Gerardo Vera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gerardo Vera (Miraflores de la Sierra, 10a de marto de 1947)[1] estas hispana scenaristo, verkisto, aktoro kaj reĝisoro de kino kaj teatro.

Li estas diplomita pri Angla Filologio kaj Literaturo ĉe la Universidad Complutense de Madrid, kaj pri Teatro ĉe la Universitato de Exeter. Li estas Direktoro de la Centro Dramático Nacional ekde junio de 2004.

En kino li reĝisoris filmojn kiel la jenaj:

Per la teatraĵo Divinas palabras, de la Centro Dramático Nacional de 2006, partoprenis en 2007 en la Lincoln Center Festival de Novjorko, kiam unuafoje oni ludis tie teatraĵon prilaborita en Hispanio kaj en la hispana.[2]

Inter liaj ricevitaj premioj troviĝas tiuj de Goja-premio pro vestaro en El amor brujo en 1986 kaj la Goja-premio pro arta direkto en La niña de tus ojos.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio en la Centro Dramático Nacional
  2. El vigor de 'Divinas palabras' conquista Nueva York, El País, 28a de julio de 2007.