝi, la Supera Inkvizicio, sekvante ĝian rigoran regularon pri determinado de la vero de la fenomenoj je sorĉado kiun ĝi aplikis ĝis tiu momento, ordonis la inkvizitorojn esti certaj pri la diraĵoj de la sorĉistinoj, por la Supera Inkvizicio sendis detalan demandaron el dek kvar demandoj. Sed la kredo de la du inkvizitoroj pri la realo de la sorĉado kaj pri la faktoj kiujn oni rakontis al ili estis tiel forta ke ili ne atentis pri la informo, kiun la inkvizicia karceristo kiu aŭdis la kvar virinojn diri ke ili sin deklaris sorĉistinoj, kvankam ili ne estis, ĉar tiel ili kredis povi pli facile forlasi la karceron kaj reveni al siaj domoj.[7]

La 9-an de februaro 1609, kvar tagojn antaŭ la sendo de la letero al la Supera Inkvizicio fare de la logronjaj inkvizitoroj, prezentiĝis antaŭ la tribunalo pluraj loĝantoj de Zugarramurdi, kiuj venis tien akompanitaj de gvidanto por ekspliki al la tribunalo tion, kio vere okazis. Kiel diris Carmelo Lisón, "la grupeto kaŭzis sensacion en Logronjo; alvenis montaranoj kun strangaj vestoj, parolante nekompreneblan lingvon, lacaj kaj mistraktitaj kaj por plia strangaĵo, ili vokis ĉe la pordoj de la timata Inkvizicio!".[8]La grupo konsisitis el Graciana de Yriart (pli konata kiel Graciana de Barrenechea, edzino de Miguel de Goyburn)[9] kaj de ŝiaj filinoj (Estevania de Yriart kaj María de Yriart).[10] Post prezentiĝis antaŭ la tribunalo ili diris ke ili ne estis sorĉistoj kaj ke tion ili deklaris al la vikario de Zugarramurdi, "ĉar ili estis subpremitaj kaj minacitaj se tion ili ne dirus". La problemo estis ke la gvidanto kiu akompanis ilin al Logronjo atestis ke ili ja estis sorĉistoj kaj la Inkvizicio decidis enkarcerigi ilin.[11]

La inkvizicia proceso[redakti | redakti fonton]

El Aquelarre, pentraĵo de Francisco Goya el 1798 (Muzeo Lázaro Galdiano, Madrido). La "pentraĵo estas regata de bildo de granda bovo stulta kaj korneca, kiu sub la luno avancigas siajn antaŭajn piedojn per trankvila gesto kaj ambigua rigardo por ricevi de du sorĉistinoj la oferon je infanoj kiujn ĝi tiel ŝatas... Tio memorigas la priskribon de Mongastón [pri la proceso de la sorĉistinoj de Zugarramurdi en 1610] kiu rakontas kiel du fratinoj, María Presona kaj María Joanato, mortigis siajn idojn "por kontentigi la demonon" kiu "dankeme" ricevis la oferon... [Ankaŭ] ni vidas duon-dekduon da infanoj, pluraj el ili jam suĉitaj, skeletecaj kaj aliaj pendantaj de lignaĵo".[12]

La du inkvizitoroj ne atentis pri la ricevitaj instrukcioj de la Supera Inkvizicio kaj elpensis ke la proklamado de nekulpeco de la akuzitoj estis artifiko de la familianoj aŭ de la demono kiu volis savi ilin de la puno. Post kvin monatoj kaj reaj pridemandadoj ili sukcesis iom post iom ke la akuzitoj konfesu, pri kio, ekde la perspektivo de la kredemaj inkvizitoroj, ili venkis la demonon kiu timigis ilin ne paroli. La memkulpiĝintoj ankaŭ denuncis aliajn gesorĉistojn, kiuj ankoraŭ restis en la montoj kaj donis liston de geinfanoj malpli ol 14-jaraĝaj kiuj paroprenis la sabatorgiojn.[13]

Kun la akirita informo, unu el la inkvizitoroj ekiris en aŭgusto 1609 al la nordo de Navaro kaj ekde tie estis sendita al Logronjo al la supozeblaj komplicoj de la gesorĉistoj[14]. La inkvizitoro, kies nomo estis Juan Valle Alvarado, laŭ Caro Baroja, "pasigis plurajn monatojn en Zugarramurdi kaj kompilis multajn denuncojn, laŭ kiuj estis kulpigitaj ĉirkaŭ tri cent personoj pro sorĉado, krom la infanoj. El tiuj ĉi personoj estis enkarcerigitaj kaj senditaj al Logronjo ĝis kvardek el tiuj kiuj plej ŝajnis kulpaj".[15]

