El viaje de Carol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El viaje de Carol
filmo
Originala titolo El viaje de Carol
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 6 sep. 2002
Ĝenro filma dramo
Kameraado Gonzalo Fernández Berridi
Reĝisoro(j) Imanol Uribe
Produktisto(j) Andrés Santana
Scenaro Imanol Uribe
Loko de rakonto KantabrioNov-Jorko
Muziko de Bingen Mendizábal
Rolantoj Clara Lago • Juanjo Ballesta • Álvaro de Luna • María Barranco • Carmelo Gómez • Rosa Maria Sardà • Andrés de la Cruz • Andrés Lima • Carlos Kaniowsky • Ana Villa • Rogério Samora • Daniel Retuerta
IMDb
vdr

El viaje de Carol (La vojaĝo de Carol) estas hispana filmo reĝisorita de Imanol Uribe, kiu premieris en 2002, kaj estis bazita sur la romano A boca de noche de Ángel García Roldán.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Carol, 12-jaraĝa knabino, de hispana patrino kaj usona patro, vojaĝas por la unua fojo al Hispanio en la printempo de 1938 akompanante sian patrinon, Aurora, separita de sia patro, piloto en la Internaciaj Brigadoj, kiun ŝi amegas. Ŝia alveno al la loĝloko de la patrino transformas familian etoson plenplena je sekretoj. Ribelema, ŝi oponas la konvenciojn de mondo kiu estas nekonata al ŝi. La kompliceco kun Maruja (Rosa María Sardá), instruistino, la vivolekcioj de ŝia avo Amalio (Álvaro de Luna) kaj ŝia speciala aprezo al knabo nome Tomiche (Juan José Ballesta) malfermas pordojn al universo de sentoj propraj de plenkreskuloj kiuj faros sian vojaĝon interna itinero, vivoplena kaj neforgesebla.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El viaje de Carol en la hispana Vikipedio.