Monaĥejo de Suso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monasterio de Suso (2).jpg

La Monaĥejo Sankta Emiliano de Suso (hispane Monasterio de San Millán de Suso) troviĝas proksime de la vilaĝo San Millán de la Cogolla, provinco Rioĥo (Hispanio), en la maldekstra bordo de la rivero Cárdenas kaj apartenas al la monumenta ensemblo de du monaĥejoj, la alia poste konstruata, Monaĥejo de Yuso, ambaŭ deklaritaj en la jaro 1997 kiel Monda heredaĵo de UNESKO. Suso estas vorto en la antikva hispana kaj signifas "supra".

Oni ekkonstruis ĝin fine de la 6-a jarcento, kies originoj estas cenobiaj visigotaj kaj troviĝanta ĉirkaŭ la tombo de la ermito Millán aŭ Emiliano, mortinta en la jaro 574. Laŭlonge de la sekvantaj jarcentoj kaj ĝis la 12-a, ĝi estis plurfoje pliampleksigita kiel konsekvenco de la vivŝanĝoj de la ermita al la cenobia kaj moste monaĥa, inter kiuj distingiĝis la mozaraba kaj la romanika. Ĝia graveco ne nur estas religia kaj artisma, sed ankaŭ lingva kaj literatura. Ĉi tie monaĥo verkis la Emilianajn glosojn, kiuj estas klarigaj komentoj ĉe la marĝeno de paĝoj verkitaj latine. Ties klarigaĵoj estis faritaj en prakastilia iom evoluita respekte de la latina. En tiu ĉi monaĥejo ankaŭ aperas la unuaj skribitaj komentoj en la eŭska, pro kio ĝi estas konsiderata la lulilo de la hispana kaj eŭska skribaĵoj. Ĉi tie loĝis la monaĥo kaj unua poeto en la hispana konata laŭ sia nomo, Gonzalo de Berceo.

Ĝi estas unu el la itineroj de la t.n. "Vojo de la Lingvo" kiu inkluzivas gravajn lokojn de la hispana lingvo kiel Alcalá de Henares kaj Salamanko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]