La buena estrella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La buena estrella
filmo
Originala titolo La buena estrella
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 30 maj. 1997
Ĝenro filma dramo
Kameraado Tote Trenas
Reĝisoro(j) Ricardo Franco
Produktisto(j) Pere Costa i Musté
Scenaro Ricardo Franco • Ángeles González-Sinde
Loko de rakonto Madrido
Rolantoj Antonio Resines • Maribel Verdú • Jordi Mollà • Elvira Mínguez • Ramón Barea
Honorigoj Q6351672 • Goya Award for Best Film
IMDb
vdr

La buena estrella estas hispana filmo de 1997 reĝisorita de Ricardo Franco kun ĉefaktoroj Antonio Resines, Jordi Molla, kaj Maribel Verdú. La buena estrella (La bona stelo, la bona sorto) ricevis kvin Goya-premiojn kaj du premiojn Ondas, krom esti elektita por la fako Una cierta mirada de la Festivalo de Cannes.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Rafael (Antonio Resines) es un viandovendisto kiu vivas sola ekde laborakcidento lasis lin nefekunda, sed ekkonante Marina (Maribel Verdú) rompas sian iaman decidon vivi sola. Ŝi estas pli juna virino, kiun li savas el la strato kiam ŝia fripona fianĉo Daniel (Jordi Mollà), de kiu ŝi estas graveda, batas ŝin. Rafael kaj Marina geedziĝas kaj edukas ŝian filinon, dum Daniel estas en prizono. Iam la friponulo venas hejmen kaj instaliĝas senhonte. Li eĉ amindumas kun Marina kaj finfine ŝi abandonas Rafael por foriri kun Daniel, dum Rafael akceptas tion kaj zorgas pri la filino. Tiu partorpenas en manenmana rabado kaj revenas en prizonon, post kio ankaŭ Marina revenas hejmen. Ŝi estas denove graveda, kaj Rafael akceptas ankaŭ tiun novan ŝian filinon. Daniel suferas en prizono kaj fakte grave malsaniĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La buena estrella en la hispana Vikipedio.