15 años y un día

El Vikipedio, la libera enciklopedio
15 años y un día
filmo
Originala titolo 15 años y un día
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 7 jun. 2013, 25 apr. 2013, 21 sep. 2013, 28 sep. 2013, 5 okt. 2013, 16 okt. 2013, 30 mar. 2015
Ĝenro filma dramo
Kameraado Juan Carlos Gómez
Reĝisoro(j) Gracia Querejeta
Produktisto(j) Mariela Besuievsky • Gerardo Herrero • Javier López Blanco
Scenaro Gracia Querejeta
Filmita en Alakanto • Vila Joiosa • Donostio • Hondarribia
Muziko de Juan Pablo Salinas Teruel
Rolantoj Maribel Verdú • Belén López • Tito Valverde • Aitor Mazo • Susi Sánchez • Arón Piper • Pau Poch • Mikel Tello • Jesús Castejón • Arantxa Aranguren • Said El Mouden • Nerea Mazo
Produktinta firmao Canal+ 
Televisión Española 
Tornasol Films
IMDb
vdr

15 años y un día (15 jaroj kaj unu tago) estas hispana drama filmo de 2013 reĝisorita de Gracia Querejeta. La titolo de la filmo estas dusenca: nome kondamno por gepatroj pro la problemiga adoleskeco de junulo, kaj kondamno kiun juĝisto povas decidi pro delikto.[1]

Ĝi prezentiĝis en la 16a okazo de la Festivalo de Malago, konkurence en la oficiala fako kaj akirinte la premion Biznaga de Oro al la ple bona filmo. Ĝi premieris en kinejoj la 7an de junio 2013, kaj kun La gran familia española, Alacrán enamorado kaj Caníbal, estis unu el kvar filmoj kandidataj por reprezenti Hispanion en la 86a okazo de la Oskar-premioj en la kategorio de plej bona fremdlingva filmo. Krome, ĝi estis ankaŭ unu de la filmoj antaŭelektitaj por partopreni en la 56a okazo de la Premioj Ariel de la Akademio de Meksiko kun La gran familia española kaj Caníbal.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Jon (Arón Piper) estas problemiga 15-jarulo konflikta kaj malobea kiu diboĉas kun malbonaj kompanoj. Por solvi tiun komplikan situacion, post elpelo el la lernejo, lia patrino (Maribel Verdú), sendas lin ĉe lia avo (Tito Valverde), retiriĝinta militisto kiu ĉeestis en la Bosnia Milito. La strikta maljunulo klopodos montri ĝustajn vojojn al la junulo pere de diversaj rimedoj de edukado kaj disciplino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Maribel Verdú estas Margo.
  • Tito Valverde estas Max.
  • Arón Piper estas Jon.
  • Belén López estas policestro Aledo.
  • Susi Sánchez estas Cati.
  • Boris Cucalón estas Toni.
  • Pau Poch estas Nelson.
  • Sofía Mohamed estas Elsa.
  • Nerea Mazo estas Nera.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 15 años y un día en la hispana Vikipedio.