El buen patrón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El buen patrón
filmo
Originala titolo El buen patrón
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 21 sep. 2021, 15 okt. 2021, 8 mar. 2022, 7 jul. 2022, 22 jun. 2022
Ĝenro komedia filmo, nigrakomedia filmo
Kameraado Pau Esteve Birba
Reĝisoro(j) Fernando León de Aranoa
Produktisto(j) Jaume Roures • Fernando León de Aranoa • Javier Méndez • Luis Gutiérrez
Scenaro Fernando León de Aranoa
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Zeltia Montes
Rolantoj Javier Bardem • Manolo Solo • Almudena Amor • Óscar de la Fuente • Sonia Almarcha • Fernando Albizu • Celso Bugallo Aguiar • Tarik Rmili • Rafa Castejón • Daniel Chamorro • María de Nati • Yaël Belicha • Martín Páez • Mara Guill • Gabriela Flores
Produktinta firmao Reposado Producciones Cinematográficas 
The Mediapro Studio
Honorigoj Premio Feroz for Best Comedy • Q110929382 • Goya Award for Best Film • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Komedio
IMDb
vdr

El buen patrón (La bona laborestro) estas hispana komedia drama filmo de 2021 reĝisorita de Fernando León de Aranoa kaj ĉefrolulita de Javier Bardem. Allaij ĉefaktoroj estas Manolo Solo, Almudena Amor, Óscar de la Fuente, Sonia Almarcha, Fernando Albizu, Tarik Rmili, Rafa Castejón kaj Celso Bugallo.[1]​ La 5an de oktobro 2021, ĝi estia elektita de la Akademio de Kinaj Artoj kaj Sciencoj de Hispanio kiel hispana reprezentanto por la 94a okazo de la Oskar-premioj, en la kategorio de plej bona neanglalingva filmo, kaj ĝi formis parton de la mallonga listo de 15 antaŭnomumitaj filmoj.[2]​ Krome la filmo ricevis du Medalojn de la Círculo de Escritores Cinematográficos,[3] plus pliajn dekunu nomumojn,[4] ses Goya-premiojn, plus dek kvar pliajn nomumojn, inter aliajn premiojn, kelkaj el ili al Javier Bardem kiel plej bona aktoro.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Julio Blanco (Javier Bardem), estas karisma posedanto de entrepreno kiu fabrikas industriajn pesilojn en hispana negranda urbo, kaj li atendas la tujan viziton de komisiono kiu decidos lian estonton pro la atingo de loka premio al la entreprena elstareco, pro kio ĉio devas esti perfekta por la vizito. Tamen ĉio aspektas kontraŭa. Maldungita laboristo manifestacias ĉe la pordo de la fabriko; lia viclaborestro, amiko kaj fidinda homo suferas personan krizon; kaj plej grava li startigas amrilaton kun stipendiulinon, kiu rezultas esti filino de amika familio. Kontraŭhorloĝe, Blanco baraktas por solvi la problemojn, sed li pli kaj pli maldecas, kio rezultas en tre malfacila situacio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Javier Bardem kiel Julio Blanco
  • Manolo Solo kiel Miralles
  • Almudena Amor kiel Liliana
  • Óscar de la Fuente kiel José
  • Sonia Almarcha kiel Adela
  • Fernando Albizu kiel Román
  • Tarik Rmili kiel Khaled
  • Rafa Castejón kiel Rubio
  • Celso Bugallo kiel Fortuna
  • Francesc Orella kiel Alejandro
  • Martín Páez kiel Salva
  • Yael Belicha kiel Inés
  • Mara Guill kiel Aurora
  • Nao Albet kiel Albert
  • María de Nati kiel Ángela
  • Daniel Chamorro kiel ĵurnalisto
  • Sonia Herrera kiel Merche
  • Dalit Streett Tejeda kiel filino de José
  • Nicolás Ruiz kiel filo de José
  • Gabriela Flores kiel Genoveva[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eme, Francisco (31a de julio 2021). «Teaser de “El buen patrón”: Javier Bardem es un empresario multimillonario». OK Diario. Konsultita la 12an de aŭgusto 2021.
  2. Cultura, elDiarioes (5a de oktobro 2021). «'El buen patrón' representará a España en los OscarElDiario.es. Konsultita la 6an de oktobro 2021.
  3. «Ganadores de la #77 Medallas CEC». Círculo de Escritores Cinematográficos. Madrido. Konsultita la 12an de februaro 2022.
  4. «Nominados a las 77 Medallas CEC». Círculo de Escritores Cinematográficos. Madrido. Konsultita la 12an de februaro 2022.
  5. «Reparto de El buen patrón (película 2021). Dirigida por Fernando León de Aranoa». La Vanguardia. 18a de oktobro 2022. Konsultita la 17an de oktobro 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El buen patrón en la hispana Vikipedio.