Carmelo Lisón Tolosana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carmelo Lisón Tolosana
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1929 (1929-11-19)
en La Puebla de Alfindén
Morto 17-an de marto 2020 (2020-03-17) (90-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de MadridoUniversitato de ZaragozoUniversitato de Oksfordo vd
Profesio
Okupo antropologo vd
Laborkampo antropologiosocia antropologiokultura antropologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carmelo LISÓN Tolosana, naskiĝis la 11-a de novembro 1929 en La Puebla de Alfindén (Zaragozo, mortis la 17-an de marto 2020), estis doktoro pri Filozofio kaj Beletroj ĉe la Universitato de Madrido kaj pri Socia kaj Kultura Antropologio ĉe la Universitato de Oksfordo. Li estis ankaŭ emerita profesoro de Socia Antropologio en la Komplutensa Universitato de Madrido (1979).

Li verkis dudekon da libroj, krom kunlaboraĵoj en diversaj publikigaĵoj, pri antropologiaj temoj [1] Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine. Kiel rezulto de liaj verkoj sur la kampo de Galegio, li publikigis, inter aliaj verkoj, Kultura Antropologio de Galegio (1971) aŭ Sibolaj-moralaj profiloj de la galega kulturo (1984).

En 1966 li publikigis en Oksfordo sian tezon pri "Belmonte de los Caballeros", neeldonita en Hispanio kvankam uzata kiel studibro en multnombraj universitatoj eŭropaj kaj usonaj, laŭ liaj asertoj mem. Multaj el liaj eseoj kaj verkoj rilatas al lia naskiĝloko, Aragono, kaj pri Galegio, pro kio li ricevis la agnoskon de ambaŭ aŭtonomaj hispanaj regionoj. Ankaŭ li dediĉis kelkajn el liaj eseoj al la esplorado pri la sorĉado kaj la demono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Antropología cultural de Galicia. Akal, Madrido, 1971, ISBN 84-460-2162-5.
  • La antropología social en España. Siglo Veintiuno de Españo Editores, 1971, ISBN 978-84-323-0043-1.
  • Estructura antropológica de la familia en España, Karpos, Madrido, 1976.
  • Invitación a la Antropología cultural en España. Akal, Madrido, 1971, ISBN 978-84-460-2240-4.
  • Antropología social y hermenéutica. Fondo de Cultura Económica, Madrido, 1983, ISBN 84-375-0231-4.
  • Endemoniados en Galicia hoy. 1984
  • Individuo, estructura y creatividad: etopeyas desde la antropología cultural. 1984
  • Perfiles simbólico-morales de la cultura gallega. 1984
  • Antropología social: reflexiones incidentales. 1987
  • La España mental. 1. El problema del mal. 1990
  • Demonios y exorcismos en los siglos de oro. 1990
  • Endemoniados en Galicia hoy. La España mental II. 1990
  • La imagen del rey: monarquía, realeza y poder ritual en la Casa de los Austrias. (Con Salustiano del Campo Urbano). 1991
  • Individuo, estructura y creatividad. 1992
  • Aragoneses: políptico desde la Antropología Social. 1992
  • Las brujas en la historia de España. 1992
  • Las máscaras de la identidad: claves antropológicas. 1997
  • La Santa Compaña: fantasías reales, realidades fantásticas. 1998
  • Caras de España: desde mi ladera. 2002
  • La España mental. 2. El problema del mal. 2004
  • Brujería, estructura social y simbolismo en Galicia. 2004
  • Antropología cultural de Galicia (obra recopilatoria en 6 vols.) 2004
  • La fascinación de la diferencia. La adaptación de los jesuitas al Japón de los samuráis, 1549-1592. 2005
  • Introducción a la antropología social y cultural. 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]