La Celestina (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Celestina
filmo
Originala titolo La Celestina
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1996
Ĝenro filma dramo
Kameraado José Luis López-Linares
Reĝisoro(j) Gerardo Vera
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Rafael Azcona
Muziko de Alejandro Massó
Rolantoj Terele Pávez • Juan Diego Botto • Maribel Verdú • Jordi Mollà • Nancho Novo • Nathalie Seseña • Candela Peña • Anna Lizaran • Ángel de Andrés López • Lluís Homar • Carlos Fuentes • Sergio Villanueva • Penélope Cruz • Ana Risueño
IMDb
vdr

La Celestina estas hispana filmo de 1996 reĝisorita de Gerardo Vera kun ĉefaktoroj Penélope Cruz, Terele Pávez, Juan Diego Botto, Jordi Molla, Nancho Novo kaj Maribel Verdú. Ĝi estas bazita sur la samnoma klasika teatraĵo de la historio de la hispana literaturo, nome de Fernando de Rojas.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Calisto, juna kaj impulsiva riĉulo, estas enamiĝinta de Melibea, junulino de altnivela familio kiun ŝiaj gepatroj planas konvene kaj tuje edzinigi. Li tiel ekscitiĝas ke li akceptas la sugeston uzi la peradon de profesiulino, sorĉistino kaj eksprostituitino, nome La Celestina, por atingi la favorojn de sia amatino. Dum la geamantoj plenumas sian deziron, la servistoj same faras, dum ili kun Celestina kverelas pro la monakiro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Penélope Cruz kiel Melibea
  • Terele Pávez kiel Celestina
  • Juan Diego Botto kiel Calisto
  • Maribel Verdú kiel Areusa
  • Jordi Molla kiel servisto Pármeno
  • Nancho Novo kiel servisto Sempronio
  • Nathalie Seseña kiel Lucrecia
  • Carlos Fuentes kiel Sosia
  • Candela Peña kiel Elicia
  • Anna Lizarán kiel Alisa
  • Lluís Homar kiel Pleberio

Referencoj[redakti | redakti fonton]