Logronjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logronjo
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26001–26009
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 150 583  (2023) [+]
Loĝdenso 1 892 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 2° 27′ U (mapo)42.47-2.4455555555556Koordinatoj: 42° 28′ N, 2° 27′ U (mapo) [+]
Alto 384 m [+]
Areo 79,57 km² (7 957 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Logronjo (Provinco Rioĥo)
Logronjo (Provinco Rioĥo)
DEC
Logronjo
Logronjo
Situo de Logronjo
Logronjo (Hispanio)
Logronjo (Hispanio)
DEC
Logronjo
Logronjo
Situo de Logronjo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Logroño [+]
vdr

LogroñoLogronjo estas hispania urbo, ĉefurbo de la aŭtonoma regiono Rioĥo (La Rioja). Logronjo situas ĉe la rivero Ebro (42° 28' N, 2° 27' U, kaj 386 m super la marnivelo) tute en la nordo de la regiono. La urbo estas turisme grava interalie ĉar ĝi situas en la itinero de la Jakoba Vojo. Logronjo estas la komerca kaj financa centro de regiono Rioĥo. Grandan ekonomian gravecon posedas la produktado de vino de Rioĥo.

La municipa teritorio de Logronjo, en la nordo de la regiono.

Enhavante 150 211 loĝantojn (2022),[1] ĝi estas ankaŭ la loĝloko de plej granda loĝantaro en la regiono, kiu fakte koncentras preskaŭ la duonon de la totalo, kaj estas ties ekonomia, kultura kaj serva centro.

Trapasata norde de la rivero Ebro, Logronjo estis historie trapasejo kaj vojkrucejo, ekzemple ĉe la Jakoba Vojo, kaj landlimejo, inter la iamaj hispanaj regnoj de Iberio dum la Mezepoko.

En la lastaj jardekoj, la urbo vidis malrapidan sed certan demografian kreskon eĉ rilate al proksimaj loĝlokoj, ĉefe pro la migrado el aliaj komarkoj de la provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ mediteranea kontinenta klimato, la mezaveraĝa temperaturo estas de ĉirkaŭ 13ºC. Taĝiĝo en Oktobro kaj la turo Capitol fone.

La municipo Logronjo estas sur la nordo de la komarkaro Meza Rioĥo kaj limas kun la municipoj Fuenmayor, Navarrete, Lardero, Villamediana de Iregua, Murillo de Río Leza kaj Agoncillo en Rioĥo, Laguardia, Lanciego kaj Oyón en Alavo kaj Viana en Navaro.

La plej parto de la municipa areo kaj de la urba kerno kuŝas sur la dekstra bordo de la rivero Ebro. Ties alteco, reference en la urbocentra promenejo Espolón, estas de 386 metroj super marnivelo. Kvankam temas pri zono geografie tre ebena pro situo sur valo, estas ankaŭ kelkaj proksimaj altaĵoj kiel la montetoj Kantabrio (492 m), Korvo (489 m), la monto Pila (564 m) kaj la plej alta punkto de la urbo mem, nome Candorras, de 584 metroj de altitudo.[2] Precize tiu loko ebligas taŭgajn komunikvojojn kaj ŝosee kaj fervoje orienten (Zaragozo) kaj okcidenten (Burgoso). Tamen, la montaroj Kantabrio kaj Iberia Sistemo, norde kaj sude, respektive, limigas rapidan komunikadon en tiujn direktojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La deveno de la nuntempa urbo Logronjo ligiĝas al tiu de la romia Vareia. Fakte Varea estas aktuale loĝloko integrita ene de la nuntempa ĉefurbo. Plinio la Maljuna menciis Vareia kaj Ebron kiel navigebla rivero. Vareia utilis al trupoj de Aŭgusto Cezaro kaj en la epoko de Vespasiano (ĉirkaŭ 50 p.K.) ricevis la rangon de municipo. En tiu epoko (kaj ĝis la 11-a jarcento), enŝipiĝejo ĉe la monto Kantabrio ĉe la rivero Ebro, utilis al la komerco de la urbo kun la cetero de Hispanio. Estas ankoraŭ restajoj de romia ponto kaj de romia ŝoseo, ĉe la kvartalo El Cortijo. Ĉe la nuntempa Logronjo, sur la monto Cantabria, estas ankoraŭ la ruinoj de iama keltibera urbo Kantabria, detruita de la trupoj de la visigota reĝo Leovigildo (jaro 575). Etimologie Kantabrio signifas «ĉe la rivero Ebro».

