Juanma Bajo Ulloa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juanma Bajo Ulloa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1967 (1967-01-01) (57-jaraĝa)
en Vitorio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Eduardo Bajo Ulloa
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
TTT
Retejo http://www.juanmabajoulloa.com/
vdr

Juan Manuel BAJO Ulloa (Vitorio, 1a de januaro 1967) estas hispana kinreĝisoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li hipotekis sian domon por produktori sian unuan filmon Alas de mariposa (Papiliaj flugiloj, 1991). Per la enspezo de tiu li faris sian duan longan filmon, nome La madre muerta. En 1993 li fondis la produktoran kompanion Gasteizko Zinema. Li elstaris pro la atingo pere sia unua filmo de la premio de la Donostia Kinfestivalo. Lia baroka stilo kuniĝis al teknika perfekteco kaj al tono de porinfana rakonto iom funebra en La madre muerta (La mortinta patrino, 1993), kun propraj produktorado kaj scenaro.

En 1997 li filmis Airbag, amuza kaj violenta ŝosefilmo kun nepropraj produktorado kaj scenaro, plena je ŝercoj pri la eŭska kaj hispana altaj klasoj kaj la popola kulturo, tiam la plej biletvenda filmo en la historio de la hispana kino, poste superita de Torrente, el brazo tonto de la ley de Santiago Segura.

Per Frágil (2004) li revenis al sendependa kino plue per rakonta atmosfero. Kun Rey gitano (2015) li revenis al komerca kino, pro la malfacilo realigi sian preferatan filmotipon.​

Krome ekde 1994 li reĝisoris kaj produktoris filemtojn kaj dokumentajn filmojn por artistoj kaj muzikgrupoj kiel Joaquín Sabina, Los Enemigos, Barricada, Su Ta Gar, Golpes Bajos, Distrito 14 kaj Pablo Carbonell, inter aliaj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Longaj[redakti | redakti fonton]

  • Alas de mariposa (1991)
  • La madre muerta (1993)
  • Airbag (1997)
  • Frágil (2004)
  • Rey gitano (2015)
  • Baby (2020)

Kurtoj[redakti | redakti fonton]

  • Cruza la Puerta (1984)
  • El Último Payaso (1985) 1985
  • A Kien Puede Interesar (1986) 1986
  • Cien Aviones de Papel (1987) 1987
  • Akixo (1988)
  • El Reino de Víctor (1989)
  • Ordinary Americans (1999)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Roldán Larreta, Carlos (1997). "El cine de Juanma Bajo Ulloa" (PDF). Sancho el sabio: Revista de cultura e investigación vasca (7): 331–340. ISSN 1131-5350.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juanma Bajo Ulloa en la hispana Vikipedio.