Valle unue sin direktis al la monaĥejo de Urdax kie estis solene akceptita de la abato, kiu konfirmis ke la regiono estas infektita je sorĉistinoj kaj ke la popolo kutimis krii ¡sorgiñak, sorgiñak! por esti ŝirmitaj de ili. Poste li vizitis la navarajn loĝlokojn Vera de Bidasoa kaj Lesaca, kie li kalkulis je la entuziasma kunlaboro de la lokaj paroĥestroj kiuj enfermis virinojn kaj infanojn ĝis ili konfesos kaj denuncos aliajn gesorĉistojn, kaj poste De Vera metis la infanojn sub sian ŝirmon por "savi ilin de la grandaj damaĝoj... kiujn la sorĉistinoj okazigas portante ilin al la sabatorgio" — kaj iris al la gipuskaj Tolosa kaj San Sebastián. Ankaŭ en tiuj datoj vizitis la regionon la episkopo de Pamplono, alarmita pro la rakontoj pri aferoj okazintaj en sia diocezo, kaj venis al la mala konkludo ol tiu de la logronja inkvizitoro: ke tie estis sekto de sorĉistinoj kiu eĉ atingis Francion, kaj ke multaj najbaroj transiris la landlimojn por ĉeesti la bruligadon de sorĉistinoj en Lapurdo, kie ili aŭdis la akuzojn kaj lernis tion kion oni diris pri ili kaj pri la sabatorgioj.[16]

La detaloj de la inkvizicia proceso estas konataj danke al tio ke, iom post la okazigo de la aŭtodafeo kiu metis finon al ĝi, Juan Mongastón publikigis la proceson de Logronjo, kiu estis reeldonita plurfoje. Unu el ili datas je 1811 kaj estis akompanita de kritikaj notoj, siatempe taksitaj kiel nerespektemaj, de la ilustrita verkisto Leandro Fernández de Moratín.[17]

En la raporto de Mongastón la "prado del Cabrón" — Herbejo de la Virkapro — (aŭ aquelarre en la eŭska lingvo) kie supozeble kunvenis la gesorĉistoj de Zugarramurdi situis, laŭ Caro Baroja, "apud kaverno aŭ subtera tunelo el grandaj proporcioj, vera katedralo por la satana aŭ pagana kultado, kiu estas transirata de la rivero aŭ rojo de la Infero, Infernukoerreka, kaj kiu havas parton kie tradicie situis la trono de la Diablo". Laŭ la raporto, tie aperis la Demono, "sidanta sur seĝo, kiu kelkfoje ŝajnas el oro kaj aliaj el nigra ligno, kun granda trono, majesteco kaj graveco… kaj kun malgaja vizaĝo, malbela kaj furioza".[18]

Gravuraĵo de la Compendium maleficarum (1608) de Francesco Maria Guazzo kiu montras la sabatorgion: la "osculum infame" de sorĉistino al la Demono, kiu prenis la formon je virkapro.

Tiel resumiĝas la sabatorgio laŭ Joseph Pérez:[19]

Citaĵo
 Oni iras serĉi la novan sorĉiston [du aŭ tri horojn antaŭ noktomezo], oni frotas liajn manojn, la vizaĝon, la bruston, la hontajn partojn kaj la plandojn kun verdeca kaj odoraĉa akvo, kaj poste oni flugigas lin super la aero ĝis la loko de la sabatorgio; tie aperas la demono sidanta en speco de trono; li aspektas kiel nigrulo, kun kornoj lumigantaj la scenon; la ĵusalveninto malkonfesas sian kredon je Kristo, agnoskas la demonon kiel dion kaj sinjoron kaj adoras lin kisante la maldekstran manon, la buŝon kaj la hontajn partojn; la demono sin turnas kaj montras sian postaĵon, kiun la sorĉisto ankaŭ devos kisi 

Sekve, laŭ Caro Baroja, "la komencanto estas markita de ungo de la Demono mem, elprenante sangon en ujo. Ankaŭ lin markas en la pupilo: la konata bildo de la bufo". Laŭ la raporto de Mongastón, "ĵus farinte la malkonfeso, la Demono kaj la malnovaj sorĉistoj kiuj ĉeestas, avertas la komencanton ke li ne devos mencii la nomon de Jesuo, nek de la Virgulino Maria, ne povos krucosigni sin nek beni".[20]

En la raporto de Mongastón estis detale eksplikita tio, kion la gesorĉistoj estis kapablaj fari. Unue la metamorfozo[21]:

Citaĵo
 Krom la dancoj, ili transformiĝas kiam ili estas en la sabatorgio, elirante por forpeli kaj fari malbonaĵojn al la vojaĝantoj, sub malsamaj bildoj, por ke ili ne povu esti rekonataj: la Demono (verŝajne) transformas ilin en tiujn bildojn kaj ŝajnojn, kaj en tiuj de porkoj, kaproj kaj ŝafoj kaj aliaj bestoj, laŭ iliaj celoj. 
Germana gravuraĵo de 1626 kiu reprezentas sabatorgion.

