Elvira Mínguez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elvira Mínguez
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1965 (1965-07-23) (58-jaraĝa)
en Valadolido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elvira MÍNGUEZ (Valadolido, 23a de julio 1965) estas hispana aktorino kaj verkisto.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekkarieris en teatro en 1989-1991. En 1994 ŝi ludis en Días contados la rolon de teroristo de ETA, kiu havigis al ŝi kandidatiĝon al Goya-premio al la plej bona novula aktorino kaj aliajn menciojn.

Sekvajare ŝi reĝisoris kurton El fumador de pipa, dun ŝia kariero kiel aktorino progresis per malgrandaj roloj je la servo de Ricardo Franco en filmoj kiel La buena estrella (1997), kaj Lágrimas negras, samjare kun ŝia unua protagonista rolo en Me llamo Sara (1998), en kiu la aktorino ludis la roloj de virino kontenta kun siaj partnero kaj laboro kiu kontemplas kiel ŝia mondo malkomponiĝas. Poste venis filmoj de Gonzalo Suárez (El portero) kaj de Pedro Telechea (El invierno de las anjanas).

En 2001 ŝi partoprenis en Sólo mía por la rolo de Andrea, virino kiu kun sia partnero (Alejandro: Alberto Jiménez), helpis Ángela (Paz Vega), junulino fitraktita de sia edzo (Joaquín: Sergi López). En 2002 en eksterlanda kino partoprenis en The Dancer Upstairs de John Malkovich per la rolo de policestro kiu zorgas por la kapto de terorista bando kies atencoj celis la renverson de korupta registaro de latinamerika lando, ludante kun Javier Bardem, Juan Diego Botto, Abel Folk kaj Javier Manrique. Samkadre, en The Reckoning ŝi ludis la rolon de Martha, akuzita je sorĉado kaj je la murdo de junuloj en la Mezepoko, ludante kun Willem Dafoe, Paul Bettany, Brian Cox, Vincent Cassel kaj Gina McKee.

Revene en Hispanion, Elvira verkis kun Javier Cámara, María Botto, Juan Diego Botto kaj Joaquín Oristrell la filmon Los abajo firmantes kiel protesto kontraŭ la apogo de la registaro de José María Aznar al la usona prezidento George Walker Bush dum la Iraka milito. La roluloj estis membroj de teatra trupo turnee per la verko Comedia sin título (Federico García Lorca) kaj devis decidi ĉu legi aŭ ne legi manifeston kontraŭ la milito.

En 2004 Juan Cruz kaj José Corbacho elektis ŝin en Tapas, debuto en reĝisorado, por la rolo de Raquel, kvardekjarulino kiu konsolas sin kun dudekjarulo (César: Rubén Ochandiano). Tiu filmo estis premierita en 2005 en la Festivalo de Malago, en kiu Elvira Mínguez ricevis sian unuan Biznaga de Plata. Poste Elvira partoprenis en la serio Abuela de verano (Somera avino) Carmen, fidela kuiristino kaj servistino de Eva (Rosa María Sardá), kiu ricevas hejmen nombrajn nepojn dum iliaj gepatroj refaras siajn geedzecojn. Pro Tapas ŝi ricevis Goya-premio al la plej bona duaranga aktorino.

En 2006 ŝi aperis en La caja -kun Ángela Molina, Antonia San Juan kaj María Galiana- kaj sekvajare en Pudor, debuto kiel reĝisoro de Tristán Ulloa. Prie ŝi ricevis por dua fojo la Biznaga de Plata de la Festivalo de Malago. En 2008 Cruz kaj Corbacho elektis ŝin por Cobardes, dramo pri lerneja ĉikanado, pro kio ŝi denove kandidatis al Premio Goya. Samjare ŝi ludis la rolon de revoluciulino Celia Sánchez en Che: El argentino, protagonistigita de Benicio del Toro.

En 2011 ŝi estis protagonisto de la biografia filmo Clara Campoamor: la mujer olvidada, bazita sur romano de Isaías Lafuente, en kiu Mínguez ludis la rolon de Clara Campoamor, kiu post arda lukto en la 1a de decembro 1931 atingis sian celon: nome la virina balotrajto.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Días contados (1994)
  • Cachito (1995)
  • Historias del Kronen (1995)
  • La buena estrella (1997)
  • Lágrimas negras (1998)
  • Me llamo Sara (1998)
  • Diario para un cuento (1998)
  • El portero (2000)
  • El invierno de las anjanas (2000)
  • Sólo mía (2001)
  • Los abajo firmantes (2002)
  • Pasos de baile (2002)
  • Trece campanadas (2002)
  • El misterio de Wells (2003)
  • Tapas (2005)
  • La caja (2006)
  • Pudor (2007)
  • Che: El argentino (2008)
  • Cobardes (2008)
  • Clara Campoamor. La mujer olvidada (2011)
  • Truman (2015)
  • El desconocido (2015)
  • El elegido (2016)
  • No culpes al karma de lo que te pasa por gilipollas (2016)
  • El guardián invisible (2017)
  • Todos lo saben (2018)
  • Legado en los huesos (2019)
  • Ofrenda a la tormenta (2020)

Televidaj serioj[redakti | redakti fonton]

Jaro Serio Kanalo Rolulo Notoj
1995 Mar de dudas La 1 Charo 13 epizodoj
1998 La virtud del asesino La 1 Isabel Galán 4 epizodoj
2003 Un lugar en el mundo Antena 3 1 epizodo
2005 Abuela de verano La 1 Carmen 13 epizodoj
2012 Imperium Antena 3 Antonia 6 epizodoj
2013 El tiempo entre costuras Antena 3 Dolores 3 epizodoj
2014 Sin identidad Antena 3 Sor Antonia 4 epizodoj
Hermanos Telecinco Julia 5 epizodoj
2018 Presunto culpable Antena 3 Amaia Aguirre 13 epizodoj
2019 Los nuestros Telecinco Teniente coronel Ibarra 3 epizodoj
Secretos de Estado Telecinco Rosa Aguirre 3 epizodoj
Instinto Movistar+ Dra. Villegas 8 epizodoj
2020 Veneno Atresplayer Premium Blanca Villanueva 4 epizodoj
2020 - 2022 Desaparecidos Prime Video / Telecinco Carmen Fuentes Vallejo 13 epizodoj
2023 Golfas atresplayer premium Avino 1 epizodo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Elvira Mínguez en la hispana Vikipedio.