Pilar Miró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilar Miró
Persona informo
Naskonomo Pilar Mercedes Miró Romero
Naskiĝo 20-an de aprilo 1940 (1940-04-20)
en Madrido
Morto 19-an de oktobro 1997 (1997-10-19) (57-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoropolitikisto • reĝisoro • aktoro
vdr

Pilar Mercedes MIRÓ Romero (Madrido, 20a de aprilo 1940 - samloke, 19a de oktobro 1997)​ estis fama hispana reĝisoro de kino,​ teatro kaj televido.​ Konsiderita pioniro de la spektakla sektoro de Hispanio, ŝi estis alta postenulo pri kino (1982-1985) kaj la unua edzino kiu estis direktoro de Radio Televisión Española (1986-1989).

Inter ŝiaj plej famaj filmoj estas El crimen de Cuenca (1980), Werther (1986),​ Beltenebros (1991) kaj El perro del hortelano (1996) laŭ teatraĵo de Lope de Vega. Laŭlonge de sia kariero, ŝi atingis plurajn premiojn inter kiuj du de la Círculo de Escritores Cinematográficos, du Goya-premioj, du premioj Ondas kaj unu premion Fotogramas de Plata.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis ĵurnalismon kaj juron, gradiĝis en la Oficiala Kina Altlernejo, kies profesorino ŝi estis. Ŝi laboris en Televisión Española ekde 1960, dekomence ĉefe en dramaj programoj. En la dua duono de la 1970-aj jaroj ŝi iĝis pioniro de la enkonduko de demokratiaj kaj progresismaj valoroj en siaj laboroj por televido, speciale en la epizodoj kies respondeculo ŝi estis ĉe la serioj Curro Jiménez kaj Los libros.

Ŝi debutis kiel reĝisorino per la filmo La petición (1976)​, ludita de Ana Belén, Emilio Gutiérrez Caba, María Luisa Ponte kaj Eduardo Calvo, inter aliaj; ĝi ege sukcesis kaj ricevis premiojn. Temas pri adaptaĵo de la novelo Une page d'amour de Émile Zola, centrita en riĉa virino, liberema kaj de granda personeco, sed kruela.

Ŝia sekva filmo, nome El crimen de Cuenca (1979) estis​ bazita sur realaj okazintaĵoj de komenco de la 20-a jarcento; ĉar ĝi enhavis scenojn kiuj montris kruelaĵojn fare de la Civilgvardio, kvankam de antaŭ preskaŭ unu jarcento, ĝi estis denoncita de la miliista stabanaro, malpermesita de la registaro kaj persone de la tiama Ministro de Kulturo Ricardo de la Cierva (frankista) kio eĉ rezultis en posta militproceso. Tiukadre la filmo restas kiel la nura cenzurita post la oficiala abolo en 1977 de la kincenzuro en Hispanio. Spite al tio ĉio la filmo estis ege sukcesa, kun pli ol 2 500 000 da spektantoj.

Gary Cooper que estás en los cielos (1980), estis malkutima drama filmo kies scenaron interpretos parte la kinkritiko kiel speco de publika konfeso de la personaj sentoj de Miró. Ĝi estis ludita de Mercedes Sampietro, Agustín González, Amparo Soler Leal kaj Carmen Maura; ĉefe Sampietro ricevis premiojn pro tiu filmo.

Reĝisorado[redakti | redakti fonton]

  • La petición (1976)
  • El crimen de Cuenca (1979)
  • Gary Cooper, que estás en los cielos (1980)
  • Hablamos esta noche (1982)
  • Werther (1986)
  • Beltenebros (1991)
  • El pájaro de la felicidad (1993)
  • El perro del hortelano (1996) (7 Goya-premioj)
  • Tu nombre envenena mis sueños (1996)

Scenaroj[redakti | redakti fonton]

  • La niña de luto (1964) (kunlaboraĵo)
  • El juego de la oca (1966) (kunlaboraĵo)
  • La petición (1976)
  • El crimen de Cuenca (1979)
  • Beltenebros (1991)
  • Tu nombre envenena mis sueños (1996)

Televido[redakti | redakti fonton]

  • Cuarto de estar (1963)
  • Revista para la mujer (1963)
  • Foro TV (1963)
  • Un tema para el debate (1965)
  • Tele-club (1965-1966)
  • Novela (1967-1977)
  • Estudio 1 (1968-1979)
  • Pequeño estudio (1968)
  • Ritmo 70 (1970)
  • Mónica de medianoche (1973)
  • Silencio, estrenamos (1974)
  • Cuentos y leyendas (1975)
  • Objetivo nosotros (1975)
  • Curro Jiménez (1977)
  • Los libros (1977)
  • Yo canto (1977)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pilar Miró en la hispana Vikipedio.