María Galiana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Galiana
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1935 (1935-05-31) (88-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Andaluzio vd
Profesio
Okupo aktoroinstruisto • gimnazia instruisto vd
Laborkampo televidoteatrofilmo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

María GALIANA Medina (Sevilo, 31a de majo 1935) estas hispana aktorino, tre konata kaj respektata en la andaluza teatro kaj hispana kino kiel duaranga aktorino. Antaŭe ŝi estis instruistino de mezlernejo. Ŝi ricevis plurajn premiojn, ekzemple ŝi ricevis en 19989 la Goya-premion al neĉefrola aktorino, pro sia elstara rolo en Solas kun Ana Fernández, dramo pri la soleco, la malriĉeco kaj la neplenumitaj revoj, kun Galiana kiel suferanta patrino kaj edzino.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi laboris kiel aktorino sub ordonoj de José Luis García Sánchez, Fernando Trueba, Jaime de Armiñán, José Luis Cuerda kaj Vicente Aranda. Ŝi estas populare konata pro sia rolo de la avino Herminia en Cuéntame cómo pasó (2001-2023), televida serio kiu rakontas la vivon de familio enmigrinta al ĉefurbo kaj poste mezklasa, nome Alcántara, dum la lastaj jaroj de frankismo kaj komenco de la Hispana Transiro.

Krome, ŝi estis ankaŭ protagonisto de La Mari (2003 kaj 2010), serio elsendita en TV3 kaj Canal Sur en kiu aperas Ana Fernández, Ramón Madaula kaj Carlos Hipólito, kiu temas pri andaluza enmigrinto en Barcelono en la 1960-aj, 1970-aj kaj komenco de la 1980-aj jaroj.

En Montequinto, kvartalo de Dos Hermanas (proksima al Sevilo), estas ŝianoma mezlernejo; krome ankaŭ la biblioteko de la mezlernejo IES Cantillana portas ŝian nomon.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Filmo Rolulo Reĝisoro Ĝenro Daŭrado
2021 En el segundo izquierda (kurto) Aurora Marco Araujo Dolado Dramo 19m
2015 Transeúntes Concha Luis Aller Dramo 1h 34m
2011 Los muertos no se tocan, nene Doña Ramona José Luis García Sánchez Komedio 1h 26m
2007 Dos rivales casi iguales Mikela Miguel Ángel Calvo Buttini Komedio 1h 36m
2006 La caja Doña Josefa Juan Carlos Falcón Nigra komedio 1h 47m
2005 Pura sangre Manuela Leo Ricciardi Dramo 1h 31m
2005 Tapas Conchi Juan Cruz kaj José Corbacho Drama komedio 1h 34m
2004 Roma Pordistino Adolfo Aristarain Dramo 2h 28m
2004 María querida Carmen José Luis García Sánchez Dramo 1h 31m
2003 Una pasión singular Ginesa Antonio Gonzalo Dramo 1h 44m
2003 El sexo lo cambia todo Mercedes Luiz Carlos Lacerda Komedio 1h 34m
2000 Más pena que gloria Teresa Víctor García León Dramo/Komedio 1h 31m
2000 Fugitivas Ascensión Miguel Hermoso Dramo 1h 38m
2000 Plenilunio Funebra virino Imanol Uribe Dramo 1h 30m
1999 Solas Patrino Benito Zambrano Dramo 1h 38m
1998 Yerma Dolores Pilar Távora Dramo 1h 46m
1997 La duquesa roja Vendistino Francesc Betriu Komedio 1h 29m
1997 Tranvía a la Malvarrosa La Pilar José Luis García Sánchez Dramo 1h 47m
1996 Libertarias Abatino Vicente Aranda Militdramo 3h 22m
1996 Más allá del jardín Ramona Pedro Olea Amafera dramo 1h 31m
1995 El rey del río Kuiristino Manuel Gutiérrez Aragón Dramo 1h 42m
1995 Así en el cielo como en la tierra Evangelina José Luis Cuerda Komedio 1h 30m
1995 El palomo cojo Avino Jaime de Armiñán Dramo 1h 54m
1995 El seductor Encarna José Luis García Sánchez Komedio 1h 28m
1995 Belmonte Asunción Juan Sebastián Bollaín Dramo 1h 31m
1994 Suspiros de España (y Portugal) Amalia José Luis García Sánchez Komedio 1h 33m
1994 La pasión turca Vicente Aranda Dramo 1h 57m
1993 Tirano Banderas Cucarachita José Luis García Sánchez Dramo 1h 31m
1992 Belle époque La Polonia Fernando Trueba Amafera komedio 1h 48m
1991 La noche más larga Patrino de Juan José Luis García Sánchez Dramo 1h 33m
1990 La seducción del caos Basilio Martín Patino Trilero 1h 28m
1988 Malaventura Manuel Gutiérrez Aragón Drama komedio 1h 30m
1988 Pasodoble Sole José Luis García Sánchez Komedio 1h 30m
1986 Las dos orillas Onklino de Marina Juan Sebastián Bollaín Dramo 1h 45m
1985 Madre in Japan Rosario Francisco Perales Komedio 1h 25m

Televido[redakti | redakti fonton]

Jaro Serio Kanalo Rolulo Notoj
1989 Juncal La 1 Tita Sole 4 epizodoj
1990 La seducción del caos TV filmo
1994 La mujer de tu vida Carrillo 1 epizodo
1996 Juntas pero no revueltas Carmela
Turno de oficio Vudua maljunulino
1997 - 1998 Andalucía, un siglo de fascinación Canal Sur Kantinstruistino / Antikvaĵisto 2 epizodoj
1999 Petra Delicado Telecinco Pilar 1 epizodo
2001 - 2023 Cuéntame cómo pasó La 1 Herminia López 352 epizodoj
2003 La Mari Canal Sur / TV3 Genara 2 epizodoj
2009 La Mari 2

Teatro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «ABC MADRID 03-09-1992 p. 89 - Archivo ABC». abc. 26a de aŭgusto 2019. Konsultita la 16an de januaro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo María Galiana en la hispana Vikipedio.