Monumento al la Foruo de 1095, donita de Alfonso la 6-a.

Por la disvolvigo de la urbo dum la Mezepoko gravis ke la Jakoba Vojo trapasis (kaj trapasas) ĝin, kaj same pri la lima situo inter la regnoj Kastilio, Navaro kaj Aragono.

Por helpi la disvolvigon de tiom grava loko, Alfonso la 6-a havigis la Foruon de Logronjo en la jaro 1095, kaj tiel domaro iam apartenanta al San Millán de la Cogolla iĝis reĝa loko kun kreskantaj manfarado kaj komerco. Tiu foruo ege gravis, ĉar laŭ tiu oni redaktis plej fruaj foruoj de la zono. En tiu teksto oni ankaŭ referencas al la atako fare de Rodrigo Díaz de Vivar «Cid Campeador», al la urbo, pro lia persona malemo al la grafo García Ordóñez.

La unuaj dokumentoj reference al la nuna kunkatedralo estas de la jaro 1196, kiam ĝi estis mezepoka templo de kies romanika deveno, cirkla, oni konservas nur la nomon. La templo de gotika kaj baroka stiloj, estis konstruita laŭlaonge de la 15-a al 18-a jarcentoj, kaj en ĝi estas verkoj eĉ de Mikelanĝelo Buonarroti.

En 1431, la reĝo Johano la 2-a de Kastilio havigis la titolon de "urbo" kaj en 1444 la titolojn Muy Noble y Muy Leal, kun rajto sendi delegitojn al la Kortumoj de Kastilio. En 1454 ĝi havis 717 lokanojn (familiajn grupojn) laŭ tiamaj ciferoj.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

La urbo havis elstaran presindustrion de la germano Arnaldum Guillermum de Brocado, kiu hispanigis sian nomon al Arnao Guillen de Brocar, kiu alvenis al Logronjo en 1500 devena de Pamplono kaj instaligis presejo ĉe la nuntempa placo Martínez Zaporta, iam nomita calle de la Imprenta (strato de la Presejo).[3] En 1521 dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio, Logronjo rezistis kontraŭ la trupoj de la franca reĝo Francisko la 1-a kun tiuj de Henriko la 2-a de Navaro. Laŭ mito temis pri tridek mil soldatoj, sed plej verŝajne ĉirkaŭ ok mil. Dume en Logronjo kuniĝis pli ol tri mil kastiliaj soldatoj estritaj de kapitanoj kiel Pedro de Beaumont, Pedro Vélez de Guevara kaj Diego de Vera.[4] Estas multaj legendoj pri tiu ago, sed ĉiuokaze certas nur vizito de Karolo la 1-a en 1523 kaj de Filipo la 2-a en 1592.

Arko Revellín, kie ankoraŭ oni rememorigas la sieĝon de 1521, kvankam ĝi estis konstruita ĉirkaŭ 1523.

En 1570 oni konstituis tribunalon de la Inkvizicio en la urbo. La 7an kaj 8an de novembro 1610 oni okazigis aŭtodafeon, kaj ŝajne oni bruligis ĝis ses sorĉistinojn de Zugarramurdi. En 1672 en Logronjo estis 1500 lokanoj (familioj?), havis fortikitan ponton kun 12 arkoj kaj tri fortikaĵoj, estis enmurigita kaj havis kastelon, kvin paroĥejojn, ses konventojn de monaĥoj kaj du de monaĥinoj, studejon de beletroj kaj filozofio, okazigis bazaron dufoje semajne kaj foiron ĉiun 21an de septembro, kaj havis voĉdonrajton en kortumo.[5]