Ili ankaŭ okazigis ŝtormojn kiuj kaŭzis la rompiĝon de la ŝipoj kaj kiuj detruis la rikoltojn aŭ eldiris sorĉaĵojn kontraŭ kamparoj kaj bestoj pere de polvoj kaj venenoj dirante samtempe ĉio forperdiĝu kaj nur saviĝu la mia. La procedo ellabori tiujn polvojn estis priskribitaj kun grandaj detaloj:

Citaĵo
 Multfoje en la jaro, ĉiam kiam la fruktoj kaj panoj ekfloras, ili faras polvojn kaj venenojn, kaj por ĉio ĉi la Demono dispartigas tiujn al kiuj li liveris la potencon kaj dignon fari venenojn kaj diras al li la tagon kiam ili devos ilin prepari, kaj disdonas la kamparojn, por ke ili iru en bando al serĉado de la vermaĉoj kaj de aliaj aĵoj por preparado de la venenoj: kaj sekvatage ili ekiras matene (portante hojojn kaj sakegojn) kaj poste la Demono kaj liaj servantoj aperas kaj akompanas ilin al la kamparo kaj partoj plej malhelaj kaj kavernecaj, kaj serĉas kaj eltiras grandan kvanton da bufoj kaj serpentoj, lacertoj kaj lacertetoj, limakoj, helikoj kaj vulpofurzoj (kiuj estas rondaj buletoj kiuj naskiĝas en la kamparo kiel trufoj, kiuj post esti premitaj eligas grandan kvanton da brunaj polvoj) kaj metante ilin en la sakegojn portas ilin hejmen kaj kelkfoje en la sabatorgio kaj kelkfoje en ili (ĉeeste de la Demono) ili forĝas kaj faras siajn venenojn. 

Alia el la povoj atribuita al la gesorĉistoj estis ilia kapablo okazigi malsanojn kaj eĉ la morton pere de polvoj kaj ungventoj dum ili diris: "La sinjoro donu al vi la mortmalsanon" (aŭ ian malsanon dum kelka tempo). La raporto ankaŭ rakontas la terurajn kazojn pri vampirismo, precipe kun rilato al infanoj, kiuj estis prenitaj el siaj hejmoj fare de la gesorĉistoj laŭ ordono de la Demono.[22]

En junio 1610 la inkvizitoroj de la tribunalo de Logronjo interkonsentis pri la verdikto je kulpeco de dudek naŭ el la akuzitoj. Tamen, la ikvizitoro Alonso de Salazar y Frías, veninta al la tribunalo nur en julio de la antaŭa jaro, pro kio li ne povis partopreni en la esplordemandadoj de la ĉefaj kulpigitoj, voĉdonis kontraŭ la kondamno al la ŝtipo de María de Arburu pro manko de sufiĉaj pruvaĵoj. Post la celebro de la aŭtodafeo en novembro de la sekva jaro, la inkvizitoro Salazar ankaŭ dubis pri la kulpeco de la aliaj kaj, post reviziado ĝisfunda de la kazo, ordonita de la Konsilio de la Supera Inkvizicio, kiu inkluzivis detalan esploradon en la scenejo de la okazintaĵoj pridemandante la supozeblajn gesorĉistojn kaj atestantojn, li tute pentis pro la verdikto kiun li mem subskribis konsiderante ke li faris "teruran maljustaĵon"[23]. Salazar skribis al la Konsilio jenon:[24]

Citaĵo
 la tribunalo kulpas... [ne agnoskinte] la ambiguecon kaj perpleksecon de la objekto. Ni kulpas pro [la difektoj] de la fideleco kaj rekta proced-maniero... en kiu ni ne plene registris en la procesoj gravajn cirkonstancojn... nek la promesojn je libereco kiujn ni faris, la konfrontojn... kaj aliajn sugestojn por ke ili fine konfesu ĉian kulpon kiun ni volis, malpliigante ĝin ĝis ŝajnigo ke ili estas kulpuloj kaj deliktuloj. Tiel ke pro tio ni ĉesis skribi multajn revokojn. 

Kaj petis ke "en ĉiuj partoj" publike manifestiĝu pere de la komisaroj de la Sankta Inkvizicio[25]

Citaĵo
 la justa doloro kaj sentimento... [de la] Sankta Ofico pri la gravaj perfortoj... [okazigitaj de ĉiuj] al la akuzitoj kaj iliaj familianoj. 

