San Millán de la Cogolla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
San Millán de la Cogolla
Villa-de-San-Millán-de-la-C.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26326 [+]
Demografio
Loĝantaro 229  (2020) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 2° 52′ U (mapo)42.329166666667-2.8622222222222Koordinatoj: 42° 20′ N, 2° 52′ U (mapo) [+]
Alto 728 m [+]
Areo 31,19 km² (3 119 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de San Millán de la Cogolla
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo San Millán de la Cogolla [+]
Information icon.svg
vdr

San Millán de la Cogolla [sanmiLJAN delakoGOlja] (Sankta Emiliano de Supre) estas municipo de la regiono La Rioja en Hispanio. Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de la Demanda (Iberia Sistemo) sur la orienta deklivaro kiu separas la Centran Altebenaĵon disde la Valo de la rivero Ebro, je 728 m de alto super la marnivelo kaj borde de la rivero Cárdenas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La municipo prenis sian nomon de la sanktulo Millán [miLJAN] (evoluo al la hispana de la nomo en latina Æmilianus aŭ Emiliano), ermitejo kaj disĉiplo de Sankta Felices kiu vivis de 473 ĝis 574, kaj kreanto de la miksa komunumo de ermitanoj de Suso, kiu poste rezultos en unu de la kulturaj kernoj plej gravaj de la mezepoko en la regiono. La kerno mem kreiĝis ĉirkaŭ diversaj domaroj ĉefe ĉe la Monaĥejo de Suso kaj la Monaĥejo de Yuso.

Ekde la mezo de la 19a jarcento estis preskaŭ 900 lokanoj, sed post la mezo de la 20a jarcento okazis elmigrado ĝis la nunaj nur iom pli ol 200.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie la agrikulturo (cerealoj, terpomoj, betoj), brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) kaj lignoproduktado (fago, kverko kaj pinoj) estis la ĉefaj enspezigaj sektoroj de la loko, sed lastatempe la turismo generita de la monaĥejoj kontribuis al la nuna ĉefa ekonomia sektoro de la zono, kaj oni kreis gravan prian pilieron, kun rilataj hoteloj, restoracioj kaj distrejoj.

Alia grava aktiveco, rilata al la proksimeco de la montaro Sierra de la Demanda, apud Nacia Rezervejo, estas ĉasado de grandaj animaloj (cervo, apro kaj kapreolo), atendoĉasado de palumboj kaj ĉasejo por ĉasado de malgrandaj animaloj nome koturno kaj perdrikoj principe.

Kultura gravo[redakti | redakti fonton]

En la Monaĥejo de Suso monaĥo verkis la Emilianajn glosojn, kiuj estas klarigaj komentoj ĉe la marĝeno de paĝoj verkitaj latine. Ties klarigaĵoj estis faritaj en prakastilia iom evoluita respekte de la latina. En tiu ĉi monaĥejo ankaŭ aperas la unuaj skribitaj komentoj en la eŭska, pro kio ĝi estas konsiderata la lulilo de la hispana kaj eŭska skribaĵoj. Ĉi tie loĝis la monaĥo kaj unua poeto en la hispana konata laŭ sia nomo, Gonzalo de Berceo.