Lucía y el sexo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucía y el sexo
filmo
Originala titolo Lucía y el sexo
Originala lingvo hispana lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 2001, 5 sep. 2002
Ĝenro amafera filmo, filma dramo, erotika filmo
Kameraado Kiko de la Rica
Reĝisoro(j) Julio Medem
Produktisto(j) Fernando Bovaira • Enrique López Lavigne
Scenaro Julio Medem
Filmita en Madrido • Formentero
Loko de rakonto FormenteroMadrido
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Elena Anaya • Paz Vega • Tristán Ulloa • Najwa Nimri • Daniel Freire • Javier Cámara • Juan Fernández
Produktinta firmao StudioCanal 
Canal+ 
Sogecine
IMDb
vdr

Lucía y el sexo (Lucía kaj la sekso) estas hispana drama filmo de 2001 reĝisorita de Julio Medem kaj protagonistigita de Elena Anaya, Paz Vega, kaj Tristán Ulloa, inter aliaj.

La filmo ricevis plurajn nomumojn al Goya-premioj kaj du tiujn premiojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lucía (Paz Vega) estas kelnerino de madrida restoracio kiu decidas veturi serĉe de trankvileco al insulo de Mediteraneo: nome Formentera. Dum sia estando tie Lucía ekmemoras tristajn momentojn vivitajn kun sia iama koramiko, nome Lorenzo (Tristán Ulloa), verkisto de romanoj kiu supozeble verkas tre similan historion kun similaj intrigelementoj kaj similaj saltoj inter pasinto kaj nuntempo. Antaŭe Lorenzo estis havinta sekson kun iu edzino, el kio rezultis bebo. Kaj poste ankaŭ kun la bebozorgantino Belén (Elena Anaya), el kio rezultis tragedio.

La reĝisoro Julio Medem montras evidentajn seksumadon kaj nudaĵojn por reprezenti pli kompletan alrigardon de la pensoj de Lucía; tio rezultis en alternativa scenarmuntado por la distribuado de la filmo en Usonon.[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wurm, Gerald. «Sex and Lucia (Comparison: R-Rated - Unrated) - Movie-Censorship.com». www.movie-censorship.com. Konsultita la 10an de januaro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lucía y el sexo en la hispana Vikipedio.