Ŝosefilmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vakera filmo de John Ford nome Stagecoach estas foje nomita pra-ŝosefilmo.

Ŝosefilmo, vojaĝa filmovojfilmo (en angla kaj internacie "road movie") estas kinĝenro kies intrigo disvolviĝas laŭlonge de vojaĝo. Heredantoj de la literatura tradicio de la inica veturado, data el la Odiseado de Homero, la ŝosefilmoj kombinas la metaforon de la vojaĝo kiel disvolvigo de la rolulo kun la kulturo de la individua moveblo de Usono kaj la riĉa Okcidento de post la Dua Mondmilito, kiam la posedo de aŭto ekformis parton de la signoj de la identeco de plenkreskuloj. Estis influo de tiu ĝenro ankaŭ la verkisto kaj poeto Jack Kerouac, kiuj en sisj plej famaj romanoj kiel "On the road" kaj "Big South" traktas la historiojn en la ŝoseo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Fruaj pioniraj verkoj de tiu ĝenro estis Rebel Without a Cause kaj The Wild One de la 1950-aj jaroj. Sekvis Bonnie kaj Clyde (1967) kaj Easy Rider (1969). Pli ĵusaj estas jenaj ekzemploj: