IPTV

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de IPTV landoj de la mondo.
  •  Landoj kie IPTV estas havebla en almenaŭ iuj partoj de la lando
  • IPTV (Angla akronimo por: Internet Protocol Television (IPTV)) estas sistemo tra kiu servo de cifereca televido estas liverata uzante arkitekturon kaj retajn metodojn de la interret-protokola vico sur pakkomuta reta infrastrukturo kun regata servkvalito, t.e., la larĝbenda interneta alirreto, anstataŭ esti liverata tra tradicia radifrekvenca dissendo, satelita signalo, kaj kabla televido (CATV) formatoj. Vidu Interreta televido.

    Karaktero[redakti | redakti fonton]

    Sub la termino IPTV, ariĝas la rekta televido, la video laŭ peto (angle: Video on Demand aŭ (VoD)) kaj la postdissenda televido (angle Catch-up TV). La livermetodoj estas diversaj. La rekta televido uzas IP -multikastan solvon, kio ebligas sendi la signalon nur unufoje al pluraj personoj. La VoD kaj la postdissenda televido uzas IP-unikast-an solvon (Tiom da fluoj kiom da celoj). Ĝi uzas la saman infrastrukturon, kiel la interreta aliro, sed kun rezervita flurapido.

    En Francio, ofte ĝi estas en la interretabona oferto altrapida. La interretaliraj provizistoj parolas pri oferto triopa (Interreto, telefono, televido).

    Historio[redakti | redakti fonton]

    • En 1992, Steve Caser, por solvi la problemon de la limigita nombro da routeur kapablaj je IP-multikasto kaj la manko de adresoj en IPV4 proponas virtualan reton nomatan MBone.
    • En 1995, la kompanio "Precept Software" ekvendis la produkton IP/TV. La kompanio aĉetita en 1995 de Cisco fariĝas marko.
    • En Septembro 1999, Kingston Communications, regiona angla operatoro, lanĉas la oferton KIT (Kingston Interactive Television) enhavantan servon de IPTV kaj de Vod sur ADSL.

    Avantaĝoj/malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

    La IP-a teknologio ebligas la uzon de la interfaco far pluraj internetaj aplikoj, VOIP). Plie, la kodiloj, pli kaj pli efikaj (MPEG-2, MPEG-4 kaj VC-1) ebligas ŝpari la pasbendon.