Alberto San Juan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto San Juan
Persona informo
Alberto San Juan
Naskiĝo 1-an de novembro 1968 (1968-11-01) (55-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Máximo San Juan vd
Profesio
Okupo aktoropolitikistoteatra reĝisorodramaturgomuzikisto • televida aktoro vd
Aktiva dum 1995– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alberto SAN JUAN Guijarro (Madrido, 1a de novembro 1968) estas hispana aktoro, ricevinto de Premio Goya al plej bona aktoro pro Bajo las estrellas en 2007.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

En universitato li koincidis kun la aktoro Antonio de la Torre, kaj studis en la Lernejo de Cristina Rota. En 1996 li estis protagonisto de la televida serio Más que amigos, reĝisorita de Daniel Écija. En kino li debutis samjare per Airbag, de Juanma Bajo Ulloa. Poste li partoprenis en sukcesaj produktoraĵoj kiel Los lobos de Washington kaj Entre las piernas. Li estis nomumita al Goya por plej bona duaranga aktoro ĉe El otro lado de la cama, unu el plej sukcesaj biletvendaj filmoj de Hispanio dum la jaro 2002.

En la 1a de februaro de 2003 li estis prezentisto kun Willy Toledo ĉe la ceremonio de la 17aj Premioj Goya, kreita de la grupo Animalario. En 2004 li ludis la rolon de Juan José Garfia en Horas de luz, en kiu Emma Suárez ludis la rolon de sia edzino. Pro tiu rolo li ricevis diversajn premiojn. En 2006 li aperis en Bajo las estrellas de Félix Viscarret, filmo kiu havigis al li la premion Biznaga de Plata al plej bona aktoro en la 10a Festivalo de Malago kaj la Goya-premion al la plej bona aktoro de 2007.

Tamen, Alberto San Juan konsideriĝas plej ligita al teatro, en kiu li sentas sin pli aŭtonoma kaj humana. Tiukadre li formas parton de la kompanio Animalario.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alberto San Juan en la hispana Vikipedio.