Carmelo Lisón Tolosana komentis[26]:

Citaĵo
 Kuraĝa sinakuzaĵo estas tiu de Salazar, ĉar li sin oponis al siaj ikviziciaj kolegoj, tiel sincera kiel persone korŝira, kaj aliflankte tiel detrua kaj ruiniga je la kredindeco de la proceso kiu finiĝis per tia solena aŭtodafeo. 

La aŭtodafeo[redakti | redakti fonton]

Tiuj polvoj, Kaprico n-ro 23, de Francisco de Goya. "Elstaras tio kio ŝajnas esti sorĉistino kun konusforma ĉapo, sidanta kun humila digno, aŭdante la verdikton kiun la inkvizitoro eldiras".[27]

Dimanĉon, la 7-an de novembro 1610 kungregiĝis en Logronjo "granda homamaso" veninta ankaŭ el Francio por ĉeesti la aŭtodafeon — oni kalkulas ke ĉirkaŭ tridek mil homoj ĝin ĉeestis[28]. Ĝi ekiĝis per procesio enkapigita de la standardo de la Sankta Inkvizicio kiun sekvis mil familianoj, komisaroj kaj notarioj de la Inkvizicio — kiuj portis orajn orelringojn kaj krucojn surbruste — kaj plurcentoj da anoj de la religiaj ordenoj. Sekvis la verda Sankta Kruco, emblemo de la Inkvizicio, kiu estis starigita sur la plej alta parto de granda eŝafodo. Poste aperis dudek unu pentofarantoj kun kandelo en la mano — kaj ses el ili kun ŝnuro ĉe la kolo por indiki ke ili estis vipotaj — kaj dudek unu personoj kun sanbenitoj kaj grandaj konusformaj ĉapoj kun iksoformaj krucoj, kandeloj kaj ŝnuroj, kio indikis ke ili estas pardonitaj. Sekve aperis kvin personoj portante statuojn de mortintoj kun sanbenitoj, akompanataj de kvin ĉerkoj kiuj enhavis elterigitajn ostojn — temis pri du virinoj kaj du viroj kiuj neis esti gesorĉistoj, kaj de alia kiu ja jesis sed kiu estos bruligata ĉar ŝi estis unu el la instigantoj de la sekto. Tuj aperis kvar virinoj kaj du viroj, ankaŭ kun la sanbenitoj, kiu estis liverotaj al la sekulara branĉo por esti vive bruligataj ĉar ili rifuzis akcepti ke ili estis gesorĉistoj. La procesio estis fermita de kvar sekretarioj de la Inkvizicio surĉevalaj, akompanataj de azeno kiu portis kofron garnita per veluro kiu atendis la verdikton, kaj la tri inkvizitoroj de la tribunalo de Logronjo, ankaŭ sur ĉevaloj.[29]

La akuzitoj stariĝis ĉe la eŝafodo kaj fronte al ili la inkvizitoroj, kun la eklezia reprezento dekstre kaj la civilaj aŭtoritatoj maldekstre. Dominika inkvizitoro predikis kaj sekve ekigis la legadon de la verdiktoj fare de la inkviziciaj sekretarioj. La legado daŭris tiom da tempo ke la aŭtodafeo estis ŝanĝita al la lundo, la 8-an de novembro. La anonima aŭtoro de la raporto de Mongastón skribis[30]:

Citaĵo
 Post aŭskultado de tiom kaj tiom da grandaj malbonaĵoj... ni ĉiuj iris krucosigni nin... ĉe ni 

Dek ok personoj estis reakordigitaj ĉar ili konfesis siajn kulpojn kaj petegis la mizerikordon de la tribunalo. La ses rezistantoj estis vive bruligataj. Kvin aliaj estis bruligataj post ilia morto alikaŭza.[31]

Pro la akreco de la punoj aplikitaj, la kazo pri la sorĉistinoj de Zugarramurdi konvertiĝis en la plej grava proceso de la Hispana Inkvizicio kontraŭ la sorĉado. Laŭ la brita hispanisto Henry Kamen, tiu ĉi escepto en la relative milda pozicio de la Inkvizicio rilate al la sorĉado eksplikiĝas pro la influo kiun havis la ĉasado de la sorĉistinoj entreprenita en 1609 transe de la landlimo de la juĝisto Pierre de Lancre, ĉar la paniko pri la sorĉistinoj translokiĝis al la valoj de norda Navaro.[32]

La hispana antropologo Carmelo Lisón Tolosana opiniis ke la verdikto estis "sufiĉe mola. Nur ses homoj kaj pro restado en ilia herezo, plus la «fama» María de Zoraya, estis kondamnitaj al la supera ofero, kio ankaŭ, kvankam hodiaŭ tion ni ne aprobas, estis normalaĵo kaj eĉ pli malbone en tiuj jarcentoj se ni komparas tiujn punojn kun tiuj altruditaj en Okcidenta Eŭropo. Du jarojn pli malfrue, en 1612, el dudek personoj akuzitaj je sorĉado, dek estis mortkondamnitaj (inkluzive de 11-jara knabino) en Lancashire, kaj la tre fama ĉasisto de sorĉistoj Matthew Hopkins metis sur la ŝtipon ĝis tricento da gesorĉistoj, kiel rezulto de sia inkvizicio en malmultaj provincoj de la oriento de Anglio".

