Celia Sánchez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Celia Sánchez Manduley (Media Luna, 9-a de majo de 1920Havano, 11-a de januaro de 1980), estis aktiva revoluciulino kaj partoprenanto en la Kuba Revolucio kaj tre proksima amikino de Fidel Castro. Ŝia patro estis kuracisto. Ekde junaĝo ŝi estis influata de la ideoj de José Martí kaj jam kiel junulino aliĝis al la popola lukto je libereco.

Ŝia decida partopreno estis preparo de la kamparana apogo ĉe Manzanillo al la revoluciuloj kiuj estis venontaj per la ŝipo Granma kun Fidel Castro kaj Che Guevara. Poste ŝi estis inter la unuaj virinoj kiuj aliĝis al la kastrisma revolucio kaj estris virinan roton. Post la venko ŝi plu havis sian influon, sed ne okupis altajn postenojn.