Juan Luis Galiardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Luis Galiardo
Persona informo
Naskonomo Juan Luis Galiardo Comes
Naskiĝo 2-an de marto 1940 (1940-03-02)
en San Roque
Morto 22-an de junio 2012 (2012-06-22) (72-jaraĝa)
en Madrido
Mortis per pulma kancero vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • filmproduktoro • televida aktoro • aktoro • televida produktoro vd
Laborkampo filmotelevidoteatro vd
Aktiva dum 1961–2012 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Luis GALIARDO Comes (San Roque, provinco Kadizo, 2a de marto 1940 - Madrido, 22a de junio 2012)​[1] estis hispana aktoro kaj produktoro de kino, teatro kaj televido.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1961 li abandonis universitatajn studojn por studi kinon,[2] kaj dediĉi sin al sendependa teatro.

En la 1960-aj jaroj li iĝis unu de la ĉefaktoroj de la hispana kino, post kio li povis sukcesi ankaŭ eksterlande, speciale en Meksiko, kie li laboris por televido kaj kino kaj kie li ricevis en 1982 la Premion Heraldo al plej bona aktoro hispanlingva. Revene en Hispanio li fondis sian propran produktoran entreprenon Penélope Films kiu aperigis televidserion Turno de oficio (pri advokatoj) kaj filmojn kiel El disputado voto del señor Cayo de Antonio Giménez-Rico, bazita sur samnoma novelo de Miguel Delibes. Precize la televidserio Turno de oficio malfermis la evoluon de Galiardo al pli maturaj roloj. Li rompis kun sia bildo de galantulo kaj ekludis ĉiajn tipojn de roloj, el plej komediaj ĝis plej dramaj kaj de protagonistoj al duarangaj.

Inter la filmoj plej gravaj menciindas Soldadito español (1988), Guarapo (1989), Don Juan, mi querido fantasma (1990), Madregilda (1993), Familia (1996), Pajarico (1997), Adiós con el corazón (1999), Lázaro de Tormes (2000), El caballero Don Quijote (2001) kaj Miguel y William (2007). Liaj roloj en tiuj du lastaj produktaĵoj faris, ke li, kun Peter O'Toole, estas unu el nur du aktoroj kiuj ludis la rolojn de Miguel de Cervantes kaj de lia rolulo, Don Quijote de la Mancha.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1999 Sí, quiero... de Eneko Olasagasti kaj Carlos Zabala
  • 1998 Tango de Carlos Saura
  • 1998 La niña de tus ojos de Fernando Trueba
  • 1997 Pajarico de Carlos Saura
  • 1997 Siempre hay un camino a la derecha José Luis García Sánchez
  • 1997 Tranvía a la Malvarrosa de José Luis García Sánchez
  • 1996 Familia de Fernando León de Aranoa
  • 1996 La leyenda de Balthasar el castrado de Juan Miñón
  • 1995 Suspiros de España (y Portugal) de José Luis García Sánchez
  • 1995 Así en el cielo como en la tierra de José Luis Cuerda
  • 1994 Por fin solos de Antonio del Real
  • 1994 Enciende mi pasión de José Miguel Ganga
  • 1993 Todos a la cárcel de Luis García Berlanga
  • 1993 Madregilda de Francisco Regueiro
  • 1992 Los mares del sur de Manuel Esteban
  • 1990 Yo soy ésa de Luis Sanz
  • 1990 Don Juan, mi querido fantasma de Antonio Mercero
  • 1989 El vuelo de la paloma de José Luis García Sánchez
  • 1989 Guarapo de Fratoj Ríos
  • 1988 Pasodoble de José Luis García Sánchez
  • 1988 Soldadito español de Antonio Giménez-Rico
  • 1987 La guerra de los locos de Manuel Matji
  • 1987 El señor de los llanos de Santiago San Miguel
  • 1986 El disputado voto del señor Cayo de Antonio Giménez-Rico
  • 1980 La campanada de Jaime Camino
  • 1980 ...Y al tercer año, resucitó de Rafael Gil
  • 1979 La boda del señor cura de Rafael Gil
  • 1976 Mayordomo para todo de Mariano Ozores
  • 1976 Los buenos días perdidos de Rafael Gil
  • 1975 Madres solteras de Antonio del Amo
  • 1975 Novios de la muerte de Rafael Gil
  • 1974 Clara es el precio de Vicente Aranda
  • 1972 Anthony and Cleopatra de Charlton Heston
  • 1972 Ettore lo fusto de Enzo G. Castellari
  • 1970 Coqueluche de Germán Lorente
  • 1970 Una señora llamada Andrés de Julio Buchs
  • 1969 Pepa Doncel de Luis Lucia
  • 1968 Novios 68 de Pedro Lazaga
  • 1968 La chica de los anuncios de Pedro Lazaga
  • 1968 Cristina Guzmán de Luis César Amadori
  • 1965 Dos vivales en Fuerte Álamo de Giorgio Simonelli
  • 1965 Acteón de Jorge Grau
  • 1965 El arte de vivir de Julio Diamante
  • 1961 La lágrima del diablo de Julio Diamante

En televido[redakti | redakti fonton]

  • 2012 Gran Hotel
  • 2009 23-F:El día más difícil del rey
  • 2008 Martes de Carnaval
    • Las galas del difunto (8a de julio 2008)
    • Los cuernos de don Friolera (15a de julio 2008)
  • 2001 Mi teniente
  • 2001 Moncloa ¿dígame?
  • 2000 Usted puede ser un asesino
  • 2000 Jacinto Durante, representante
  • 1997 La banda de Pérez
  • 1996 Turno de oficio: Diez años después
  • 1995 La Regenta
  • 1995 Por fin solos
  • 1993 Una gloria nacional
  • 1992 Farmacia de guardia
  • 1990 Eva y Adán, agencia matrimonial
  • 1989 Séptimo cielo
  • 1989 Pedro I el Cruel
  • 1986-1987 Turno de oficio
  • 1985 Página de sucesos
  • 1983 Anillos de oro
  • 1982 En busca del paraíso, México
  • 1981 Quiéreme siempre, México
  • 1980 Colorina, México
  • 1975 El Teatro
  • 1976 Música y estrellas
  • 1970 Estudio 1
  • 1967 La otra música
  • 1966 Novela

En teatro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juan Luis Galiardo en la hispana Vikipedio.