Siaflanke la franca hispanisto Joseph Pérez asertas: "se ni komparas ĝin kun la centoj da ekzekutoj kiuj okazas samtempe en franca teritorio, trans la Pireneoj, ĉi tiu verdikto povas ŝajni indulga. En Hispanio ĝi estas skandala".[33]

La informo de Pedro de Valencia[redakti | redakti fonton]

En aprilo 1611 la fama humanisto Pedro de Valencia prezentis informon pri la raporto publikigita de Mongastón rilate la proceson de Logronjo kiun petis al li la ĝenerala inkvizitoro. En ĝi li asertis, inter aliaj aferoj, ke en la okazintaĵoj de Navaro estis forta komponento de mensmalsano: "Unue oni devas ekzameni ĉu la akuzitoj konservas sian saĝon aŭ pro demonoj, melankoliuloj aŭ senesperuloj". Tie li diris ke ilia konduto "similas pli al tiu de la frenezuloj ol al tiu de herezuloj kaj ke tio kuraciĝas prefere pere de vipado kaj lignobatoj ol per infamioj nek sanbenitoj". Fine Valencia konsilis: "Oni serĉu ĉiam en la faktoj pruvon de la delikto laŭ la juro, kaj ne kondamnu al morto pro neokazintaĵoj".[34]

La informo de Pedro de Valencia titoliĝis Dikurso de Pedro de Valencia pri la rakontoj pri sorĉistinoj kaj aferoj rilataj al la magio kaj en ĝi li donis klaran kaj objektivan eksplikon pri la kunvenoj de gesorĉistoj: homoj blindaj pro la fikutimoj, "kun la emo fiamoradi, adulti aŭ havi sodomian seksumadon, inventis tiujn kunvenojn kaj misterojn pri malbonaĵoj en kiu kelkaj vokas Satanon". Por subteni sian interpreton pri sabatorgio li komparas ĝin kun la bakanaloj de Romio, konkludante: "tuta mia sento kaj afekto emas kompreni ke tiuj estis kaj estu kunvenoj de viroj kaj virinoj kun la celo kiujn ĝi havis kaj havos en ĉiuj jarcentoj, kio estas karna nedeco".[35]

La esploro kaj raporto de la inkvizitoro Alonso de Salazar y Frías[redakti | redakti fonton]

Sceno pri la sabatorgio. Gravuraĵo de Alberto Durero (el la 16-a jarcento)

La duboj de la inkvizitoro Salazar pri la vereco de la okazintaĵoj estis kundividitaj de almenaŭ tri ekleziuloj kiuj antaŭe sciigis ke "aferoj pri sorĉistoj estas ridigaĵo". Ili sendis protestleteron al la Konsilio de la Supera Inkvizicio kaj fine estis la tri inkvizitoroj de Logronjo kiuj en letero de la 14-a de februaro 1611 petis ke oni sendu al la montoj de Navaro personon kiu "nepasie" esploru la okazintaĵojn. Krome, post la proceso kaj la aŭtodafeo, la homoj de la regiono vivis kun grada timo kaj malamikiĝintaj pro la supozataj agoj de la gesorĉistoj kaj tiuj timoj kaj tensioj etendiĝis al Gipusko kaj Biskajo. En Santesteban, ekzemple, supozata sorĉistino mortis pro mistraktoj de la homamaso post ŝnurado kontraŭ sojlo. La Supera Inkvizicio post malpli ol unu monato sendis sian respondon.[36]

La Konsilio de la Supera Inkvizicio ĝuste taskigis la inkvizitoron Alonso de Salazar y Frías viziti la subdistriktojn de la nordo de Navaro kaj ke li skribu kaj sendu kompletan informraporton. Por faciligi lian laboron, la ordono estis akompanata de edikto de gracio en kiu estis invitataj la supozeblaj gesorĉistoj al senpuna pento de iliaj eraroj.[37]

