Ricardo Franco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ricardo Franco
Persona informo
Naskonomo Ricardo Franco Rubio
Naskiĝo 24-an de majo 1949 (1949-05-24)
en Madrido
Morto 20-an de majo 1998 (1998-05-20) (48-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo scenaristoaktorofilmreĝisorofilmproduktorofilmmuntisto
Verkoj La buena estrella
Después de tantos años
vdr

Ricardo FRANCO (Madrido, 24-a de majo 1949 - Madrido, 20-a de majo 1998) estis hispana reĝisoro, scenaristo, aktoro kaj produktoro.

Li estis kuzo de la verkisto Javier Marías kaj nevo de la kinreĝisoro Jesús Franco, de la verkistino Dolores Franco Manera kaj de la filozofo Julián Marías.

Li famiĝis per Pascual Duarte, bazita sur la novelo de Camilo José Cela La familio de Pascual Duarte, produktorita de Elías Querejeta. Tiu filmo havigis la premion al la plej bona aktoro en la Festivalo de Cannes de 1976 por José Luis Gómez kaj la premion al la plej bona fotografio de la Círculo de Escritores Cinematográficos samjare.

Dum la 1990-aj jaroj, jam malsana, faris la plej bonkvanlitajn filmojn, kiel La buena estrella (La bona stelo), kiu ricevis kvin Goya-premiojn kaj du premiojn Ondas, krom esti elektita por la fako Una cierta mirada de la Festivalo de Cannes.

Krome li laboris por televidaj serioj, dokumentaj filmoj, publikigis poemaron, verkis kantojn ĉefe por la grupo Tam Tam Go!, kaj mortis nur kvar tagojn antaŭ iĝi 49-jaraĝa pro koratako, nefininte sian postmortan verkon, Lágrimas negras.

Filmoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ricardo Franco en la hispana Vikipedio.