Nathalie Poza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nathalie Poza
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1972 (1972-03-07) (52-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1995– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nathalie POZA Maupain (Madrido, 7a de marto de 1972) estas hispana aktorino, kiu ricevis du Goya-premiojn.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝia kariero estis ligita al teatro kiel ano de la grupo Animalario, kun kiu ŝi kunlaboris kun aktoroj kiel Andrés Lima, Javier Gutiérrez Álvarez, Guillermo Toledo kaj Alberto San Juan, inter aliaj. Ankaŭ lia ekspartnero, nome Gonzalo de Castro, estis ligita al Animalario.

En televido ŝi kunlaboris per duarangaj roloj en pluraj serioj ekde mezo de la 1990-aj jaroj, kiel ĉe Hermanas, Éste es mi barrio, Más que amigos, Periodistas, Señor alcalde kaj El comisario, en kiu ŝi aperis en kelkaj epizodoj. En alia televida serio ŝi ludis sian unuan fiksan televidan rolon en 2001, nome tiun de Nerea en Policías, en el corazón de la calle.

En 2002 ŝi partoprenis en la televida filmo Entre cien fuegos por Iñaki Eizmendi kaj samjare premieris la sukcesa El otro lado de la cama, de Emilio Martínez-Lázaro, en kiu ŝi aperis. En 2003 María Ripoll reĝisoris ŝin en Utopía. Ŝi partoprenis ankaŭ en Días de fútbol de David Serrano de la Peña kaj La flaqueza del bolchevique, de Manuel Martín Cuenca.

En 2005 ŝi ripetis kun ambaŭ reĝisoroj en Malas temporadas kun Martín Cuenca kaj Días de cine (2007), de Serrano.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Entre cien fuegos (2002), de Iñaki Eizmendi.
  • El otro lado de la cama (2002), de Emilio Martínez-Lázaro.
  • Utopía (2003), de María Ripoll
  • Días de fútbol (2003), de David Serrano.
  • La flaqueza del bolchevique (2003), de Manuel Martín Cuenca.
  • Malas temporadas (2005), de Manuel Martín Cuenca.
  • Días de cine (2006), de David Serrano.
  • El club de los suicidas (2007), de Roberto Santiago.
  • Salir pitando (2007), de Álvaro Fernández Armero.
  • Un buen hombre (2009), de Juan Martínez Moreno.
  • Lo mejor de Eva (2012) de Mariano Barroso
  • Todas las mujeres (2013) de Mariano Barroso
  • Julieta (2016) de Pedro Almodóvar
  • No sé decir adiós (2017) de Lino Escalera
  • El titán (2017) de Lennart Ruff
  • 70 binladens (2019) de Koldo Serra
  • Mientras dure la guerra (2019) de Alejandro Amenábar
  • Invisibles (2020) de Gracia Querejeta
  • La boda de Rosa (2020) de Icíar Bollaín

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nathalie Poza en la hispana Vikipedio.