Mar adentro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mar adentro
filmo
Originala titolo Mar adentro
Originala lingvo hispana lingvo • galega lingvo • kataluna lingvo
Kina aperdato 2004, 10 mar. 2005
Ĝenro filmbiografio, filma dramo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Alejandro Amenábar
Produktisto(j) Alejandro Amenábar • Fernando Bovaira
Scenaro Alejandro Amenábar • Mateo Gil
Filmita en Barcelono • Madrido • Galegio
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Alejandro Amenábar
Rolantoj Javier Bardem • Belén Rueda • Lola Dueñas • Tamar Novas • Andrea Occhipinti • Mabel Rivera • Alberto Jiménez • Josep Maria Pou • Celso Bugallo Aguiar • Clara Segura • Francesc Garrido • Alberto Amarilla • Marta Larralde • Joan Dalmau
Produktinta firmao Grupo PRISA 
Sogecine 
Himenoptero 
UGC Images 
Eyescreen
Honorigoj Granda premio de ĵurio (festivalo de Venecio)Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro
IMDb
vdr

Mar adentro ("Marantaŭen" aŭ "For en maron") estas hispana biografia drama filmo de 2004 reĝisorita de Alejandro Amenábar kaj ĉefrolulita de Javier Bardem, Belén Rueda kaj Lola Dueñas. Temas pri refilmaĵo de antaŭa versio Condenado a vivir de 2001 ambaŭ bazitaj sur la reala historio de Ramón Sampedro, verkisto kaj eksmaristo kiu estas paralizita dum 30 jaroj post akcidento okazinta en lia junaĝo, pro kio li deziras morti pere de la aplicación de la eŭtanazio. La filmo rakontas la lukton de Sampedro por ke jure oni agnosku lian mortorajton.

Ĝi estas unu de la plej premiitaj hispanaj filmoj, atingante 14 Goya-premiojn de la Hispana Kinakademio (rekorda nombro) kaj la Oskar-premion por la plej bona fremdlingva filmo, inter nombraj aliaj premioj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ramón (Javier Bardem) estis dum preskaŭ 30 jaroj "enfermita en sia korpo", enlite je la zorgo de sia familio. Lia nura fenestro al la mondo estas tiu de lia ĉambro, apud la maro, tra kiu li veturis kaj kie li suferis akcidenton kiu interrompis lian junecon, kiam li plonĝis al akvo en As Furnas (Porto do Son), kie ne estis sufiĉa profundeco. Ekde tiam li restis paralizita kaj lia nura deziro estas lia vivofino, pere de helpita memmortigo, ĉar nur tiel li estos libera denove.

Liaj patro, frato, bofratino kaj nevo estas tute dediĉitaj al lia zorgado; el ili la pli aĝa frato tute kontraŭas la deziron morti de Ramón Sampedro, kaj klopodas por trudi al li sian aŭtoritaton de pli aĝa frato, kion Ramón tute ne akceptas. Krome intervenas pastro (Josep Maria Pou) -same paralizita kaj sur rulseĝo -, kiu nekonante la familian etoson de Ramón, parolas en amaskomunikiloj pri amomanko fare de la familianoj de Ramón; li eĉ venas ĉe li, sed ili ne povas renkontiĝi pro mallarĝeco de la hejmo. Helpanto peras la konversacion sed finfine kaj la pastro kaj Ramón retenas siajn sintenojn.

Alvenas du virinoj: Julia (Belén Rueda), advokatino kiu suferas ankaŭ tre gravan cerban malsanon -CADASIL-, kiu apogas sian lukton, sed malsukcese en juraj aferoj; kaj Rosa (Lola Dueñas), lokanino videzira, kiu klopodos por konvinki Ramón, ke la vivo meritas la penon. La enorma personeco de Ramón altiras ambaŭ virinojn, kiuj siavice pridemandas sin mem pri siaj propraj vivoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Javier Bardem: Ramón Sampedro
  • Belén Rueda: Julia
  • Lola Dueñas: Rosa
  • Mabel Rivera: Manuela
  • Celso Bugallo: José Sampedro
  • Clara Segura: Gené
  • Joan Dalmau: Joaquín
  • Alberto Jiménez: Germán
  • Tamar Novas: Javi
  • Francesc Garrido: Marc
  • José María Pou: Pastro Francisco
  • Alberto Amarilla: Frato Andrés
  • Andrea Occhipinti: Santiago
  • Federico Pérez Rey: Ŝoforo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mar adentro en la hispana Vikipedio.