Kun la edikto de gracio enmane kaj akompanata de du interpretistoj, Salazar entreprenis sian mision dum kiu li estis ok monatojn — dekde majo ĝis decembro 1611 — en la nordo de Navaro, de Gipusko kaj Biskajo. "Dum li observadis la kazojn, pridemandante la akuzitojn kaj paroligante la homojn tute simple kaj plate, lia kriterio akiris formon, ĝis konsidero ke la agoj atribuitaj al la supozataj gesorĉistoj estis malveraj kaj falsaj en tiu konkreta kazo", asertas Julio Caro Baroja. En marto 1612 Salazar redaktis la unuan memorando-libron, poste alian li verkis kiun li sendis al la Supera Inkvizicio la 3-an de oktobro 1613. En tiuj informoj Salazar asertas absolvi ad cautelam 1384 infanojn (knabojn aĝajn de ses ĝis dek kvar jaroj, kaj la knabinojn aĝajn de ses ĝis dekdu jarojn) kaj 41 plenkreskulojn kaj reakordigante 290 homojn. El ĉiuj ĉi personoj 81 revokis siajn antaŭajn konfesojn.[38]

Salazar speciale atentis pri la atestantoj konstatante ke multaj el ili "nomumis multajn pri kiuj kun certeco ili sciis ke ili estis senkulpaj" pro "subaĉetoj aŭ najbaraj kvereloj". La inkvizitoro rakontas, ekzemple, la kazon de virino reakordigita en la aŭtodafeo de Logronjo kiu false akuzis aliajn je praktikado de sorĉado kaj kiu poste pentis, sed, la komisaro de la Sankta Inkvizicio, ne akceptis la revokadon de ŝia antaŭa deklaro nomante ŝin mensogema kaj minacis ŝin je viva bruligado, ŝi sin mortigis forĵetante sin al rivero. Ankaŭ en kelkaj okazoj li mencias tiujn kiuj denuncas la supozeblajn gesorĉistoj kiel amikoj aŭ familianoj kiuj estas premataj por ke ili konfesu kaj tiel ricevu la pardonon. Tiu estis la kazo de multaj infanoj kiuj akceptis ke ili mensogis.

La konkludo de la memorando-libro de Salazar estas ke la sorĉo-fenomenoj esploritaj estas historioj neverŝajnaj kaj ridindaj[39] kaj "ĉio kion la raporto de Logronjo certigas, ĉio kion De Lancre komentas kun graveco, iĝas mensogo kaj trompo antaŭ la spertaj metodoj de Don Alonso. La kazoj prezentiĝas kun tro peza ŝarĝo" (kaj "el ĝi nenio estas pruvata", laŭ Salazar[40]). Ekzemple, pri la maniero iri kaj reveni al la sabatorgioj pere de ungventoj kaj polvoj kiuj permesis al la gesorĉistoj flugi, Salazar diras ke "oni konfirmis ke iliaj deklaroj mem aŭ per aliaj inkluzive de deklaroj de kuracistoj kaj palpeblaj spertoj, ĉiuj ĉi rakontoj estis mensoge kaj fikcie faritaj, per iloj kaj manieroj ridigaj".[41]

Salazar detale rakontis tiujn "palpeblajn spertojn" aŭ eksperimentojn, kiel repreno de dudek du potoj kiuj enhavis la "supojn, ungventojn kaj polvojn" per kiuj sin frotis la sorĉistinoj por flugi kaj uzi por la sorĉaĵoj, kaj li petis al pluraj "kuracistoj kaj kompetentuloj" pruvi la efikecon sur bestoj, al kiuj nenio okazis. Li daŭrigis sian esploron pri la sorĉaj "supoj" kaj konstatis ke en multaj okazoj estis la timo kaj la minacoj de la klerikuloj kaj komisaroj kiuj devigis la supozatajn sorĉistinojn inventi la trinkaĵojn.[42]

Salazar ankaŭ demonstris al la supozataj gesorĉistoj ke la aferoj kiujn ili rakontis ne okazis, kiel la kazo de junulinoj kiuj asertis esti amatinoj de la demono sed post ekzameno de matronoj ĉi tiuj pruvis ke ili ankoraŭ estas virgaj.[43]

Same li konstatis ke multaj supozataj gesorĉistoj konfesis pro la torturoj kiujn liaj najbaroj okazigis, kiel la kazo de virino el Elizondo kiu diris al li ke ŝi mensogis esti sorĉistino por liberigi sin de ĉepo en kiu ŝi estis malliberigita de la vilaĝanoj dum dek kvin tagoj, aŭ la rakonto de viro kiun la vilaĝanoj iom post iom bruligis per brulinta lignopeco devigante lin "ĝis konfeso de la vero". Kuraĝe li mencias ke la torturoj "ankaŭ skandale okazis en multaj partoj fare de la komisaroj kaj inkvizicianoj mem", kaj sekve li montras kelkajn ekzemplojn, kiel la kazo de du knabinoj 13 kaj 13 jaraĝaj el Larrea kiuj estis ŝnuritaj ĉe la manoj kaj la kolo fare de du klerikoj en la rektorejo minacante ilin pri la tribunalo de Logronjo se ili ne konfesus[44]. Salazar konkludas[45]:

Citaĵo
 [la] timoj de la perfortoj kaj malliberigoj kaj minacoj kiujn la neantoj suferis ĝis konfesado, kune kun la promesoj pri trankviliĝo kaj pardono kiujn promesis [la klerikoj] se ili konfesus, kaj ke ili ricevus la sakramentojn... ke dum ili neadis, estis multaj kiuj diris la mensogojn kiujn oni ordonis al ili, kaj tiel ekmontriĝas per la okdek revokantoj per siaj konfesoj. 

