Cuéntame cómo pasó

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Cuéntame cómo pasó
televida serio
Originala titolo Cuéntame cómo pasó
Originala lingvo hispana lingvo
Origina lando Hispanio
Ĝenro televida serio pri historio, komedia dramo
Reĝisoro Agustín Crespí, Óscar Aibar, Joaquín Oristrell, Antonio Cano
Aktoroj Imanol Arias • Ana Duato • María Galiana • Ricardo Gómez • Pablo Rivero • Irene Visedo • Fernando Fernán GómezTony LeblancPepe Sancho • Zoe Berriatúa • Enrique San Francisco • Rosario Pardo • Alicia Hermida • Pere Ponce • Roberto Cairo • Juan Echanove • Ana Arias • Lluvia Rojo • Manolo Cal • Silvia Espigado • Santiago Crespo • Cristina Alcázar • Elena Rivera • Antonio Canal • Pilar Punzano • Aida Folch • Paula Gallego • Carlos Cuevas • Paloma Bloyd • Carmen Climent
Muziko de Pablo Herrero • José Luis Armenteros
Amplekso
Sezonoj 23
Epizodoj 413
Daŭro sen reklamoj 29757
Elsendo
Bilda formato 4:3, 16:9, 2:1
Elsendita 13 sep. 2001 – 29 nov. 2023
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Cuéntame cómo pasó (Rakontu al mi kiel ĝi okazis), konata simple dekomence kiel Cuéntame, estas hispana televida serio elsendita per La 1 de Televisión Española ekde la jaro 2001.

Dekomence la serio estis nomota Nuestro ayer. Sed, la produktoroj elektis pli komercan titolon Cuéntame (Rakontu al mi). Tiu titolo devenas de la fame konata kanto samtitola publikigita en 1968 en disko de la grupo de pop-muziko Fórmula V. Ĉar tiu titolo estus jam registrita oni modifis (ampleksis) ĝin por la serio​ en 2002.[1]

La serio kombinas mikrohistorion kaj makrohistorion, la serio rakontas la vivon de familio de meza klaso ĝis malalta burĝaro, nome Alcántara, devena el rura elmigrado, dum la lastaj jaroj de frankismo, la transiro kaj la demokratio, kiel socipolitika kroniko de la epoko. Ĉefaj roluloj estas la gepatroj, avino, du plenkreskaj gefiloj kaj du pli junaj gefiloj. La rakontisto estas la plej juna filo, unue Carlitos, poste Carlos.

Kun pli da 400 epizodoj, 22 sezonoj kaj 21 jaroj de elsendado, ĝi estas la serio de pinttempo plej longdaŭra de la historio de la televido en Hispanio. La serio estis elsendita ankaŭ en Argentino, Ĉilio, Italio kaj Portugalio, kaj en diversaj landoj oni produktis versiojn de similaj famili-historiaj rakontoj, nome en Hispanio, Ekvadoro, Ĉilio, Usono, Ĉeĥio, Peruo kaj Germanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ««Cuéntame» cambia de nombre por problemas de derechos de autor». ABC. 6a de marto 2002. Konsultita la 13an de decembro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cuéntame cómo pasó en la hispana Vikipedio.