La ley del deseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ley del deseo
filmo
Originala titolo La ley del deseo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1987, 11 jun. 1987
Ĝenro romantika komedio, komedia dramo, filma dramo, samseksemeca filmo, komedia filmo, amafera filmo
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Agustín Almodóvar
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Bernardo Bonezzi
Rolantoj Eusebio Poncela • Carmen Maura • Antonio Banderas • Manuela Velasco • Rossy de Palma • Nacho Martínez • Helga Liné • Agustín Almodóvar • Victoria Abril • Fernando Guillén Cuervo • Pedro Almodóvar • Germán Cobos • Fernando Guillén • Marta Fernández Muro
Produktinta firmao El Deseo
Honorigoj Teddy Award
IMDb
vdr

La ley del deseo (La leĝo de la deziro) estas hispana filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj premierita la 7an de februaro 1987. Stelulis Eusebio Poncela, Carmen Maura kaj Antonio Banderas.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Pablo Quintero (Eusebio Poncela) estas samseksema sukcesa reĝisoro de kino kaj teatro kiu ĵus premierigis sian lastan verkon, nome El paradigma del mejillón (La mitula paradigmo). Dum festo li diskutas kun sia multe pli juna amanto, Juan (Miguel Molina), la somerplanojn. Pablo restos en Madrido, dum Juan iros al suda naskurbo ĉe sia familio. Pablo estas proksima al sia transĝenra fratino, Tina (Carmen Maura), kiu estis ĵus abandonita de sia lesba amantino, kiu lasis al ŝi filinon Ada, dek-jaraĝa. Frustraciita, Tina dediĉas sian tempon al Ada, estante bona adoptita patrino. Ada estas feliĉa vivante kun Tina kaj pasigante tempon kun Pablo, kiun ŝi vere amas. Tina, Ada kaj Pablo formas malkutiman familion.

En la nokto de premiero de verko kiun Pablo reĝisoris kaj Tina stelulas, Pablo ekkonas Antonio (Antonio Banderas), junulo obsedita de la reĝisoro ekde kiam li vidis la filmon El paradigma del mejillón. Finfine ili seksumas. Por Antonio, tiu estas lia unua samseksa amafero, dum por Pablo estas nur volupta epizodo. Pablo ankoraŭ estas enamiĝinta de sia amanto Juan. Antonio miskomprenas la intencojn de Pablo kaj montras posedeman ĵaluzon.

Tiukadre Antonio revenas al sia denaska Andaluzio, kie li loĝas kun dominena germana patrino. KIel promesite, Pablo sendas al Antonio leteron subskribitan laŭ Laura P, nomo de rolulo inspirita de lia fratino en verkata scenaro. En tiu letero, Pablo diras al Antonio, ke li amas Juan. Sed la ĵaluza Antonio volas malaperigi Juan, deziras posefi ĉion kio apartenas al Pablo kaj klopodas por seksumi kun Juan. Kiam Juan malakceptas tion, Antonio ĵetas lin el ravino. Murdinte sian rivalon, Antonio rapide iras al sia naskurbo. Pablo iĝas suspektita pro la krimo, ĉar estas konfuzo pri ĉemizoj.

Pablo ekscias, ke Antonio estas kulpa pro la murdo. Ili kverelas kaj Pablo fuĝas persekutita de la polico. Tiukadre suferas akcidenton kaj vekiĝas en hospitalo kun amnezio. La patrino de Antonio montras al la polico la leterojn ricevitaj de ŝia filo subskribitaj kiel Laura P. La mistera Laura P iĝas tiam la ĉefa suspektita, sed la polico ne trovas ŝin. Antonio revenas al Madrido kaj, por alproksimiĝi al Pablo, ankoraŭ en hospitalo, seksallogas Tina, kiu kredas lian amon aŭtenta.

Cele al la memorrekupero, Tina rakontas al sia frato sian pasinton. Naskiĝinta viro, juna amaferis kun sia patro. Eĉ faris al si operacion por seksoŝanĝo por kontentigi lin, sed li lasis ŝin por alia virino. Tina dankas al sia frato, ke li ne juĝis ŝin. Tina konfesas ankaŭ, ke ŝi trovis amanton. Pablo ekrekuperiĝas; li komprenas, ke la nova amo de Tina estas Antonio kaj ke ŝi riskas danĝeron. Li akompanas la policon al la loĝejo de Tina kie Antonio tenas ŝin kiel ostaĝo. Antonio minacas murdon se li ne pasigas unu horon sole kun Pablo. Pablo akceptas kaj ili seksumas; poste Antonio memmortigas sin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj rolulo[redakti | redakti fonton]

  • Eusebio Poncela kiel Pablo Quintero
  • Carmen Maura kiel Tina Quintero
  • Antonio Banderas kiel Antonio Benítez
  • Miguel Molina kiel Juan Bermúdez
  • Fernando Guillén kiel policano
  • Manuela Velasco kiel Ada, infanino
  • Nacho Martínez kiel Dro. Martín
  • Bibiana Fernández kiel Ada, patrino
  • Helga Liné kiel patrino de Antonio
  • Germán Cobos kiel pastro
  • Fernando Guillén Cuervo kiel policano
  • Marta Fernández Muro kiel Groupi
  • Alfonso Vallejo (Sargento) kiel aktoro
  • Maruchi León kiel fatrino de Juan
  • Agustín Almodóvar kiel advokato
  • Rossy de Palma kiel ĵurnalistino

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos de Pelicula ICAA - Catalogo de Películas ICAA». sede.mcu.gob.es. Konsultita la 22an de marto 2021.