Los 2 lados de la cama
Aspekto
Los 2 lados de la cama | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Los 2 lados de la cama |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2005 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Juan Molina |
Reĝisoro(j) | Emilio Martínez-Lázaro |
Produktisto(j) | Tomás Cimadevilla |
Scenaro | David Serrano de la Peña |
Loko de rakonto | Madrido |
Muziko de | Roque Baños |
Rolantoj | Willy Toledo • Lucía Jiménez • Verónica Sánchez • Ernesto Alterio • Juana Acosta • Pilar Castro • Roberto Álamo • Secun de la Rosa • María Esteve • Luis Bermejo Prieto • Diego París |
IMDb | |
Los 2 lados de la cama (La 2 litoflankoj) estas hispana komedia filmo de 2005 reĝisorita de Emilio Martínez Lázaro. Ĝi estas muzikalo kiu inkludas kantojn kaj muzikpecojn de konataj kantistoj kaj muzikistoj kiel Alaska, Jeanette, Loquillo, Los Secretos, Mecano ktp.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Javier estas edziĝonta al Marta. Pedro stabile rilatas al Raquel. Sed kaj Raquel kaj Marta havas dezirojn tute diferencaj disde tiuj de iliaj koramikoj. Pedro kaj Javier baraktos por rekuperi siajn rilatojn kaj samtempe por alproksimiĝis al Carlota, malfide ĉiam unu disde la alia. Dume Rafa kaj Pilar tenas pezan rilaton plenan je rutino, kaj Carlos ŝajnas la nura de la amikaro kiu plue estas neparigita.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Ernesto Alterio (Javier)
- Verónica Sánchez (Marta)
- Guillermo Toledo (Pedro)
- Lucía Jiménez (Raquel)
- Alberto San Juan (Rafa)
- Pilar Castro (Carlota)
- María Esteve (Pilar)
- Secun de la Rosa (Carlos)
- Juana Acosta (Gema)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Los 2 lados de la cama hispane.