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

En 1822, dum la nomita Liberala Jartrio, Logronjo iĝis provinca ĉefurbo. Sed tio estis nuligita en 1823 kiel konsekvenco de la absolutisma reago fare de Ferdinando la 7-a kaj la eniro en Hispanio de la nomitaj Centmil Filoj de Sankta Ludoviko, kio nuligis ĉiujn liberalajn reformojn. En 1833, post la morto de la monarko, la urbo iĝis definitive ĉefurbo. Baldomero Espartero, generalo dufoje ĉefministro kaj regento dum parto de la minoritato de Isabel la 2-a, loĝis dum tempo en Logronjo, kie mortis en 1879. Prie estas surĉevala statuo en la centro de promenejo Princo de Vergara, plej konata kiel Espolón, kaj lia palaco (aktuale Muzeo de Rioĥo). En la kunkatedralo de Santa María de la Redonda estas maŭzoleo de Espartero kaj lia edzino, la logronjana María Jacinta Martínez de Sicilia, konata kiel dukino de la Victoria (Venko), kun strato en la urbo; tamen duko estis nur la generalo. La monumento al Baldomero Espartero estis inaŭgurita en 1895. Samjare ekis laboroj por la historia konstruaĵo de la nuna Mezlernejo Práxedes Mateo Sagasta.

Nur en la 1930-aj jaroj la urbo superis tridek mil loĝantojn. La Dua Hispana Respubliko estis proklamita en Logronjo ĉirkaŭ noktomezo de la 14a de Aprilo 1931. La 14an de Marto 1936 kadre de sociaj konfliktoj okazis incendioj de monaĥejoj, preĝejo kaj katolika lernejo, krom gazetredaktejo.[6][7] La puĉo de 18-a de julio 1936 venkis en la urbo lige al la forta venko en apuda Navaro.[8] Tial ne estis militagado, sed ja forta politika subpremado foje kun la ekskuzo de reprezalio pro la kontraŭklerikalaj okazaĵoj.[7] Oni ĉirkaŭkalkulis 2 000 murditojn en la tuta regiono.[9] Tiukadre ankaŭ multaj urbanoj foriris al ekzilo.

En 1982 la tiama provinco Logronjo, kiu ekde 1980 nomiĝis provinco Rioĥo, iĝis regiono Comunidad Autónoma de La Rioja, con lokaj tial Logronjo iĝis regiona ĉefurbo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Portikaro de strato Portales; tipa urbocentra angulo.

La municipo, kun areo de 79,55 km², havis en 2017 la kvanton de 150 979 loĝantoj kaj densecon de 1897,91 loĝ./km². Historie komence de la 20-a jarcento estis eĉ ne 19 000 loĝantojn; nek pro la milito nek pro la rura elmigrado malaltiĝis la loĝantaro, sed tute male la ĉefurbo ricevis loĝantaron ĉefe el la provinco, poste regiono: oni superis cent mil loĝantojn komence de la 1980-aj jaroj kaj la 150 000 loĝantojn en 20101. Je tiu epoko la loĝeblo de la ĉefurba areo stagnis kaj paralele same la loĝantara kresko, kiu translokiĝis al la ĉirkaŭaj loĝlokoj. Fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a jarcento, granda nombro de enmigrantoj de diversaj devenoj alvenis al la urbo, kaj aktuale procento de la totalo gamas inter 11,5% kaj 17%, depende de la fonto. Ĉefaj devenoj estas Rumanio (5 703), Pakistano (2 170), Bolivio (2 081) kaj Maroko (1 950). Kompare kun proksimaj ĉefurboj la loĝantarkresko estis spektakla (67% ekde 1980 ĝis 2005, kompare al 33% de Pamplono, 19% de Vitorio kaj 13% de Burgoso). La metropola areo estas komponita de 32 municipoj, ĉefe en la regiono, sed ankaŭ en la limaj Eŭskio kaj Navaro. Totale en la metropola areo estas proksimume 200 000 loĝantoj.

Servoj[redakti | redakti fonton]

La hospitalo estas foje uzata ankaŭ de lokanoj loĝantaj en apudaj areoj de la du limaj regionoj, kio rezultas foje en burokrataj problemoj. Por altlernado estas publika Universitato de Rioĥo kaj privata Internacia Universitato de Rioĥo.

