Plenilunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plenilunio
filmo
Originala titolo Plenilunio
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2000, 29 sep. 2000
Ĝenro suspensa filmo
Kameraado Gonzalo Fernández Berridi
Reĝisoro(j) Imanol Uribe
Produktisto(j) Andrés Santana
Scenaro Elvira Lindo • Antonio Muñoz Molina
Loko de rakonto Hispanio
Rolantoj Miguel Ángel Solá • Adriana Ozores • Juan Diego Botto • Fernando Fernán Gómez • Chete Lera • Charo López • María Galiana • Antonio Muñoz Molina • Miguel del Arco Herrera • Félix Cubero • Ana Wagener • Manuel Morón • Chiqui Fernández • Elvira Menéndez • Josu Ormaetxe
Honorigoj Premios Ondas 2000
IMDb
vdr

Plenilunio (Plenluno) estas hispana filmo reĝisorita de Imanol Uribe, kiu premieris en 2000, kaj estis bazita sur samnoma romano de Antonio Muñoz Molina.

La scenaron verkis Elvira Lindo, adaptante la romanon de sia edzo Antonio Muñoz Molina. La filmo estis filmita en Palencio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En malgranda provinca urbeto, aperas mortinta infanino meze de arbaro. Ŝi estis brutale murdita. Obsedita pro la terura okazintaĵo, la policestro (kies edzino suferas psikologiajn problemojn), kiu zorgas pri la esplorado, trairas la urbon, serĉante la rigardon de la murdisto. Tiu fakte estas mizogina junulo, kiu malŝatas sian laboron de fiŝvendisto kaj sian familion. La brutala okazintaĵo ne limiĝas en la propra delikto, sed ĝi okazigas ankaŭ ŝanĝojn en la personoj kiuj rilatas kaj al viktimoj kaj al la murdisto. Ekzemple tiu murdo rezultas en la faktoj ke viro kaj virino renkontiĝas, ke viro cerbumas pri sia malhela pasinteco, ke tiu virino ekkonas viron de kiu ŝi enamiĝas ktp.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Plenilunio (película de 2000) en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Plenilune en la angla Vikipedio.