La deveno de la nomo Laguardia venas el la kastelo fondita al la 10-a jarcento fare de la reĝo de Navaro Sanĉo Abarka. Tiu kastelo estis nomita La Guardia de Navaro por akcenti ĝian defendan rolon.
Jarojn poste, lia posteulo en 1164, Sanĉo la Saĝulo fondis urbon proksime de la kastelo, kiel protekto de la regno en ĝia flanko sud-okcidenta, kiam la Regno Navaro luktis kontraŭ la Kastilianoj por la kontrolo de la Rioĥa provinco.
De grava historia pasinteco restas multaj vidindaĵoj.