Por transporto estas la Flughaveno Logroño-Agoncillo, kiu proponas po ses flugojn semajne al Madrido; la tute nova trajnstacio estas duonsubtera (ankaŭ parto de la fervojo estas subtera); ankaŭ la busstacio ebligas komunikon kun ĉefaj urboj de norda kaj suda Hispanio. Estas 10 linioj de enurbaj busoj, krom 3 noktaj linioj al apudaj loĝlokoj; krome estas busoj al la regionaj loĝlokoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Religiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Detalo de la pordego de la preĝejo de San Bartolomé.
  • Katedralo de Santa María de la Redonda, konstruita super primitiva templo de la 12-a jarcento, ricevis nombrajn reformojn kaj ampleksigojn laŭlonge de la historio, el kiuj la lasta estis aldono de la du ĝemelaj turoj en la 18-a jarcento. Elstaras interne la seĝaro de la ĥorejo, la ĉefretablo, de la 17-a jarcento kaj pentraĵo de Krucifikso atribuita al Mikelanĝelo Buonarroti.
  • Preĝejo de San Bartolomé, kun pordego kiel brila montro de gotika skulptarto. Ĝi enhavas tri navojn kaj trioblan romanikan absidon.
  • Preĝejo de Santiago el Real, konstruita en la 16-a jarcento sur mezepoka templo, kun posta baroka fasado montranta enorman figuron de Santiago Matamoros.
  • Imperia preĝejo de Santa María de Palacio en kiu elstaras piramida gotika spajro de la 13-a jarcento. Kun nombraj postaj reformoj.
  • Konvento de la Merced, nuna sidejo de la Parlamento de Rioĥo.
  • Konvento de Dipatrino, konstruita en 1531, detruita en 1936 kaj rekonstruita en 1971, nune civitana centro.
  • Konvento de Valbuena kun arkeologiaj restaĵoj de iama Monaĥejo de Valbuena, konstruita en la 15-a jarcento.
  • Ermitejo de Sankta Gregorio, rekonstruita en 1994 el ŝtonoj de origina ermitejo de la 17-a jarcento.
  • Ermitejo de Kristo de Humilladero (genufleksiejo), konstruita meze de la 17-a jarcento, ekster la urbo.

Civilaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Ponto el Fero kaj preĝejo de Santiago el Real fone.
  • Murego de Revellín estas la restaĵo de la fortifikaĵoj kiujn havis la urbo, el kiuj oni konservas pordegon nomita del Camino, del Revellín aŭ de Carlos V.
  • Ponto el Ŝtono, nomita ankaŭ de San Juan de Ortega, reference al supozita konstruisto de la origina ponto, kiu havis kapelon borde de la rivero Ebro detruita de plialtiĝo de la rivero en 1775. La nuna estis konstruita en 1884, havas sep arkojn kaj estas 198 m longa.
  • Ponto el Fero, inaŭgurita en 1882, 330 m longa, rehabilitita en 2009.
  • Ponto de Sagasta, plej konata kiel Kvara Ponto, inaŭgurita en 2003, 161 m longa kaj verko de la inĝeniero Javier Manterola. Ĝi estis dediĉita al Práxedes Mateo Sagasta en la centjariĝo de lia morto.
  • Poŝtoficejo, montro de novbaroka arkitekturo, rehabilitita laŭ kiu oni detruis belajn ceramikaĵojn kaj ŝtuparon; nuntempe oni rekonstruas la tuton por hotelo.
  • Mezlernejo Práxedes Mateo Sagasta.
  • Bazaro de San Blas, verko de la arkitekto Fermín Álamo en 1930.
  • Palaco de los Chapiteles, urbodomo el 1865 ĝis 1980.
  • Palacetoj de Espolón.
  • Teatro Bretón de los Herreros, inaŭgurita la 19an de septembro 1880, ofte rehabilitita.
  • Palaco de Espartero, baroka palaco de la 18-a jarcento kie loĝis la generalo Baldomero Espartero retiriĝinta en Logronjo, al kiu oni aldonis poste eklezian blazonon cele al konverto en episkopa rezidejo, kio ne okazis. En 1971 iĝis Provinca Muzeo, aktuale Muzeo de Rioĥo.
Palaco de Espartero, nuna muzeo.
  • Arkivo Historia Provinca de Rioĥo.
  • Palaco de la Markizo de Monesterio, aktuala sidejo de la Seguridad Social.
  • Palaco de la Markizoj de Legarda, proksima al Revellín ĉe la strato Barriocepo, kie aktuale estas la oficiala kolegio de arkitektoj de Rioĥo.
  • Dom-Palaco de Fernández de Ástiz. Sidejo en Logronjo de la UNED.
  • Loko Lagares, konstruaĵo por protektado de uvpremejoj en la nordo de la antikva urbokerno. Ĝi enhavas salonon por prelegoj kaj ekspozicioj. Unu de plej elstaraj elementoj estas vitra balkono ĉe la ĉefa fasado al la strato Ruavieja.
  • Romia Ponto de Mantible, en la kvartalo El Cortijo, el kiu restas nur unu arko, fakte en la bordo de Alavo.
  • La Domo de la Inkvizicio, sidejo de la fondaĵo Dialnet. Ĝi enhavas florajn murpentraĵojn kaj la blazono de la Inkvizicio.
  • La Domo de la Virgulino, iama palaco de la familio Yangüas, lastatempe rekonstruita kun ampleksigoj en la strukturo, kiel centra korto, kaj rekuperado de un antikva renesanca balkono. En la aktualo ĝi estas la sidejo de la Kultura Centro de la vino Rioĥa.

