Un, dos, tres... responda otra vez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Un, dos, tres... responda otra vez
televida programo
Originala titolo Un, dos, tres... responda otra vez
Originala lingvo hispana lingvo
Origina lando Hispanio
Ĝenro televida ludo, Varieteo, music television
Reĝisoro Narciso Ibáñez Serrador
Aktoroj Valentín Tornos • Pedro Sempson • Francisco Cecilio • Juan Tamariz • Paloma Hurtado • Teresa Hurtado • Fernanda Hurtado • Eugenia Roca • Victoria Abril • Ana Ángeles García • Ágata Lys • María Casal • Alejandra Grepi • Silvia Marsó • Kim Manning • Lydia Bosch • Nina • Isabel Serrano • María Abradelo • Paula Vázquez • Laura de la Calle • Bigote Arrocet • Antonio Ozores Puchol • Arévalo • Raúl Sénder • Fedra Lorente • Beatriz Carvajal • Ángel Garó • Silvia Abascal • Luisa Martín • Q5816013 • Llum Barrera • Eduardo Aldán • Manuel Sarriá
Amplekso
Sezonoj 11
Epizodoj 412
Elsendo
Elsendita 24 apr. 1972 – 19 okt. 2023
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Un, dos, tres... responda otra vez (Unu, du, tri... respondu pli) estis hispana televida programo kaj konkurso kreita en 1972 fare de Narciso Ibáñez Serrador kiu konsistis el 11 sezonoj. La programo estis elsendita de Televisión Española en ĝiaj 10 unuaj sezonoj kaj en Twitch ekde la 11a sezono. En la aktualo ĝi estas konsiderita kiel unu de la klasikaj programoj de la hispana televido kaj siaepoke estis la plej amplekse spektita en la lando, konsiderante, ke tiam estis nur la du ŝtataj kanaloj elsendanta en Hispanio.

La antaŭaĵoj de la programo estis en konkurso kiun Ibáñez Serrador realigis en Argentino nomita "Un, dos... Nescafé" en kiu paroj de konkursantoj devis respondi laŭvice dum difinita tempo.[1]​ Al tiu koncepto aldoniĝis dua parto bazita sur konkurso kiun Kiko Ledgard prezentis en Peruo nomita "Haga negocio con Kiko"[2] kiu siavice estis bazita en Let's Make a Deal de usona televido.[3]​ Alia prezentistino estis Mayra Gómez Kemp.

En tiu programo la konkursanto devis elekti inter pordoj kaj skatoloj kiuj enhavas donacojn aŭ monon proponitajn de la prezentisto.

La novaĵo kaj eble tialo de la populareco estis la kreado de negativa rolulo kontraŭ la konkursantoj, nome Don Cicuta (konio), ludita de Valentín Tornos, kiu kontentiĝis se la konkursantoj venkis kaj malkontentiĝis se la konkursantoj malvenkis (ricevis kukurbon anstataŭ premion). Kun du helpantoj ili akre sonorilis kaj formis la Negativan Tendaron de la programo. Kiel kontrasto oni elektis ses belajn sekretariinojn kiuj formis la Pozitivan Tendaron de la programo. Kelkaj el la partoprenantinoj poste iĝis famaj aktorinoj, kiel Victoria Abril, Lydia Bosch, Miriam Díaz-Aroca, Ágata Lys ktp. Partoprenis ankaŭ multaj humoristoj.

La formato estis eksportita al Flandrio, Germanio, Nederlando, Portugalio, Britio ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Los mejores programas». Magazine de El Mundo. 6a de aŭgusto 2006. Konsultita la 29a de aprilo 2011.
  2. «Muere Kiko Ledgard, el más popular presentador de Un, dos, tres, responda otra vez». El País. 24a de oktobro 1995. Konsultita la 29an de aprilo 2011.
  3. «La caída de Kiko Ledgard». El Comercio. 22a de novembro 2008. Arkivita el originalo la 14an de septembro 2013. Konsultita la 29an de aprilo 2011.