Antena 3
Aspekto
| Antena 3 | ||
|---|---|---|
| televidstacio | ||
| Ĝeneralaj informoj | ||
| Ricevo | Dissende, satelite, kable kaj IPTV | |
| Landoj | ||
| Proprietulo | Atres Media | |
| Komenciĝo de elsendoj | La 25-an de januaro 1990 | |
| Programa tipo | Diversa | |
| Fratina kanalo | La Sexta Neox Nova Mega Atreseries | |
| Posedata de | Atresmedia vd | |
| Lingvo | hispana lingvo vd | |
| Nombro da sekvantoj en sociaj retejoj |
1 473 168
(stato la 11-a de februaro 2023) | |
| Retpaĝaro | antena3 | |
Antena 3 estas privata naciskala hispana televidkanalo kiu elsendas per la TDT. Ĝi estas gvidata de Antena 3 de Televisión kiu samtempe apartenas al Grupo Antena 3, kune kun aliaj entreprenoj kiaj Uniprex (Onda Cero, Europa FM), Movierecord aŭ Unipublic.
La regulaj elsendoj komenciĝis la 25-an de januaro 1990, per programero prezentita de la ĵurnalisto Miguel Ángel Nieto, kiu monaton antaŭe prezentis la komencon de provelsendoj (25-an de decembro 1989) iĝante la unua privata televido kiu elsendis por tuta Hispanio. Ĝiaj ĉefaj studioj troviĝas en San Sebastián de los Reyes, en la Madrida Regiono.