Kaj aldonas[46]:

Citaĵo
 Mi kredis kaj certas ke vere neniuj el ĉi tiuj agoj vere okazis 

Laŭ Carmelo Lisón Tolosana, "la argumentado de Salazar en liaj skribaĵoj al la Supera Inkvizicio karakteriziĝas per pozitivismo, en la senco ke li preferas konkretan fakton, kontraŭ la imaga ideigo; li klopodas esplori kial kaj kiel en la nuno, forĵetante aliajn argumentojn esence teologiaj al la dua plano. Gvidata de la orientiloj de la Supera Inkvizicio, li kompilis surloke, kiel antropologo, substantiva-empiriisman informon. [...] En sia referenca kalkulo li antaŭmetas la logikon al la ĝenerala opinio, la racion al la metafiziko; li volas fari sciencon". Tiel li skribis:

Citaĵo
 Flugi sur la aero, piediri cent leŭgojn en unu horo, virino trairanta kie eĉ ne muŝo povas, iĝi nevidebla antaŭ la ĉeestantoj, ne malsekiĝi en la rivero aŭ la maro, esti samtempe surlite kaj en la sabatorgio, lukti la bildojn kiel sentemaj personoj, la konstantaj apero de Nia Sinjorino kaj ke ĉiu sorĉistino aliformiĝu en tio kion ŝi emas aliformiĝi, kelkfoje kun homa korpo, kelkfoje kiel muŝo, superas ajnan diskurson 

Salazar deduktis ke ĉio, kion li esploris sufiĉas por scii ke en la proceso de Logronjo la inkvizicianoj ne agis kun la rekteco kaj "kristaneco" ĉar ĝi trudis la procesitojn promesante la liberecon se ili sin deklarus kulpaj; ne estis notitaj multaj revokoj pri antaŭaj atestoj, eĉ de mortantaj homoj; kaj ankoraŭ ne estis finfine "esplorita la novaĵo pri la du kuzinoj kaj du ĉefaj malkovrantinoj de ĉi tiu komplicaĵo kiuj fanfarone diris ke tio estis mensogo". Virino el Lesaca eksplikas al Salazar ke ŝi konfesis esti sorĉistino ĉar ĉiuj parolis pri tio kaj ke tio kion ŝi rakontis estis lernita de la vikario kaj komisaro de la Inkvizicio por kiu ŝi laboris kaj de aliaj virinoj.[47]

Krome, Salazar asertis ke estis la libroj, kaj precipe, la predikoj pri la sorĉado kiuj disvastigis ĝin, pro kio li rekomendis ne diskonigi ĝin, konvinkita pri la malapero de la sorĉado se oni ne plu parolus pri ĝi. Unu el la ekzemploj kiujn li aldonis estis pri okazintaĵo en Olagüe, proksime al Pamplono, kie post la predikado de monaĥo la homoj blinde ekkredis pri la ekzisto de sorĉistoj.[48]

Citaĵo
 Mi ne trovis certaĵon aŭ indicojn kiuj povas pruvi ke ia vera aŭ korpa sorĉ-ago estus okazinta... […] Ne ekzistis gesorĉistoj nek ensorĉitoj en la regiono ĝis ekparolado kaj skribado pri ĝi. 

La reago de la Konsilio de la Supera Inkvizicio[redakti | redakti fonton]

La informo de Alfonso de Salazar estis prenita de la Supera Inkvizicio kiu donis novajn instrukciojn al la tribunaloj la 29-an de aŭgusto 1614 en kiu estis preskaŭ ĉiuj ideoj de la inkvizitoro, kiu, kiel substrekis Julio Caro Baroja, "antaŭeniris konsiderinde pli frue ol tiuj kiuj en Eŭropo disvastigis ideojn en la sama senco", kiel la fama germana jezuito Friedrich Spee. Konkreta rezulto pri la novaj instrukcioj estis la klopodi reakordigi la viktimojn de la aŭtodafeo de Logronjo ordonante ke iliaj sanbenitoj ne restu videblaj en ajna preĝejo, kaj tiel, kiel skribis Henry Kamen, "neniu stigmo falis sur ilin aŭ iliajn posteulojn".[49]

