Alejandro Casona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alejandro Casona
Persona informo
Alejandro Casona
Naskonomo Alejandro Rodríguez Álvarez
Naskiĝo 23-an de marto 1903 (1903-03-23)
en Bisuyu
Morto 17-an de septembro 1965 (1965-09-17) (62-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Almudena Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Oviedo vd
Familio
Gefratoj Matutina Rodríguez Álvarez vd
Profesio
Alia nomo Alejandro Casona vd
Okupo poeto • verkistodramaturgoscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alejandro Rodríguez Álvarez, pli konata kiel Alejandro Casona [aleĤANdro kaSOna] (Besullo - Cangas del Narcea, Asturio, 1903 - Madrido, 1965) estis hispana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis en universitatoj de Oviedo kaj Murcia, kie li ankaŭ kunlaboris kun la teatra grupo Misiones Pedagógicas (Pedagogiaj misioj). Tiu agademo propra de universitatanoj kulturemaj kaj malavaraj aperos en kelkaj el liaj verkoj. Pro la Hispana Intercivitana Milito li ekziliiĝis al Argentino en 1937. Tie estis la ununura loko kie sufiĉe ampleksa hispana kaj hispanlingva komunumoj permesis lin dediĉi sin al teatro. Tie li restis ĝis 1963, kiam li translokiĝis al Madrido, kie mortiĝos du jarojn poste.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Jam de antaŭ la ekzilo Nuestra Natacha (Nia Nataĉa, 1936) prezentas rolulon, ne hazarde virinan, kiu luktas por atingi plibonigitan mondon; ankaŭ nehazarde la ĉefrolulo estas kuracistino. Tio simbolas la lukton de la kleraj tavoloj por la Hispana Respubliko. La plej konata eco de la teatraĵoj de Casona estas la simbolismo. Eble la plej ludata verko estas La dama del alba (La damo de mateniĝo, 1944), kie malriĉa familio, forlasita de patrino, vidas sin helpata de nova virino kaj edzino. Tamen la antaŭa revenas kaj tragedio alproksimiĝas. Vere la anstataŭanta virino estas la morto, la damo kiu aperas ĉe mateniĝo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • La sirena varada
  • Otra vez el diablo (1935)
  • Nuestra Natacha (1936)
  • Prohibido suicidarse en primavera (1937)
  • Las tres perfectas casadas (1941)
  • La dama del alba (1944)
  • La barca sin pescador (1945)
  • Los árboles mueren de pie (1949)
  • La llave en el desván (1951)
  • Siete gritos en el mar (1952)
  • La tercera palabra (1953)
  • Corona de amor y muerte (1955)
  • Carta de una desconocida
  • La casa de los siete balcones
  • Tres diamantes y una mujer
  • El caballero de las espuelas de oro (1964)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]