La muerte de Mikel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La muerte de Mikel
filmo
Originala titolo La muerte de Mikel
Originala lingvo hispana lingvo • eŭska lingvo
Kina aperdato 1 jan. 1984
Ĝenro samseksemeca filmo, filma dramo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Imanol Uribe
Produktisto(j) Imanol Uribe • Ricardo Albarrán
Scenaro Imanol Uribe • José Ángel Rebolledo
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Imanol Arias • Xabier Elorriaga • Ramón Barea • Daniel Dicenta • Amaia Lasa • Fernando Telletxea • Paco Sagarzazu • Martín Adjemián • Montserrat Salvador • Alicia Sánchez
IMDb
vdr

La muerte de Mikel (La morto de Mikel) estas hispana filmo reĝisorita de Imanol Uribe, kiu premieris en 1984, kiu ege sukcesis pro sia enkadrigo en la socipolitika situacio de la Hispana Transiro al la demokratio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Mikel estas apotekisto de Lekeitio, Eŭskio, kiu aktivulas en la sendependisma maldekstro. Lia geedzeco malboniĝas ĉefe pro lia samseksemo, kies subpremadaj klopodoj tenas lin rande de la nervokrizo kaj la memmortigo. Provokinta la separigon pere de agreso al sia edzino, li ekkonas en kabaredon transvestulon kun kiu li startigas rilaton. Kiam disvastiĝas la onidiroj de lia seksa orientiĝo, li ricevas apogon nek de amikoj, nek de familianoj, nek de sampartianoj kiuj tuj forigas lin el la balotolistoj. Koincide kun tio, la polico arestas lin pro pasinta helpo al ano de ETA vundita. Nehaviginte informaron, li estas torturita, sed poste estas liberigita pro la Leĝo de Amnestio de 1977.

La sekvo de lia elŝrankiĝo decidas lin abandoni la loĝlokon por vivi libere en Bilbao. Sed ĝuste antaŭe li aperas subite mortinta, kun suspektoj ke mortigis lin lia konservema patrino por eviti la skandalon. Tiam la iamaj sampartianoj, kiuj estis apartigintaj lin, tuj utiligas politike lian strangan morton.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Imanol Arias: Mikel
  • Martín Adjemián: Martín
  • Ramón Barea: Jon Uriarte
  • Montserrat Salvador: Doña María Luisa, patrino de Mikel
  • Xabier Elorriaga: Iñaki, frato de Mikel
  • Amaia Lasa: Begoña, edzino de Mikel
  • Alicia Sánchez: Arantxa
  • Carmen Chocarro: Maite
  • Daniel Dicenta: policano
  • Fernando Telletxea: Fama, transvestulo


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La muerte de Mikel en la hispana Vikipedio.