Lluís Homar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lluís Homar
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1957 (1957-04-20) (66-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de BarcelonoUniversitato Aŭtonoma de Barcelono vd
Profesio
Okupo aktoroteatra reĝisoro vd
Aktiva dum 1974– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lluís HOMAR Toboso (Barcelono, 20a de aprilo 1957) estas hispana aktoro kaj teatra reĝisoro.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

En 1974 li partoprenis en la teatraĵo Otelo, reĝisorita de Ángel Carmona; unu jaron poste li aliĝis al la trupo Teatro Escorpio, kaj partoprenis en Terra Baixa, reĝisorita de Josep Montanyes, kaj Quiriquibú, reĝisorita de Fabià Puigserver kaj Guillem-Jordi Graells. En 1976, kun aliaj aktoroj, li fondis la kooperativon Teatre Lliure de Barcelono, en kiu ŝi laboris dum jaroj seninterrompe (estante arta reĝisoro inter 1992 kaj 1998) partoprenante en pli ol 30 spektakloj. Samjardeke Homar ekintervenis en televido, debute tuj poste en kino per La plaça del Diamant (1982), filmo kunprotagonistigita de Sílvia Munt.

En kino Homar ludis multajn rolojn, plej elstare en La mala educación (2004) kaj Los abrazos rotos (2009), de Pedro Almodóvar, en lia ludado de la Papo Aleksandro la 6-a en Los Borgia, de Antonio Hernández kaj de Max, robota ĉefservisto en la sciencfikcia filmo EVA (2011), de Kike Maíllo, kio havigis al li sian unuan nomumon al Goya-premio en la kategorio de «Plej Bona Duaranga Aktoro», kaj la koncernan premion.

Lé laboris ankaŭ kun kelkaj de la plej elstaraj hispanaj reĝisoroj: nome Mario Camus, Vicente Aranda, Pilar Miró, Gerardo Vera, Agustí Villaronga, Pau Freixas kaj Montxo Armendáriz.

Li elstaris ankaŭ en televido, kiel en la serioj Àngels i Sants kaj Motivos personales. Li ludis protagonistajn rolojn ankaŭ en 23-F: el día más difícil del rey (2009), filmo pri la puĉoklopodo de 1981 en kiu li ludis la rolon de la reĝo Johano Karlo la 1-a, kaj en la superproduktoraĵoj de Antena 3, Hispania, la leyenda kaj Imperium, kiel la romia Servio Sulpicio Galba.

En marto 2019, li estis elektita direktoro de la Compañía Nacional de Teatro Clásico (CNTC) anstataŭ Helena Pimenta.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Reĝisoro
1981 La plaza del Diamante Francesc Betriu
1989 El niño de la luna Agustí Villaronga
Si te dicen que caí Vicente Aranda
1991 El hombre de neón Albert Abril
1992 Después del sueño Mario Camus
1993 El pájaro de la felicidad Pilar Miró
1995 Mécaniques célestes Fina Torres
El porqué de las cosas Ventura Pons
1996 La Celestina Gerardo Vera
Adosados Mario Camus
1999 La ciudad de los prodigios Mario Camus
2000 Morir (o no) Ventura Pons
2003 Valentín Juan Luis Iborra
Nines russes Pau Freixas
2004 La mala educación Pedro Almodóvar
Rottweiler Brian Yuzna
2005 Bosque de sombras Koldo Serra
Morir en San Hilario Laura Mañá
Reinas Manuel Gómez Pereira
2006 Los Borgia Antonio Hernández
Mariposa negra Francisco J. Lombardi
2007 La habitación de Fermat Luis Piedrahíta kaj Rodrigo Sopeña
Lo mejor de mí Roser Aguilar
2008 Cobardes José Corbacho kaj Juan Cruz
Un château en Espagne Isabelle Doval
2009 Los abrazos rotos Pedro Almodóvar
2010 Los ojos de Julia Guillem Morales
Héroes Pau Freixas
Pájaros de papel Emilio Aragón
2011 EVA Kike Maíllo
No tengas miedo Montxo Armendáriz
2012 The Pelayos Eduard Cortés
2014 El club de los incomprendidos Carlos Sedes
La Fosa Pere Vilà i Barceló
2015 Cerca de tu casa Eduard Cortes
Latin Lover Cristina Comencini
2016 Anomalous Hugo Stuven Casasnovas

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lluís Homar en la hispana Vikipedio.