Nora Navas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nora Navas
Persona informo
Nora Navas Garcia
Naskiĝo 24-an de aprilo 1975 (1975-04-24) (49-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nora NAVAS Garcia (Barcelono, 24a de aprilo 1975) estas hispana aktorino kiu laboris ĉefe en teatro, sed ankaŭ en televido kaj kino. En 2010 ŝi ricevis la Arĝentan Konkon al la plej bona aktorino en la Donostia Internacia Kinfestivalo kaj la Goya-premion al la plej bona aktorino pro sia protagonista ludado en la filmo Pa negre (nigra pano), de Agustí Villaronga.​

Ekde oktobro 2016 ŝi estas la dua vicprezidantino de la Kinakademio de Hispanio, dum prezidentecoj de Yvonne Blake kaj Mariano Barroso.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekkarieris per partopreno en diversaj serioj de la kataluna televido TV3. Krome, ŝi estas unu de la plej rekonataj figuroj en la kataluna teatro. En 2010 ŝi estis protagonista ĉe la premiita filmo Pa negre de Agustí Villaronga, dramo kun agado okazanta en la rura Katalunio dum la hispana postmilito. Proe ŝi ricevis la Arĝentan Konkon al la plej bona aktorino en la Donostia Internacia Kinfestivalo, la Goya-premio al la plej bona aktorino, kaj la Premion Gaudí.​

Aperinte en la filmoj de Antonio Chavarrías kaj Imanol Uribe nome Dictado kaj Miel de naranjas, en 2013 ŝi protagonistis en Tots volem el millor per a ella de Mar Coll, kio havigis al ŝi la premion al la plej bona aktorino de la Seminci valadolida, krom Premion Gaudí al la plej bona protagonista aktorino kaj nomumon al Goya-premio.​

En 2015 ŝi ekformis parton de la aktoraro de la komedio reĝisorita de Gracia Querejeta Felices 140, en kiu ŝi partoprenis kun prestiĝaj geaktoroj kiel Maribel Verdú, Marian Álvarez kaj Antonio de la Torre inter aliaj.​ Ŝi aperis en filmoj de la kataluna televido, kiel Germanes (2012), Carta a Eva (2012), La luz de Elna (2017) kaj La catedral del mar, inter aliaj.

Tamen, la plej granda parto de ŝia profesia kariero okazis en teatro ekzemple ĉe Las brujas de Salem, de Arthur Miller;​ Bodas de sangre, de Federico García Lorca;​ Els veïns de dalt, verkita kaj reĝisorita de Cesc Gay; kaj La casa de Bernarda Alba, de Federico García Lorca, reĝisorita de Lluís Pasqual, inter multaj aliaj.​

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Filmo Reĝisoro Noto
2021 Libertad Clara Roquet Aktoraro
2020 La vampira de Barcelona Lluís Danés Protagonista
2020 Adú Salvador Calvo Aktoraro
2019 Dolor y gloria Pedro Almodóvar Aktoraro
2018 Durante la tormenta Oriol Paulo Aktoraro
2018 Ola de crímenes Gracia Querejeta Aktoraro
2017 Formentera Lady Pau Durà Protagonista
2016 El ciudadano ilustre Gastón Duprat y Mariano Aktoraro
Rumbos Manuela Burló Moreno Aktoraro
2015 Felices 140 Gracia Querejeta Aktoraro
La adopción Daniela Féjerman Protagonista
La arteria invisible Pere Vilà Barceló Protagonista
2014 Tres Mentiras Ana Murugarren Protagonista
2013 Todos queremos lo mejor para ella Mar Coll Protagonista
2012 Miel de naranjas Imanol Uribe Aktoraro
Dictado Antonio Chavarrías Protagonista
2010 Pa negre Agustí Villaronga Protagonista
2006 Las vidas de Celia Antonio Chavarrías Aktoraro
Lo bueno de llorar Matías Bize Aktoraro
2003 Cualquiera David Marqués Protagonista
1999 Un banco en el parque Agustí Vila Aktoraro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nora Navas en la hispana Vikipedio.