Candela Peña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Candela Peña
Persona informo
Candela Peña
Naskonomo María del Pilar Peña Sánchez
Naskiĝo 14-an de julio 1973 (1973-07-14) (50-jaraĝa)
en Gavà
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1994– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

María del Pilar Peña Sánchez (Gavá, Barcelono, 14a de julio 1975), konata kiel Candela Peña, estas hispana aktorino, okfoje nomumita kaj trifoje ricevinto de la Goya-premio pro la filmoj Te doy mis ojos (2003), Princesas (2005) kaj Una pistola en cada mano (2012).

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekstudis dancon, sed poste kliniĝis al aktorado, studinte en Barcelono.

Komence de la 1990-aj jaroj ŝi translokiĝis al Madrido kie naŭ monatojn poste ŝi ekkarieris en Días contados (1994) per la rolo de Vanesa, kiu havigis al ŝi siajn unuajn premiojn: Ondas 1994 ex aequo con Ruth Gabriel kaj Elvira Mínguez kaj la Premio Ojo Crítico de Radio Nacional de España (RNE) en 1996, nome unua kinpremio individue ricevita. Ŝi estis denove nomumita al Goya-premio pro Todo sobre mi madre de Pedro Almodóvar.

Kaj finfine ŝi atingis sian unuan Goya en 2003 pro Te doy mis ojos kiel duaranga aktorino, reĝisorita de Icíar Bollaín, en rakonto pri la seksa violento.

Du jarojn poste, nome en 2005, ŝi ricevis duan Goya tiam kiel protagonista aktorino pro Princesas, reĝisorita de Fernando León de Aranoa.

En la sekva jardeko (Una pistola en cada mano, de Cesc Gay) ŝi plue ricevis premiojn kaj eĉ iĝis polemika pro protestemaj diskursoj en la dankoceremonioj.

En 2015 premieris El tiempo de los monstruos, reĝisorita de Félix Sabroso, en kiu ŝi ludis la rolon de Andrea, kaj koincidis kun la aktoro Javier Cámara, kun kiu ŝi jam estis laborinta en Ayer no termina nunca kaj en Torremolinos 73.​ En 2016 ŝi estis denove nomumita al Premio Goya kiel plej bona duaranga aktorino pro Kiki, el amor se hace, reĝisorita de Paco León.

Poste, ŝi revenis al televido por esti protagonisto de la serio Hierro en Movistar+, en kiu ŝi ludis la rolon de Candela Montes, esplorjuĝistino en tiu insulo de Kanarioj, dum du sezonoj, kio havigis al si premiojn kaj sukceson de publiko. En 2020 ŝi estis protagonisto de la filmo de Icíar Bollaín La boda de Rosa, en kiu ŝi ludis la rolon de Rosa, virino kiu volas edziniĝi al si mem.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolulo Reĝisoro Notoj
1994 Días contados Vanesa Imanol Uribe
1995 Hola, ¿estás sola? Trini Icíar Bollaín
Boca a boca Tanya Manuel Gómez Pereira
1996 La Celestina Elicia Gerardo Vera
1997 Un, dos, tres, ¡Taxi! Taksiistino Ricardo Aristeo Kurto
¿De qué se ríen las mujeres? Graci Joaquín Oristrell
1998 Insomnio Alba Chus Gutiérrez
1999 Todo sobre mi madre Nina Pedro Almodóvar
Novios Cristal Joaquín Oristrell
2001 Desaliñada María Francisca Gustavo Salmerón Kurto
Sin vergüenza Cecilia Joaquín Oristrell
2002 No somos nadie Espe Jordi Mollà
2003 Torremolinos 73 Carmen García Pablo Berger
Descongélate! Iris Dunia Ayaso kaj Félix Sabroso
Te doy mis ojos Ana Icíar Bollaín
2004 ¡Hay motivo! Taksiistino Joaquín Oristrell Kurto
2005 Princesas Caye Fernando León de Aranoa
2006 Després de la pluja Sekretariino de Rosa Agustí Villaronga
2008 Los años desnudos. Clasificada S Sandra Valle Dunia Ayaso kaj Félix Sabroso
El patio de mi cárcel Mar Belén Macías
En el lado de la vida Madre de Ana Ignacio Bernal Redondo Kurto
2009 La isla interior Coral Dunia Ayaso kaj Félix Sabroso
2012 Una pistola en cada mano Mamen Cesc Gay
2013 Ayer no termina nunca C. Isabel Coixet
2014 Schimbare Elvira Álex Sampayo
Las ovejas no pierden el tren Sara Álvaro Fernández Armero
Le dernier coup de marteau Maria Alix Delaporte
2015 Llevo cartas Poŝtistino Felix Sabroso Kurto
Mi familia italiana Segunda Cristina Comencini
El tiempo de los monstruos Andrea Félix Sabroso
2016 Kiki, el amor se hace María Candelaria Rodríguez Costa Paco León
2017 Pieles Ana Eduardo Casanova
2018 Enterrados María Luis Trapiello
Sin rodeos Conductora Santiago Segura
2020 La boda de Rosa Rosa Iciar Bollain
Salir del ropero Perla Ángeles Reiné
Black Beach Ale Esteban Crespo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Candela Peña en la hispana Vikipedio.