Fernando de Rojas
| Fernando de Rojas | ||
|---|---|---|
| ||
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1436 en Quinto | |
| Morto | 31-an de marto 1541 (104-jaraĝa) en Talavera de la Reina | |
| Tombo | Church of Santa María la Mayor (en) | |
| Lingvoj | hispana vd | |
| Ŝtataneco | Reĝlando Kastilio | |
| Alma mater | Universitato de Salamanko | |
| Profesio | ||
| Okupo | hispana urbestro advokato verkisto | |
| Aktiva en | Reĝlando Francio vd | |
| Verkado | ||
| Verkoj | La Celestina vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fernando de Rojas (* inter 1461 kaj 1476; † 1541) estis hispana juristo kaj verkisto de la malfrua mezepoko.
Li naskiĝis inter 1461 kaj 1476 en La Puebla de Montalbán (Toledo). En 1488 Rojas iris al Salamanko (Salamanca), kie li studis juron, latinan, filozofion kaj aliajn fakojn. De 1507 li vivis en Talavera, laborinte kiel juristo. En 1538 li fariĝis urbestro de la urbo. La familio de Rojas origine estis juda, probable lia avo konvertiĝis al kristanismo. En Talavera li ankaŭ ekkonis sian estontan edzinon Leonor Alvárez de Montalbán, originante same el konvertita familio. Kune ili havis sep infanojn, aŭ eĉ pli multajn, sed nur sep ĝisvivis plenkreskiĝon.
De Rojas kiel verkisto oni nur konas la tragikomedion "La Celestina", publikigitan unuan fojon en 1499 sub la nomo "Comedia de Calisto y Melibea".


