Emilio Martínez-Lázaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emilio Martínez-Lázaro
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1945 (1945-01-01) (79-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Emilio MARTÍNEZ-LÁZARO Torre (Madrido, 1945) estas kin-reĝisoro, produktoro kaj scenaristo ricevinto de la premioj Ora Urso de la Berlinale kaj la Ora Biznaga de la Malaga Kinfestivalo.

Li ekkarieris kiel kinkritikisto en gazetoj kiel Griffith kaj Nuestro cine. Poste li faris kurtojn. Kunreĝisorinte kun Francesc Bellmunt, Jaime Chávarri kaj José María Vallés sian unuan filmon, nome Pasteles de sangre (1971), li debutis per Las palabras de Max (1978) pro kio li ricevis la Oran Urson de la Festivalo de Berlino. En la 1980-aj jaroj li kunlaboris por televidaj serioj kaj en 1986 li revenis al kino per Lulú de noche kun Imanol Arias, Amparo Muñoz kaj Antonio Resines.

En la 1990-aj jaroj li plue reĝisoris kinfilmojn. En 2002, El otro lado de la cama iĝis la plej biletvenda hispana filmo de la jaro.​ En 2007 li premieris Las 13 rosas, kiu atingis 14 nomumojn al Goja-premioj, sed ricevis nur kvar tiajn premiojn, el kiuj la majoritato pri teknikaj aferoj.​ En 2014, li reĝisoris amuzan Ocho apellidos vascos (ok eŭskaj familinomoj), ĝis nun la plej biletvenda hispana filmo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]