Julio Medem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julio Medem
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1958 (1958-10-21) (65-jaraĝa)
en Donostio, Provinco Gipusko,  Hispanio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Eŭskio
Familio
Frat(in)o Ana Médem
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmmuntistofilmproduktoro • reĝisoro
TTT
Retejo http://www.juliomedem.org
vdr

Julio MEDEM Lafont (Donostio, Eŭskadi, 21a de oktobro 1958) estas hispana kinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro. Lia kinarto elstaras pro la vidpunkto kiun adoptas la roluloj antaŭ neatendita okazaĵo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ knabo li ekfilmis per donacita kamerao de super 8. Kiel junulo, li faris atletikon. Poste li kunlaboris por gazetoj kiel kinkritikisto.

En la komenco de la 1980-aj jaroj li finis la karieron de medicino kaj poste ekfilmis kurtojn kaj kunlaboris en diversaj projektoj. Li serioze ekkarieris verkante la scenaron de Vacas (Bovinoj), penas por akiri subvenciojn kaj finfine realigas la filmon en 1992. Samjare li entreprenas la projekton de La ardilla roja (La ruĝa sciuro) laŭ sia propra scenaro.

Sekva etapo startis per Los amantes del Círculo Polar (1998), lia kvara longa filmo, kiu popularigis lin, same kiel per Lucía y el sexo (2001) kun Paz Vega. En 2003, Medem premieris dokumentan filmon pri la eŭska konflikto, nome La pelota vasca, la piel contra la piedra, komponita ĉefe per intervjuoj kaj deklaroj de diversaj partoprenantoj en la afero; tial ĝi generis grandan polemikon en la epoko.

En 2010 lia filmo Habitación en Roma kun Elena Anaya kaj Natasha Yarovenko iĝis granda sukceso.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Etxebeste Gómez, Zigor (2010). Julio Medem (unua eldono). Madrid: Cátedra. ISBN 984-84-376-2660-4.
  • Rebordinos, José Luis (2005). Contra la certeza. El cine de Julio Medem (unua eldono). Filmoteca Vasca y Festival de cine de Huesca. ISBN 84-932786-4-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Julio Medem en la hispana Vikipedio.