Imanol Uribe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imanol Uribe
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1950 (1950-02-28) (74-jaraĝa)
en San-Salvadoro
Lingvoj hispana
Ŝtataneco HispanioSalvadoro
Familio
Edz(in)o María Barranco
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmmuntistoscenaristoaktorofilmproduktoro
vdr

Imanol URIBE Bilbao (San Salvador, Salvadoro,[1] 28-a de februaro 1950) estas hispana kin-reĝisoro kaj produktoro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li studis ĵurnalismon kaj kinarton. En 1975 li fondis produktoran entreprenon Zeppo Films, en 1979 Cobra Films kaj poste Aiete Films. La ĉefa temaro de liaj filmoj estas socipolitika situacio de Eŭskio, ekzemple en El proceso de Burgos, La fuga de Segovia, La muerte de Mikel kaj Días contados. Aparte li frontis aliajn temojn: kie rasismo en Bwana, sorĉistinoj en La luna negra kaj historion en El rey pasmado. Krom reĝisorado, li okupiĝis ankaŭ kiel produktoro, kiel en Secretos del corazón.

Laŭlonge de longa kariero, li ricevis nombrajn premiojn, inter kiuj menciindas la Ora Konko en Donostia Kinfestivalo pro Días Contados; ok Goja-premioj pro Días Contados kaj aliaj sep Goja-premioj pro El rey pasmado (bazita sur la romano de Gonzalo Torrente Ballester, Crónica del rey pasmado).

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Filmo
1979 El proceso de Burgos
1981 La fuga de Segovia
1983 La muerte de Mikel
1986 Adiós pequeña
1989 La luna negra
1991 El rey pasmado
1994 Días contados
1996 Bwana
1998 Extraños
2000 Plenilunio
2002 El viaje de Carol
2007 La carta esférica
2012 Miel de naranjas
2015 Lejos del mar
2022 Llegaron de noche

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kie laboris liaj gepatroj.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Imanol Uribe en la hispana Vikipedio.