Dolor y gloria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolor y gloria
filmo
Originala titolo Dolor y gloria
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 22 mar. 2019, 17 maj. 2019, 23 maj. 2019, 12 jun. 2019, 25 jul. 2019, 23 aŭg. 2019, 4 okt. 2019, 11 okt. 2019, 5 feb. 2020
Ĝenro filma dramo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Agustín Almodóvar • Esther García Rodríguez
Scenaro Pedro Almodóvar
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Antonio Banderas • Cecilia Roth • Leonardo Sbaraglia • Penélope Cruz • Asier Etxeandía • Nora Navas • Julieta Serrano • Raúl Arévalo • Julián López • Susi Sánchez • Rosalía • Pedro Casablanc • César Vicente • Eva Martín • Paqui Horcajo
Produktinta firmao El Deseo
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktoro • European Film Award for Best Production Designer
IMDb
vdr

Dolor y gloria (Doloro kaj gloro) estas la titolo de hispana drama filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj protagonistigita de Antonio Banderas, Asier Etxeandia, Leonardo Sbaraglia, Nora Navas kaj Julieta Serrano, kun la speciala kunlaborado de Penélope Cruz.[1]

Almodóvar diris, ke "Dolor y gloria" estas la fermo de trilogio formita ankaix per La ley del deseo (1987) y La mala educación (2004). Ĉiuj el kiuj estas protagonistigitaj de viraj roluloj kiuj estas kinreĝisoroj kaj en kiuj la centra temo estas deziro kaj fikcio.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas serion de renkontoj de Salvador Mallo (Antonio Banderas), kinreĝisoro en dekadenco. Kelkaj el tiuj renkontoj okazas en reala tempo, dum aliajn oni memorigas pere de retromemoro: lia infanaĝo en la 1960-aj jaroj, kiam li elmigris kun sia familio al la antikveca vilaĝo Paterna, lia edukado, lia unua amo kiel plenkreskulo en Madrido en la 1980-aj jaroj, lia doloro pro la rompo de tiu rilato, la verkado kiel terapio por forgeso, la malkovro de la kinarto, fronti la maleblon plue filmi ktp.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Analizo[redakti | redakti fonton]

La filmo ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn. Ĝi estis elektita por reprezenti Hispanion en la kategorio de plej bona fremdlingva filmo de la 92a okazo de la Oskar-premioj.[3]​ Ĝi estis elektita kiel plej bona filmo de 2019 fare de la revuo Time.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dolor y gloria en la hispana Vikipedio.