27 horas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
27 horas
filmo
Originala titolo 27 horas
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1986
Ĝenro filma dramo, komedia filmo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Montxo Armendáriz
Produktisto(j) Elías Querejeta
Scenaro Montxo Armendáriz • Elías Querejeta
Muziko de Ángel Illarramendi • Imanol Larzabal Goñi • Luis Mendo
Rolantoj Antonio Banderas • Maribel Verdú • André Falcon • Ramón Barea • Martxelo Rubio • Joseba Apaolaza • Mikel Garmendia • Ramón Agirre • Agustín Arévalo • Kike Diaz de Rada
IMDb
vdr

27 horas (27 horoj) estas hispana filmo de 1986 reĝisorita de Montxo Armendáriz kun ĉefroluloj Martxelo Rubio kaj Maribel Verdú, kun la partopreno de juna Antonio Banderas.

Oni filmis ĝin en Donostio. Ĝin oni montris en Zinemaldia kaj estis premierita la 23an de septembro 1986. Ĝi ricevis la Arĝentan Konkon en la Donostia Internacia Filmfestivalo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Eŭska marborda urbo en la 1980-aj jaroj. La filmo sekvas la malfacilan vivon de du gejunuloj, kiuj estas drogmaniuloj. La junulino (Maite, Maribel Verdú) suferas drogokrizon kaj estas enhospitaligita, kaj Patxi, amiko de la junulo Jon (Martxelo Rubio) klopodas konvinki tiun por ke li forlasu la drogon kaj revenu al mezlernejo. Tamen Jon tute ne pretas je tio, kaj Rafa (Antonio Banderas) instigas en la mala direkto. Finfine Maite mortas. Jon suferas drog-mankan sindromon kaj la amiko Patxi dubas ĉu devigi lin drogoĉesadon aŭ helpi lin trovi drogon por eviti lian mankosuferon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 27 horas en la hispana Vikipedio.