Días de fútbol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Días de fútbol
filmo
Originala titolo Días de fútbol
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 19 sep. 2003
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Kiko de la Rica
Reĝisoro(j) David Serrano de la Peña
Scenaro David Serrano de la Peña
Loko de rakonto Madrido
Rolantoj Diego Martin • Eva Santolaria • Lola Dueñas • María Esteve • Natalia Verbeke • Pilar Castro • Secun de la Rosa • Ernesto Alterio • Alberto San Juan • Fernando Tejero • Nathalie Poza • Roberto Álamo • Pere Ponce • Antonio de la Torre • Javier Gutiérrez • Aitor Merino • Luis Bermejo Prieto • Diego Paris
IMDb
vdr

Días de fútbol (Futbaltagoj) estas hispana filmo de 2003 reĝisorita de David Serrano de la Peña.

Fernando Tejero ricevis pro sia aktorado en tiu filmo Goya-premion al plej bona nova aktoro.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Jorge estas 30-jaraĝa kaj pensas, ke lia vivo ne povas malboniĝi. Lia laboro deprimigas lin kaj lia fianĉino lasas lin kiam li petas geedzecon. Sed ĉio povas ja malboniĝi, ekzemple ĉe liaj amikoj: Ramón ne scias tion kio plej kolerigas lin, ĉu la faroj de sia edzino ĉu lia alopecio; Gonzalo delonge studas juron kaj serĉas fianĉinon, sed sukcesas atingi nenion el tio; Carlos volas iĝi granda aktoro, sed li estas nur duaranga en televida vendejo; Miguel estas policano kaj familiestro sed deziras estis kantaŭtoro, kio kolerigas sian edzinon.

La nura kiu ŝajne kontrolas sian vivon estas Antonio, kvankam li fakte ĵus eliris el prizono. Ili ĉiuj deziras ŝanĝi siajn vivojn kaj la brila solvo estas rekrei la futbalteamon kiun ili havis junaĝe, por finfine venki je io en la vivo, kvankam nur lokan futbalĉampionecon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Ernesto Alterio (Antonio)
  • Natalia Verbeke (Violeta)
  • Pere Ponce (Carlos)
  • Alberto San Juan (Jorge)
  • Fernando Tejero (Serafín)
  • Diego Paris (Juli)
  • María Esteve (Carla)
  • Secun de la Rosa (Gonzalo)
  • Nathalie Poza (Patricia)
  • Eva Santolaria (Lorena)
  • Lola Dueñas (Macarena)
  • Guillermo Toledo (barbekuulo)
  • Diego Martín (Daniel)
  • Roberto Álamo (Ramón)
  • Pilar Castro (Bárbara)
  • Luis Bermejo (Miguel)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Días de fútbol en la hispana Vikipedio.