Pa negre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pa negre
filmo
Originala titolo Pa negre
Originala lingvo kataluna lingvo
Kina aperdato 2010
Ĝenro filma dramo, samseksemeca filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Antonio Riestra
Reĝisoro(j) Agustí Villaronga
Produktisto(j) Isona Passola i Vidal
Scenaro Agustí Villaronga • Emili Teixidor i Viladecàs
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de José Manuel Pagán
Rolantoj Nora Navas • Roger Casamajor • Laia Marull • Eduard Fernández • Sergi López • Marina Gatell • Mercè Arànega • Marina Comas • Francesc Colomer • Pep Tosar • Manuel Bronchud i Guisoni • Jaume Peracaula
Produktinta firmao Television of Catalonia 
Televisión Española
Honorigoj Gaudí Award for Best Film in Catalan Language • Goya Award for Best Actress • Goya Award for Best Director • Goya Award for Best Adapted Screenplay • Goya Award for Best Cinematography • Goya Award for Best New Actress • Goya Award for Best New Actor • Goya Award for Best Supporting Actress • Goya Award for Best Artistic Direction • Goya Award for Best Film • Gaudí Award for Best Actress in a Leading Role • Gaudí a la millor actriu secundària • Gaudí Award for Best Actor in a Supporting Role • Gaudí Award for Best Director • Gaudí Award for Best Original Screenplay • Gaudí Award for Best Cinematography • Gaudí Award for Best Original Score • Gaudí Award for Best Art Direction • Gaudí Award for Best Production Director • Gaudí Award for Best Sound • Gaudí Award for Best Costume Design • Gaudí Award for Best Makeup
IMDb
vdr

Pa negre (Nigra pano, 2010) estas hispana filmo filmita en kataluna, verkita kaj reĝisorita de Agustí Villaronga, kun scenaro bazita ĉefe sur la samnoma romano de Emili Teixidor, kun aldonoj de aliaj tekstoj liaj kiel Retrat d'un assassí d'ocells kaj Sic transit Gloria Swanson.​ La filmo prezentiĝis la 21an de septembro 2010 en la Donostia Kinfestivalo. La 15an de oktobro premieriĝis komerce en Hispanio.​

Ĝi estis proponita de la Hispana Kinakademio kiel kandidato al Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo por la Oskar-premioj de 2012, sed ĝi estis eliminita en la antaŭelekto. En la Goya-premioj de 2010, la filmo estis dekkvarfoje nomumita, el kio ĝi ricevis naŭ Goya-premiojn, nome al plej bonaj filmo, reĝisoro, adaptita scenaro, aktorino, duaranga aktorino, novula aktoro, novula aktorino, fotografio kaj arta reĝisorado.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tuj post la hispana enlanda milito, en rura Katalunio, Andreu, 11-jaraĝa, kies patro estis aparteninta al la respublika tendaro, trafas en arbaro la kadavrojn de viro kaj lia filo. La frankismaj aŭtoritatoj volas akuzi pri tiuj mortoj lian patron, sed li helpocele klopodas por esploradi la verajn respondeculojn. La murdito estas Dionís, atakita de maskulo, kiu poste kondukas lian ĉaron kun okulbendita ĉevalo randen de klifo kaj forĵetas ĝin, enhavantan Dionís kaj lian filon, Colet. Andreu estas kiu malkovras la restaĵojn de la faligita ĉaro. Colet ankoraŭ vivas je la alveno de Andreu, sed li sukcesas diri nur unu vorton mortanta: Pitorliua (arbalaŭdo en kataluna), nomo kiun la lokanoj uzas por fantomo supozeble loĝanta en kaverno. La falangista urbestro suspektas, ke Farriol, la patro de Andreu, respondecas pri la morto de Dionís kaj lia filo. Farriol, kiu estis iama partnero de Dionís en negoco pri birdoj, estas facila celo por tiu akuzo pro liaj iamaj antaŭaĵoj. Iam la urbestro kaj Farriol konkurencis por la amo de Florència, la patrino de Andreu, kiu finfine elektis Farriol kiel edzon, plifortigante grandan malamon inter ambaŭ. Timante pro sia vivo, Farriol fuĝas al Francio. Florència devas translokiĝi por labori en fabriko de Vic, kaj tial ŝi sendas Andreu vivi kun la patroflanka familio en domo plena je virinoj kaj infanoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Geaktoroj Roluloj
Francesc Colomer Andreu
Marina Comas Núria
Nora Navas Florència
Roger Casamajor Farriol
Lluïsa Castell Ció
Mercè Arànega Srino. Manubens
Marina Gatell Enriqueta
Elisa Crehuet Avino
Laia Marull Pauleta
Eduard Fernández Instruisto
Sergi López Urbestro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pan negro (película) en la hispana Vikipedio.