Saltu al enhavo

Pierre de Lancre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre de Lancre
Persona informo
Pierre de Rosteguy de Lancre
Naskiĝo 1-an de januaro 1553 (1553-01-01)
en Bordeaux
Morto 9-an de februaro 1631 (1631-02-09) (78-jaraĝa)
en Loubens
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo magistrato
sorĉĉasisto
advokato
sorĉteoriulo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre de Rosteguy de Lancre (Bordozo, 1553 - 1631) estis juristo kaj alta funkciulo de Francio, ano de la Ŝtata Konsilio en la kortego de Henriko la 4-a kaj respondeculo pri la procesoj je sorĉado en Lapurdo (1609) entreprenitaj sub reĝa ordono en ties teritorio pro moralaj kaj religiaj kialoj, sed kiuj iĝis misuzo por la loka loĝantaro kaj la ekzekutado de pluraj centoj da homoj.

Li estas aŭtoro de pluraj verkoj pri superstiĉoj en kiuj li kritikis la kutimojn kaj morojn de la tiama nord-eŭskia socio.

Post studado de teologio kaj juro en Francio, Bohemio kaj Torino, li estis nomumita konsilisto de la Parlamento de Bordozo en 1582. En 1588, geedziĝis kun nevino-nepino de Montaigne.

  • Tableau de l'inconstance et instabilité de toutes choses (1607)
  • Tableau de l'inconstance des mauvais anges et démons (1612)
  • Incrédulité et mescréance du sortilège plainement convaincue (1622)
  • Du sortilège (1627)