La instrukcioj de la Konsilio de la Supera Inkvizicio de la 29-a de aŭgusto 1614, grandparte ŝuldataj al Salazar, laŭ la hispana antropologo Carmelo Lisón Tolosana,[50]

Citaĵo
 markas la finon de la satana sorĉado en Hispanio. Sed ne en Eŭropo... Kurioza paradokso: la fleksebleco kaj moderiĝo kiuj, en kunaĵo kaj komparo, karakterizis la agadon de la Supera Inkvizicio kontraŭ la sorĉistinoj apenaŭ influis la sovaĝan traktadon per kiu la civilaj aŭtoritatoj submetigis multajn homojn en okcidenta Eŭropo kaj, tamen, la Hispana Inkvizicio iĝis en tiu sama Eŭropo simbolo de la teruro kaj la malboneco senlima, de la supera perverseco, de la Malbono. 
El Aquelarre, pentraĵo de Francisco de Goya. Laŭ Julio Caro Baroja "temas pri la plej perfekta simbolo de socio malbela kaj sovaĝa, regata de ĉiaj krimoj kaj violento".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Caro Baroja, 2003, paĝoj 209-210
  2. Caro Baroja, 2003, paĝoj 212-221
  3. Caro Baroja, 2003, paĝoj 221-224
  4. Caro Baroja, 2003, paĝo 226
  5. Lisón Tolosana, 1992
  6. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝoj 89-90
  7. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝoj 91-94; 99
  8. Lisón Tolosana|1992|pp=99-100
  9. Caro Baroja, jaro 2003, paĝo 230}}
  10. Caro Baroja, jaro 2003, paĝo 230}}
  11. Caro Baroja, jaro 2003, paĝo 226
  12. Lisón Tolosana, jaro 1992
  13. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝo 101
  14. Caro Baroja, jaro 1996, paĝoj 159-164
  15. Caro Baroja, jaro 2003, paĝo 226
  16. Lisón Tolosana, jaro 10992, paĝoj 102-106
  17. Caro Baroja, jaro 2003, paĝo 225
  18. Caro Baroja, jaro 2003, paĝoj 227-228
  19. Joseph Pérez, jaro 2012, paĝo 80
  20. Caro Baroja, jaro 2003, paĝo 228
  21. Caro Baroja, jaro 2003, paĝo 231
  22. Caro Baroja, jaro 2003, paĝoj 233-234
  23. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝoj 143-156
  24. Lisón Tolosna, jaro 1992, paĝo 154
  25. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝoj 154-155
  26. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝo 155
  27. Lisón Tolosana, 1992, paĝo 258
  28. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝo 136
  29. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝoj 134-135
  30. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝoj 135-136
  31. Caro Baroja, jaro 2003, paĝoj 234-235
  32. Kamen, jaro 2011, paĝo 263
  33. Joseph Pérez, jaro 2012, paĝo 80
  34. Kamen, jaro 2011, paĝoj 264-265
  35. Caro Baroja, jaro 2003, paĝoj 237-240
  36. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝoj 143-145}}
  37. Kamen, jaro 2011, paĝo 263
  38. Caro Baroja, jaro 2003, paĝoj 240-241
  39. Joseph Pérez, jaro 2012, paĝo 80
  40. Caro Baroja, 2003, paĝoj 243
  41. Caro Baroja, jaro 2003, paĝo 242
  42. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝo 160
  43. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝo 155
  44. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝoj 148-149
  45. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝo 148
  46. Caro Baroja, jaro 2003, paĝo 245
  47. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝo 147
  48. Kamen, jaro 2011, paĝo 264
  49. Kamen, jaro 2011, paĝo 265
  50. Lisón Tolosana, jaro 1992, paĝo 166

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Caro Baroja, (2003): Las brujas y su mundo. Eldonejo Alianza Editorial, Madrido, ISBN=84-206-7777-9
  • Caro Baroja, Inquisición, brujería y criptojudaísmo. Jaro 1996, Eldonejo Círculo de Lectores-Galaxia Gutenbert, Barcelono, isbn=84-8109-065-4
  • Caro Baroja, (1985), Brujería vasca. Eldonejo Txertoa, San Sebastián, isbn=84-7148-017-4
  • Kamen, La Inquisición Española. Una revisión histórica. Tria eldono, jaro 2011. Eldonejo Crítica, Barcelono, isbn=978-84-9892-198-4
  • Lisón Tolosana, Las brujas en la historia de España. Jaro 1992, eldonejo Temas de Hoy, Madrido, isbn=84-7880-219-3
  • Joseph Pérez, Breve Historia de la Inquisición en España. Jaro 2012, eldonejo Crítica, Barcelono, isbn=978-84-08-00695-4


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.