Urba skulptarto[redakti | redakti fonton]

  • Fuente de los Riojanos Ilustres (Fontano de Elstaraj Rioĥanoj), inter la Gran Vía kaj la strato Chile. Starigita en Marto 1999 fare de Dalmati kaj Narvaiza. Ĝi konsistas el ok statuoj el bronzo je natura grando pri Kvintiliano, Gonzalo de Berceo, Pedro del Castillo, Juan Fernández de Navarrete, Fausto Elhuyar, Zenón de Somodevilla y Bengoechea konata kiel Markizo de la Ensenada, Julio Rey Pastor kaj la reĝo García Sánchez la 3-a de Navaro. Tiu fonto estas populare konata kiel tiu de la «malsekdorsuloj», ĉar la figuroj ricevas akvoŝprucojn malantaŭe.
  • Fontano de la Pilgrimanto, de Sankta Jakobo, aŭ de la vojo, ĉe la preĝejo de Sankta Jakobo, sur kies pavimon oni trudis eksterordinaran anserludon kun jakobaj motivoj pro kio la placo estas konata populare kiel Plaza de la Oca (Placo de Anserludo).
Monumento al Baldomero Espartero ĉe la promenejo Espolón, konsiderita sovcia centro de la urbo.
  • Monumento Omaĝo al Viktimoj de Terorismo, de Agustín Ibarrola, ĉe la promenejo Espolón, urba centro.
  • Monumento al Baldomero Espartero same ĉe la promenejo Espolón.
  • Monumento al Gorgorito, porinfana rolulo.
  • Monumento al Práxedes Mateo Sagasta.
  • Monumento al kamparano, de Alejandro Rubio Dalmati, al kiu tiama urbestro mendis statuon de Franco, kaj li malakceptis.[10]
  • Monumento al la piedirantoj de Valvanerada, de 2003.
  • Monumento al la Foruo de Logronjo, kiu montras la reĝon Alfonso la 6-a kun dokumento reprezentanta la Foruon havigitan en 1095.
  • Monumento al la Naŭa Centjariĝo de la Foruo de Logronjo, de Julián Gil, de 1996.
  • Monumento al la Jarmilo de la Hispana Lingvo, de Daniel González.

Aliaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo[redakti | redakti fonton]

  • Sociaj kaj diboĉaj kunvenejoj de stratoj Laurel kaj San Juan.
  • Strato Portales, kun portikaro, parlamento, muzeo, katedralo ktp., kaj strato Sagasta.
  • Promenejo Espolón, ok gravaj placoj, dekunu gravaj parkoj, pontoj ktp.
  • Muzeoj kaj ekspoziciejoj.
  • Dek unu gravaj vinkeloj.
  • Jakoba Vojo, oficejo, gastejo ktp.
  • Komercaj centroj.
  • Mateo de Sankta Mateo.
  • Moderna Festivalo Actual.
  • Sankta Semajno.
  • Futbala stadiono Las Gaunas.

