Días contados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Días contados
filmo
Originala titolo Días contados
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1994
Ĝenro filma dramo, suspensa filmo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Imanol Uribe
Produktisto(j) Alfonso Cuarón
Scenaro Juan Madrid • Imanol Uribe
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de José Nieto
Rolantoj Carmelo Gómez • Ruth Gabriel • Candela Peña • Javier Bardem • Pepón Nieto • Karra Elejalde • Elvira Mínguez • Pedro Casablanc • Joseba Apaolaza
IMDb
vdr

Días contados (Kalkulitaj tagoj) estas hispana filmo reĝisorita de Imanol Uribe, bazita sur samnoma romano de Juan Madrid, kiu premieris en 1994, kaj ricevis la Oran Konkon al la plej bona filmo en la Donostia Internacia Kinfestivalo kaj ok Goya-premiojn en 1995.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Días contados estas amhistorio inter du personoj kiuj vivas rande de limoj. Antonio estas membro de terorista eŭska bando ETA, kiu kamuflita kiel ĵurnalisma fotisto planas atencon en Madrido. Kvankam li jam seniluziiĝas en la celoj de la organizo, li estas kaptita en la detrudinamiko; li ekkonas kaj enamiĝas de Charo, dek du jarojn pli juna, prostitutino kiu preskaŭ trapasis la netreapaseblan limon de la drogo, kaj ke spite al la malhela medio en kiu ŝi estis kreskiĝinta ne povas kaŝi la naivecon propran de siaj dek ok jaroj. Charo ne konas la terorismajn agojn de Antonio kaj havigas al li vivon ekster la organizaĵo. Sed la aferoj komplikiĝas por Antonio kiam li estas identigita de la policoj, lia foto aperas en la televido, kaj estas rekonata de unu de la drogulaj amikoj de Charo, nome Lisardo, kiu denuncas lin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]