El portero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El portero
filmo
Originala titolo El portero
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 8 sep. 2000
Ĝenro filma dramo
Kameraado Carlos Suárez
Reĝisoro(j) Gonzalo Suárez
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Gonzalo Suárez • Manuel Hidalgo
Muziko de Carles Cases
Rolantoj Carmelo Gómez • Maribel Verdú • Antonio Resines • Eduard Fernández • Elvira Mínguez • Roberto Álvarez
Honorigoj Q20970213
IMDb
vdr

El portero (La golulo) estas hispana filmo de 2000 reĝisorita de Gonzalo Suárez kun ĉefaktoroj Carmelo Gómez, Antonio Resines kaj Maribel Verdú.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

1948. Unu nokton, fremdulo alvenas per kamioneto al la drinkejaĉo de asturia vilaĝeto. Temas pri Ramiro Forteza, golulo de Unua Divizio kiu pro rezulto de la milito, devis eliri el stadionoj al placoj de vilaĝetoj. Tiukadre li organizas kun lokanoj spektaklon, nome defio de penaloj per kio li klopodas monakiri evitante la golojn. Tiukadre li ekkona entusiazman Tito, filo de Manuela, kuraĝa virino kiu survivas vintene per kudrado por Úrsula, la edzino de la policestro Andrade, kiu siavice riskas kiel amikino de ebriulo, nome la loka kuracisto.

Dum Forteza, Tito kaj Manuela danĝere ekamikiĝas, Don Constantino, la arda loka pastro, pretas helpi la golulon kontraŭ aparta favoro. Sed la spektakloj de Forteza kaj lia rilato kun Manuela estas ŝanĝitaj per propono de la policestro Andrade al kio la golulo ne povas malakcepti kaj kion Nardo, estro de la kontraŭreĝimaj gerilanoj, klopodas profiti. La historioj kaj de amo kaj de milito interplektiĝas marborde kun la fono de la marborda (stranda) spektaklo de la penaloj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]