Ekster la urbo[redakti | redakti fonton]

  • Romiaj restaĵoj de Vareia
  • Arkeologia kuŝejo de Monto Kantabrio

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Población de Logroño | Servicio Municipal de Estadística - Ayuntamiento de Logroño 2022».[rompita ligilo] alirita la 25an de septembro 2022.
  2. Instituto Geográfico Nacional (IGN) (eld.). «Mapa topográfico de España del Instituto Geográfico Nacional». Arkivigite je 2017-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de Oktobro 2016.
  3. «IMPRENTA E IMPRESORES EN LA RIOJA DURANTE LOS S. XVI Y XVII, BRAVO VEGA - Biblioteca Gonzalo de Berceo». www.vallenajerilla.com. Konsultita la 1an de Septembro 2020.
  4. TÉLLEZ ALARCIA, Diego (2021). El cerco de Logroño de 1521: mitos y realidad. Instituto de Estudios Riojanos kaj Ayuntamiento de Logroño. pp. 201-226. ISBN 978-84-9960-146-5.
  5. «Biblioteca Virtual del Patrimonio Bibliográfico > Búsqueda › Parte del Atlas Mayor o Geogrpahia Blanaiana Que contiene...». bvpb.mcu.es. Konsultita la 30an de Majo 2020.
  6. larioja.com La quema de conventos 'cumple' 80 años, konsultita en Aprilo 2019
  7. 7,0 7,1 ROBERTO FANDIÑO. «Logroño, 1936. La quema de conventos, mitos y realidades de un suceso anticlerical». hispanianova.rediris.es. Konsultita la 8an de novembro 2019.
  8. «Franquismo en La Rioja - bermemar». www.bermemar.com. Konsultita la 10an de novembro 2019.
  9. Andrés, Carlos Gil; Aguirre González, Jesús Vicente (2007). Aquí nunca pasó nada: La Rioja 1936. ISBN 9788473593984.
  10. «La estatua que iba a ser de Franco y acabó en labrador». La Rioja. 10a de septembro 2017. Konsultita la 19an de Majo 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jiménez Martínez, Jerónimo. Las calles de Logroño y su historia.
  • Moreno Garbayo, Tomás. Apuntes históricos de Logroño. Logroño: Ayuntamiento de Logroño; Artes Gráficas de Librado Notario, 1943.
  • Jiménez Martínez, Jerónimo. Guía histórico-cultural informativa de Logroño. Logroño: Ayuntamiento de Logroño; Ochoa, 1977. ISBN 84-7359-050-3 Depósito Legal: LO-182-1977
  • Guías de los pueblos de La Rioja. Logroño. Logroño: Gobierno de La Rioja; Reproducciones LAR, 1991. Depósito Legal: LR-271-1991.
  • Jiménez Martínez, Jerónimo. Plano-guía histórico artístico monumental de la "muy noble" y "muy leal" ciudad de Logroño. Logroño: Ateneo Riojano; Gráficas Ochoa, 1982. Depósito legal: LO-574-1982.
  • Gil del Río, Alfredo. Historia y antiguas Leyendas de La Rioja, Enigmas de una región. Depósito Legal: Z.-267-78 Tipo-Línea, S.A.Zaragoza
  • El sitio de Logroño. Logroño: Ayuntamiento de Logroño, 1982. ISBN 84-500-7590-4. Depósito Legal - LO 326-1982.
  • Gil del Río, Alfredo. La Rioja en corte de Reyes. ISBN 84-500-3101-X. Depósito Legal Z.-247-79 Tipo-Línea, S.A.Zaragoza.
  • Navas Sánchez, Emiliano Logroño historia ilustrada de la ciudad. 2004, Ediciones Emilianenses, ISBN 978-84-609-1979-7
  • Peña, Joaquín. Guía Artística de San Millan de la Cogolla (Monanterios de Yuso). Depósito Legal: S.307-1976.
  • La Rioja Antigua, una crónica en imágenes. ISBN 84-85242-28-9.
  • Téllez Alarcia, Diego (kunord.), El cerco de Logroño de 1521: mitos y realidad. Logroño: IER, Ayuntamiento de Logroño, 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]