Belén Rueda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belén Rueda
Persona informo
Naskonomo María Belén Rueda García-Porrero
Naskiĝo 16-an de marto 1965 (1965-03-16) (59-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Edz(in)o Daniel Écija vd
Profesio
Okupo aktoro • televida prezentisto • modelo • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1990– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

María Belén Rueda García-Porrero, plej ofte konata kiel Belén RUEDA (Madrido, 16a de marto 1965),​ estas hispana aktorino kaj prezentistino de televido. Ŝia kinkariero inkludis Mar adentro (2004), per kiu ŝi ricevis la premion al plej bona novula aktorino en la 19a ceremonio de la Goya-premioj, kaj poste ŝi pluigis per El orfanato (2007), Los ojos de Julia (2010) kaj Perfectos desconocidos (2017).

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi debutis kiel prezentistino kun José Luis Moreno en la programo VIP Noche, kaj poste kun Emilio Aragón. Poste ŝi saltis al la kanalo Antena 3 kiel prezentistino en la programoj La ruleta de la fortuna, T'ha tocao kaj Sin ir más lejos. Poste ŝi revenis al Telecinco, por debuti kiel televida aktorino, unue en la serio Médico de familia, ludante fotistinon Clara, kiu poste translokiĝis al la serio Periodistas, en kiu ŝi estis dum kvar jaroj protagonistino.

Poste ŝi partoprenis kiel kunprotagonisto en Los Serrano en la rolo de Lucía Gómez Casado, virino kiu edziĝas al iama amanto post la separiĝo disde sia edzo, rezulte en la kunigo de ambaŭ familioj en hejmo de Madrido. En tiu serio ŝi restis el 2003 ĝis 2007, kun granda populara sucekso. Dume ŝi premierigis la filmon Mar adentro en 2004 per rolo de Julia, pro kiu ŝi ricevis la Goya-premion al la plej bona novula aktorino. En januaro 2007, ŝi debutis en teatro per la verko Closer, pro kio ŝi forlasis definitive Los Serrano.

En oktobro 2007 ŝi premierigis El orfanato, reĝisorita de Juan Antonio Bayona kaj kunprotagonistigita kun Fernando Cayo, Geraldine Chaplin kaj Roger Príncep. El orfanato estis elektita por reprezenti Hispanion en la Oskar-premioj de 2008, sed finfine ĝi ne estis elektita inter la kvin finalanoj. Ŝi tiukadre atingis ankaŭ duan nomumon al Goya-premio, por la unua fojo kiel plej bona protagonista aktorino, kaj ripetis kandidatiĝon per terurfilmo, Los ojos de Julia, en 2010.

Ŝi estis protagonista ankaŭ de la dramo El mal ajeno en 2008, de la trilero El cuerpo en 2012 kaj aliris ankaŭ en animacia kino per sia voĉo en la rolulo de Gloria, en la unua kaj dua partoj de la sagao Madagascar. En 2013, ŝi aperis en Ismael, en kiu ŝi ludis la rolon de Nora kaj en la psikologia trilero Séptimo, kun Ricardo Darín. Ŝi estis ankaŭ protagonistino de la serio de Antena 3 Luna, el misterio de Calenda dum siaj du sezonoj. Poste el 2014 kaj ĝis 2015 ŝi ludis la rolon de Candela, vicestrino de primoda gazeto, en la serio de Telecinco B&b, de boca en boca en ties du sezonoj.

En 2016 ŝi ludis la rolon de Claudia en la serio La embajada de Antena 3, kun granda sukceso en la unua ĉapitro, sed poste malaltiĝo kaj nuligo de la serio. Post unu jaro ŝi partoprenis en la filmo Perfectos desconocidos de Álex de la Iglesia, kiu iĝis la hispana filmo plej vidita tiun jaron. Poste ŝi protagonistis la filmon de Telecinco Cinema nome El Cuaderno de Sara kaj la terurfilmo No dormirás, krom partopreno en la filmoj El pacto kaj Durante la tormenta, ĉiuj premieritaj en 2018.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Filmo Rolulo Reĝisoro
2004 Mar adentro Julia Alejandro Amenábar
2005 Madagascar Gloria (voĉo) Eric Darnell kaj Tom McGrath
2006 Savage Grace Pilar Durán Tom Kalin
2007 El orfanato Laura García Rodríguez Juan Antonio Bayona
2008 8 citas Elena Peris Romano kaj Rodrigo Sorogoyen
Madagascar 2: Escape de África Gloria (voĉo) Eric Darnell kaj Tom McGrath
2009 Spanish Movie Laura Javier Ruiz Caldera
2010 Los ojos de Julia Julia Levin Guillem Morales
El mal ajeno Isabel Oskar Santos
2011 No tengas miedo Patrino Montxo Armendáriz
2012 El cuerpo Mayka Villaverde Oriol Paulo
2013 Ismael Nora Marcelo Piñeyro
Séptimo Delia Patxi Amezcúa
2016 La noche que mi madre mató a mi padre Isabel París Inés París
2017 Órbita 9 Silvia Hatem Khraiche
Perfectos desconocidos Eva Álex de la Iglesia
2018 El cuaderno de Sara Laura Norberto López Amado
No dormirás Alma Böhn Gustavo Hernández
Durante la tormenta Doctora Sardón Oriol Paulo
El pacto Mónica David Victori
2019 El silencio de la ciudad blanca Alba Díaz de Salvatierra Daniel Calparsoro
2021 La familia perfecta Lucía Arantxa Echevarría
2023 Fenómenas Sagrario Carlos Therón
La ermita Carol Carlota Pereda

Televidaj serioj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolulo Kanalo Notoj
1997 Médico de familia Clara Nadal Telecinco 5 epizodoj
1998 - 2002 Periodistas Telecinco 114 epizodoj
2001 7 vidas Ana Hacha Telecinco 1 epizodo
2003 - 2008 Los Serrano Lucía Gómez Casado Telecinco 102 epizodoj
2010 La princesa de Éboli Ana de Mendoza de la Cerda Antena 3 2 epizodoj
2011 El barco Leonor Antena 3 3 epizodoj
2012 - 2013 Luna, el misterio de Calenda Sara Cruz Antena 3 20 epizodoj
2014 - 2015 B&b, de boca en boca Candela Bermejo Lago Telecinco 29 epizodoj
2016 La embajada Claudia Cernuda Sanramón Antena 3 11 epizodoj
2020 - 2021 Madres. Amor y vida Marián Ballesteros Díaz Prime Video 34 epizodoj
2023 El grito de las mariposas Pilar Macías Star+ 13 epizodoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Belén Rueda en la hispana Vikipedio.