Lázaro de Tormes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lázaro de Tormes
filmo
Originala titolo Lázaro de Tormes
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 19 jan. 2001
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Javier G. Salmones
Reĝisoro(j) Fernando Fernán Gómez • José Luis García Sánchez
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Fernando Fernán Gómez
Muziko de Roque Baños
Rolantoj Francisco Rabal • Rafael Álvarez • Karra Elejalde • Beatriz Rico • Álvaro de Luna • Francisco Algora • Agustín González • Tina Sainz • Juan Luis Galiardo • Manuel Alexandre • Manuel Lozano • Emilio Laguna
IMDb
vdr

Lázaro de Tormes estas hispana filmo de 2000 verkita kaj reĝisorita de Fernando Fernán Gómez. Ĝi estis protagonistigita ĉefe de Rafael Álvarez "El Brujo", kiu ĉirkaŭ tiu epoko trakuris la landon ludante monologon pri la rolulo de la preskaŭ samnoma novelo Lazarillo de Tormes (oni notu, ke nur la diminutivo diferencigas la novelon disde la filmo.

Pri la reĝisoro oni notu ankaŭ, ke li jam estis verkisto, reĝisoro kaj protagonisto de televida serio pri diversaj roluloj de pikareska romano de 1974 nome El pícaro.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lazarillo de Tormes (Rafael Álvarez) devas pruvi antaŭ la Justico, ke lia ŝtelemo ne celas fari malbonon, sed ke ĝi rilatas al la neceso manĝi.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Komentoj[redakti | redakti fonton]

Oni filmis en la Monaĥejo de Sankta Bartolomeo de Lupiana (Guadalajara), Talamanca de Jarama (Madrid) kaj Toledo. Dum la filmado Fernando Fernán Gómez malsaniĝis kaj devis anstataŭi lin en la reĝisorado José Luis García Sánchez, dum tre elĉerpita Francisco Rabal devis ludi la rolon de la blindulo, kiun dekomence estis ludonta Fernando Fernán Gómez mem.[1]

La filmo ricevis du Goya-premiojn.

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. García, Yago (25a de oktobro 2011). «Los rodajes más conflictivos del cine español». Cinemanía. Arkivita el la originalo la 30an de oktobro 2011. Konsultita la 25an de oktobro 2011.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lázaro de Tormes en la hispana Vikipedio.