Mikrohistorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Otzi-zoom.jpg
Ebla rekonstruo de la vizaĝo de Ötzi. Ötzi estas unu el la plej famaj mikrohistoriaj objektoj en la mondo

Mikrohistorio (itallingve microstoria) estas historia skolo italdevena, ekinta en la 1970aj jaroj.

Principoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj historiistoj, verkantoj en la fakgazeto historiaj kajeroj (Quaderni Storici), akceptis influon de Edward Palmer Thompson. Ili lasis la studon de amasoj kaj organizaĵoj, kaj pliŝate turnis sin al historio de unuopuloj.

Mikrohistoriisto elektas apartan homon, serĉas ĉiujn atestojn pri li, kaj provas per rakonto de lia vivo priskribi la medion, en kiu li vivis. Laŭeble la historiisto rekonstruas la vidpunkton de la koncerna homo pri la ĉirkaŭa mondo kaj cirkonstancoj. En iuj okazoj mikrohistorio studas la vivon de vilaĝo aŭ alia komunumo, sed ĉiam desube, verŝajne pri eta, nefama ero de la mondo, prilumante la ordinaran vivon de ordinaraj homoj el la malgrandaj detaloj dokumentitaj de la ĉiutaga vivo. Tio estas en kontrasto al la studo de homa historio, kiam ĝis la sepdekaj de la dudeka jarcento, estis ofte priskribi tendencojn kaj procezojn politikskale.

La vidpunkto de mikrohistorio proksimas al tiuj de antropologio kaj socioscienco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pri la vivo de la unuopuloj en pasintaj tempoj kaj socioj oni povus lerni ne de la priskribo de la vivoj de la riĉaj kaj respektindaj elitoj. Antaŭ la kresko de mikrohistorio oni ne detale prienketis la simplajn homojn, la laboristoj, kiuj kutime laboris de mateno ĝis vespero kaj prizorgis sian vivrimedon. Dum la plej multaj jaroj de homa historio la plej multaj el la homoj fakte estis analfabetoj, kaj iliaj specifaj vivoj ofte ne lasis spuron en la historiaj libroj. Sed foje kaj malofte ja ekzistas, eĉ detala, dokumento priskribanta almenaŭ unu ĉapitro en ilia vivo. La ĉefa ekzemplo de tiu estas juĝo fronte al oficiala tribunalo kiu faris detalan enketon pri la akuzito kaj dokumentis ĉion en protokolo priskribante la traktadoj de la juĝinto. Nuntempe, en pli kaj pli da nefikciaj historiaj romanoj la intrigo estas bazita sur tiuj protokoloj.

Ĝi povas esti komparita kun kaŝrigardo tra la serurtruo al aparta socio en aparta tempo en la pasinteco. Per zorgema ekzameno de arkiva materialo (laŭleĝa, kutime) pri unu afero, centrita sur "heroo" aŭ "heroino", kiuj ne estis inter la tavoloj, kiuj formis la kurson de la historio, la esploristoj ofertas klarigon pri la realo kaj ŝanĝoj en la socio de la periodo - precipe en anguloj, kiuj kutime ne estas alireblaj en aliaj esploriloj.

Konataj verkintoj en mikrohistorio[redakti | redakti fonton]

italoj:

francoj: